Oekingen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 27: | Linio 27: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La unua dokumenta mencio de Oekingen datiĝas el la jaro [[1263]] kiel ''Otechingen''. |
|||
== Notoj kaj referencoj == |
== Notoj kaj referencoj == |
Kiel registrite je 15:11, 14 okt. 2011
Oekingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Wasseramt |
Koordinatoj | 47° 10′ 50″ N 7° 36′ 15″ O / 47.18056 °N, 7.60417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 50″ N 7° 36′ 15″ O / 47.18056 °N, 7.60417 °O (mapo) |
Areo | 2,45 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4566 |
Komunumkodo | 2529 |
Pri la komunumo
Oekingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 758 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Oekingen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rivereto Oesch. La setlejoj de Oekingen komplete kunkreskis kun la sudokcidenta najbarkomunumo Kriegstetten. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oekingen kaj la setlejoj Brüggacher, Galgacher, Chöchfeldacher kaj Hauenfeld, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 64% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Oekingen limas en nordo al Subingen, en oriento al Horriwil, en sudoriento al Hersiwil, en sudo al Halten, en okcidento al Kriegstetten, kaj en nordokcidento al Derendingen.
Trafiko
En nordo tra Oekingen pasas la kantona vojo de Kriegstetten al Subingen. Tra la vilaĝo mem kondukas konektaj vojoj de Kriegstetten al Horriwil kaj de Kriegstetten al Etziken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sudokcidente apud Kriegstetten. Sur la teritorio de la komunumo Oekingen ne troviĝas haltejo de publika trafikilo. Tamen la bushaltejoj en la najbara komunumo Kriegstetten atingeblas piede en malmultaj minutoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Oekingen datiĝas el la jaro 1263 kiel Otechingen.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oekingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|