Lingva revivigo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero: |
[[Dosiero:Eliezer in his house in Talpiot neighbourhood (id.34235242 cropped).jpg|167x167px|eta| Eliezer Ben Yehuda, la patro de la renaskiĝo de la [[hebrea]] lingvo |alternative=|maldekstra]] |
||
'''Lingva revivigo''' aŭ '''lingva revigligo''' (se la lingvoj ankoraŭ ne formortis) estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de [[lingvo]], kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme. |
'''Lingva revivigo''' aŭ '''lingva revigligo''' (se la lingvoj ankoraŭ ne formortis) estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de [[lingvo]], kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme. |
||
Kiel registrite je 14:36, 18 aŭg. 2020
Lingva revivigo aŭ lingva revigligo (se la lingvoj ankoraŭ ne formortis) estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de lingvo, kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme.
Lingva revivigo celas reuzi lingvon estingitan pro procezo per kiu lingvo ĉesas esti uzata de la homoj, kiuj ĝin parolis.
Lingva revigligo estas reuzo de lingvo kiu troviĝas en danĝera situacio.
Ekzemploj
Eble la plej fama ekzemplo de sukcesa lingva revivigo estas la hebrea lingvo, kiu nun ekzistas kiel vivanta lingvo uzata ĉiutage en Israelo.
Ekzemplo de oficiala provo por revigligi minacatan lingvon sed kiu estis malpli sukcesa estas la irlanda lingvo en Irlando, .
Aliaj endanĝeritaj lingvoj kiuj estis temo de lingvaj revivigaj kampanjoj fare de entuziasmuloj aŭ registaroj, inkluzivas la jenajn lingvojn :
- bretona lingvo
- kopta lingvo
- kornvala lingvo
- feroa lingvo
- frisa lingvo
- kimra lingvo
- ladina (judhispana lingvo)
- manksa lingvo
- nynorsk (nova norvega)
- okcitana lingvo (malprave nomata 'provenca lingvo')
- skota lingvo
- skotgaela lingvo
- jida lingvo
- indiĝenaj lingvoj de Ameriko
Aldoneblaj lingvoj povas esti :
- la greka lingvo katarevusa (purisma), parte revivigo de la antikva greka kreita de la filologo Adamantios Korais (1748 - 1833) kaj uzata kiel oficiala lingvo de Grekio (sed multe malpli kiel literatura lingvo) ĝis 1976.
- la latina lingvo, la erudicia lingvo, en kiu la supera edukado kaj akademia komunikado efektiviĝis en Eŭropo dum multaj jarcentoj, kreante tiele kulturan ligon en la kontinento tra ĉiuj ĝiaj universitatoj ĝis la periodo menciita supre. Ĝi estas celo de movado por lingva revivigo kaj estas malforte kreskanta laŭ nombro de parolantoj (cfr. Latina hodiaŭ), ankaŭ se ĉi tiu movado ne ricevis subtenon de iu ajn registaro, nacia aŭ supranacia (ekzemple kiel lingvo ne-indiĝena kaj de neniu specifa popolo)
Bibliografio
(en) Endangered Languages: Language Loss and Community Response (ISBN 0-521-59712-9 )
(en) Language Death (ISBN 0-521-01271-6 )
(en) Vanishing Voices (ISBN 0-19-515246-8 )
(en) Peter_Berresford & Ellis Peter Berresford, Seumas mac a' Ghobhainn, The Problem of Language Revival. Examples of Language Survival, Inverness, Club Leabhar Limited, 1971
(en) J.A. Fishman, Reversing Language Shift: Theory and Practice of Assistance to Threatened Languages, Clevedon, Multilingual Matters, 1991
(en) Zuckermann, Ghil'ad & Walsh, Michael, "'Our Ancestors Are Happy!': Revivalistics in the Service of Indigenous Wellbeing", Foundation for Endangered Languages (Fondumo por Endanĝeritaj Lingvoj) XVIII: 113-119, 2014.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
(en) Hans Rausing Endangered Languages Project, hrelp.org.
(en) The Endangered Language Fund, yourdictionary.com.
(en) Foundation for Endangered Languages, ogmios.org.
(en) Revitalizing Indigenous Languages, jan.ucc.nau.edu.