Sorbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sorbonne, ofte Esperantigita Sorbono, estas unu el la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo, fondita de Robert de Sorbon en Parizo en la jaro 1257. Oni instruis ĉefe teologion al malriĉaj studentoj, kaj rapide disvolviĝis. Ĝi iĝis granda kultura kaj scienca centro en Eŭropo ekde la 13a jarcento, kun pli ol 20 000 studentoj.

Ekde 1554, ĝi fariĝis grava universitato. Plivastigita dum la 17-a jarcento, la kapelo de la Sorbonne apartenas al la ĉefverkoj de la pariza klasika arkitekturo. La konstruaĵoj de la universitato, kiujn oni hodiaŭ povas admiri, datiĝas el la fino de la 19-a jarcento.

En 1968 La Sorbonne estis la deirpunkto de la studentaj manifestacioj, kiuj rezultis en amasa revolucia movo en tuta Francio en majo 1968.

Post universitata reformo de la jaro 1970 la nomon kaj la centran konstruaĵaron dividas tri el la entute dek tri universitatoj de la pariza regiono: Universitato Panteono-Sorbono (Parizo I), Universitato Sorbono Nova (Parizo III) kaj Universitato Parizo-Sorbono (Parizo IV). La konstruaĵaro krome enhavas partojn de la universizato Parizo-René Descartes (Parizo V), la Altlernejon Nacian de Dokumentoj (École nationale des chartes) kaj komunan kancelierejon (Chancellerie). La nombro de studentoj de triuj universitatoj respektive altlernejoj kune dum la jaro 2003 sume estis 30.719, inter ili 7000 eksterlandaj studentoj.

Institucioj kaj altlernejoj

Homoj, kiuj instruis en La Sorbonne

Homoj, kiuj studis en la Sorbonne

Eksteraj ligiloj