Sola
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sola (apartigilo) |
Sola | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 315 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 410 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 58° 53′ N, 5° 38′ O (mapo)58.885.628611Koordinatoj: 58° 53′ N, 5° 38′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 69,05 km² (6 905 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sola estas kumunumo en la norda parto de la tradicia distrikto Jæren en la provinco Rogaland de Norvegio en norda Eŭropo.








La nomo[redakti | redakti fonton]
La nomo de la komunumo (antaŭe parokejo) devenas de la iama farmo Sola (en la malnovnordlanda lingvo: Sóli) de la tempo kiam konstruita estis tie la unua preĝejo (nun la ruinaĵoj, vidu la apudan foton). La nomo estas malnova, kaj ĝia signifo estas ne konata, tamen la norvega vorto "sól" signifas "suno", do probable la nomo povas havi la ligon kun la suno.
La blazono[redakti | redakti fonton]
La blazono devenas de la jaro 1982. Sur la blazono la du ondoj simbolas la sablajn plaĝojn en la komunumo Sola.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la komunumo Sola estas abundo de la spuroj de la homa agado, de la ŝtonepoko tra la bronzepoko, la tempoj de vikingoj ĝis hodiaŭ. Abundas la eltrovaĵoj: tomboj, multaj historiaj monumentoj kaj spuroj de la bienoj kiuj pruvas pri la graveco de la regiono jam de la bronzepoko. La tumuloj en Rege tio estas la plej riĉaj tumuloj en Norvegio de la bronzepoko.
De la tempo de vikingoj estas famaj historiaj nomoj: La Harald Belhara (Harald la 1-a (Norvegio) - norvege: Harald Hårfagre (ĉirkaŭ 865 - 933) (vidu la apudan foton-ilustraĵon) kaj Erling Skjalgsson (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 975). Ili ambaŭ ege gravaj en la historio de Norvegio. La unua estas konata kiel la Unua Reĝo de Norvegio, iu lasta estas konata kiel reĝo de Rygen. La malvarman posttagmezon antaŭ la Kristnasko en la jaro 1028 okazis tie la batalkampo Aslak Fitjaskall apud Boknem, kie la armeo de Erling Skjalgsson estis atakita de Olavo la 2-a (Norvegio) (Olav Haraldsson, la Sankta Olavo) kaj liaj taĉmentoj (vidu la bildon-ilustraĵon).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
20 227 (en la jaro 2006), kaj estas konstante kreskanta.
Administra centro[redakti | redakti fonton]
La centro de la komunumo estas la urbo Sola.
Vivtenaĵoj[redakti | redakti fonton]
Petrol-industrio, haveno kaj flughaveno (vidu la apudan foton).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Bela plaĝo (vidu la subajn fotojn),
- Ĉarma malnova haveno en Tananger,
- La diversaj muzeoj, ekzemple la Ryfylke-muzeo (vidu la supran foton).
La aŭtoritatoj de la komunumo Sola[redakti | redakti fonton]
En la jaro 2011:
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
-
La urba plaĝo
-
-
-