Clelia Conterno Guglielminetti: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
'''Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI''' ([[Torino]], [[1915]]-[[1984]]) estis itala doktorino pri [[beletristiko]], instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en [[itala lingvo]]. |
'''Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI''' ([[Torino]], [[1915]]-[[1984]]) estis itala doktorino pri [[beletristiko]], instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en [[itala lingvo]]. |
||
Conterno eklernis Esperanton en [[1934]], vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis [[Venecio]] per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis [[Stokholmo]] (kie okazis la tiama [[Universala Kongreso]]) per parolado kun la esperantisto [[Roger Bernard]]. Tuj ŝi kunlaboris en |
Conterno eklernis Esperanton en [[1934]], vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis [[Venecio]] per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis [[Stokholmo]] (kie okazis la tiama [[Universala Kongreso]]) per parolado kun la esperantisto [[Roger Bernard]]. Tuj ŝi kunlaboris en ''[[La Pirato]]'', komence per desegnaĵoj kaj poste per verkaĵoj. Dum la dua mondmilito, ŝi verkis por la virina itallingva revuo ''In Marcia!''. En la internacia lingvo, ŝi kunlaboris kun la ''[[Nica Literatura Revuo]]''; en Italio ŝi estris la revuon ''[[L'Esperanto]]'' kaj estis ankaŭ kunredaktorino de ''[[Literatura Foiro]]'' kaj de ''Rivista Italiana di Esperanto''. Conterno havis diversajn postenoj en la itala movado kaj estis membro de la [[Akademio de Esperanto]]. |
||
== Belartaj Konkursoj== |
== Belartaj Konkursoj== |
Kiel registrite je 13:11, 11 mar. 2019
Clelia Conterno Guglielminetti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Clelia Guglielminetti |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1915 en Torino |
Morto | 22-an de januaro 1984 (68-jaraĝa) en Torino |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Alma mater | Universitato de Torino |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto |
Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI (Torino, 1915-1984) estis itala doktorino pri beletristiko, instruistino en alt- kaj mezlernejoj kaj verkistino en Esperanto kaj en itala lingvo.
Conterno eklernis Esperanton en 1934, vojaĝante trajne, laŭ kelkaj fontoj, de Torino ĝis Venecio per simpla legado de la reguloj, laŭ aliaj fontoj, de Torino ĝis Stokholmo (kie okazis la tiama Universala Kongreso) per parolado kun la esperantisto Roger Bernard. Tuj ŝi kunlaboris en La Pirato, komence per desegnaĵoj kaj poste per verkaĵoj. Dum la dua mondmilito, ŝi verkis por la virina itallingva revuo In Marcia!. En la internacia lingvo, ŝi kunlaboris kun la Nica Literatura Revuo; en Italio ŝi estris la revuon L'Esperanto kaj estis ankaŭ kunredaktorino de Literatura Foiro kaj de Rivista Italiana di Esperanto. Conterno havis diversajn postenoj en la itala movado kaj estis membro de la Akademio de Esperanto.
Belartaj Konkursoj
En la Belartaj Konkursoj ŝi klasifikiĝis dufoje unua, (en 1958 pro la versaĵo "Kantiko por mia kreitaĵo" kaj en 1959 pro la amuza rakonto "Vivo kaj morto de Wiederboren"), unufoje tria (en 1962 pro la rakonto "Dometoj") kaj ŝi akiris ankaŭ honoran mencion en 1962 ("Aspazio" - versaĵo) kaj laŭdan mencion en 1957 ("Vivo perdita" - versaĵo); ŝi estis premiita ankaŭ en itala konkurso.
Verkado
Conterno esperantigis "L'imitazione di Cristo" (en 1946) kaj reviziis, komentis kaj pretigis la unuan (1964) kaj duan (1980) eldonojn de La Divina Commedia (La Dia komedio) de Dante, tradukita de G. Peterlongo. Ŝi dufoje prelegis en ISU. Kiel verkisto, ŝia ĉefa trajto estas la sprita satiremo, konvinkemo, vervo, kiu tre malofte mistrafas; kiel poeto, ŝi kapablas krei multaspektajn kunligojn inter melankolio, spleno, malespero, espero, miro kaj ĝojo pere de intesa priskriba stilo.
Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en multaj lingvoj, inter ili - la ukraina (vidu Vsesvit, 2007, 3-4), trad. Viktor Pajuk.
Verkoj
- Una Piccola Vita (poemaro, 1957)
- Eta vivo (poemaro, 1969)
- La Tempesta (poemaro, 1959)
- Kantiko por mia kreitaĵo (versaĵo - Belartaj Konkursoj, 1958)
- Vivo kaj morto de Wiederboren (prozo - Belartaj Konkursoj, 1959)
- In tanti a dire di no (romano, 1968)
- Bambino mio tanto atteso - Lettera ad un bambino che e' nato (romano, 1977)
- Unu tago post la alia (traduko de "Bambino mio tanto atteso" far de Roger Bernard, 1982)
- Ho, tomboj de l'prapatroj (romano, eldonita 2015)