Instruado de lingvoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Alifono (diskuto | kontribuoj) Memlernado + foto |
Alifono (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 24: | Linio 24: | ||
==Bibliografio== |
==Bibliografio== |
||
* Paolo E. Balboni, ''Le sfide di Babele. Insegnare le lingue nelle società complesse'', Torino, Utet, 2002 |
|||
* Gao, Xuesong (Andy). (2010). ''Strategic Language Learning''. Multilingual Matters:Canada, 2010 |
|||
[[Kategorio:Lingvoj]] |
[[Kategorio:Lingvoj]] |
||
[[Kategorio:Edukaj sistemoj]] |
[[Kategorio:Edukaj sistemoj]] |
Kiel registrite je 21:42, 15 sep. 2016
Instruado de lingvoj au lingvo-edukado estas la aro de teknikoj kaj praktiko de instruado kaj lernado de fremda aŭ dua lingvo. Ĝi estas ĉefe branĉo de aplikita lingvistiko.
Neceso de lernado de aliaj lingvoj
Kreskanta tutmondiĝo kreis pli grandan bezonon en la kampo de komunikado kaj en la profesia vivo de multegaj personoj komuniki en aliaj lingvoj. La uzado de komunaj lingvoj estas necesaj en areoj kiaj komerco, turismo, internaciaj rilatoj, teknologio, amaskomunikiloj kaj scienco. Multaj landoj kiaj Koreio (Kim Yeong-seo, 2009), Japanio (Kubota, 1998) kaj Ĉinio (Kirkpatrick & Zhichang, 2002) konsideras lingvedukajn politikojn por instrui almenaŭ unu eksterlandan lingvon ĉe la niveloj de baza kaj meza lernejo. Tamen, kelkaj landoj kiaj Barato, Singapuro, Malajzio, Pakistano, kaj Filipinoj uzas duan oficialan lingvon en ties administracio. Laŭ Gao (2010), Ĉinio farus enormajn klopodojn por la instruado de eksterlandaj lingvoj, ĉefe de la angla.
Lernstrategioj
Ekzistas multaj strategioj kaj por lerni kaj por instrui, kiuj diferencas ankoraŭfoje laŭlande kaj laŭ lernantaro. Ankaŭ gravas investi [1].
UNIcert estas eŭropa lingva eduksistemo komuna al multaj universitatoj, kiu baziĝas sur la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvoj.
Memlernado kaj interretaj kursoj
Krom la klasikaj instruiloj kiel libroj, diskoj ktp., nuntempe la plej diversajn lingvojn en la mondo oni pli kaj pli lernas per la reto. Unu el la plej famaj retaj kursoj por Esperanto ekzemple disvastiĝas per DuoLingo. Ankaŭ la Goethe-Verlag ofertas lingvoprojekton por alkuraĝi homojn tra la tuta mondo lerni aliajn lingvojn, ankaŭ Esperanton, por tiele akceli interkompreniĝon kaj interkonatiĝon kun aliaj kulturoj pere de lingvolernado[1].
Kritiko
Iuj famaj poliglotoj kiel ekzemple Benny Lewis, kiu ankaŭ jam instruis Esperanton, klopodas peri sian propran lernstrategion, sed kutime iliaj rekomendoj por lerni lingvojn ne funkcias por plejmulte de homoj ĉar la konsilo kutime rilatas al pasiva lernado[1]. Zilberman, poligloto kaj la fondinto de Language Bridge Technology (lingva pontoteknologio) al la angla, kies reala pasio estas lingvoj, Laŭ li poligloto estas iu kiu flue parolas pli ol dek lingvojn, kaj nur 5 elcento de la homoj sur la planedo havas la kapablon facile lerni lingvojn kaj eble ankaŭ nur 5 elcento interesiĝas pri lingvoj[1].
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Dimitris Polychronopoulos, Fans and professionals discuss the value of language learning (fanoj kaj profesiuloj diskutas la valoron de lingvolernado), altg.org, 11a septembro 2016
Bibliografio
- Paolo E. Balboni, Le sfide di Babele. Insegnare le lingue nelle società complesse, Torino, Utet, 2002
- Gao, Xuesong (Andy). (2010). Strategic Language Learning. Multilingual Matters:Canada, 2010