Salcburgio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
retejoj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 17: | Linio 17: | ||
Ĝia ĉefa rivero estas [[Salzach]] {{prononco|ZALCaĥ}}, kiu trafluas ankaŭ la ĉefurbon. |
Ĝia ĉefa rivero estas [[Salzach]] {{prononco|ZALCaĥ}}, kiu trafluas ankaŭ la ĉefurbon. |
||
Plej alta monto estas ''Großvenediger'' {{prononco| |
Plej alta monto estas ''[[Großvenediger]]'' {{prononco|grosveNEdiga}} kun 3674 m. Ministroprezidento estas [[Wilfried Haslauer la pli juna]] (ekde 2013). |
||
== Vidindaĵoj == |
== Vidindaĵoj == |
Kiel registrite je 22:19, 4 sep. 2020
La lando Salcburgo (aŭ Salcburgio) estas unu el la federaciaj landoj de Aŭstrio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Salcburgo (germane Salzburg). Administre ĝi dividiĝas al:
- Flachgau (ĉefurbo Salcburgo)
- Lungau (ĉefurbo Tamsweg)
- Pinzgau (ĉefurbo Zell am See)
- Pongau (ĉefurbo St. Johann)
- statuta urbo Salcburgo
- Tennengau (ĉefurbo Hallein)
La sublando havas loĝantaron de 515.327 (majo 2001) kaj areon de 7.154 km². Ĝi limas al kvar aliaj sublandoj: Aŭstrio Supra, Stirio, Karintio kaj Tirolo. Krome ĝi limas al Germanio (Bavario) kaj Italio (Provinco Bolzano-Bozen). La limo al Tirolo dividiĝas en du partojn al Norda Tirolo kaj Orienta Tirolo, ĉar Sudtirolo de post la Unua mondmilito apartenas al Italio.
Ĝia kodo laŭ ISO 3166 estas AT-5.
Ĝia ĉefa rivero estas Salzach [ZALCaĥ], kiu trafluas ankaŭ la ĉefurbon. Plej alta monto estas Großvenediger [grosveNEdiga] kun 3674 m. Ministroprezidento estas Wilfried Haslauer la pli juna (ekde 2013).
Vidindaĵoj
Pro la altaj montoj kaj pro historia evoluo la limo al Germanio estas tre malkonveksa; la sud-orienta angulo de Germanio disigas la okcidentan disde la norda parto de Salcburgio. Enlanda vojo inter tiuj du partoj (urboj Salcburgo kaj Lofer) longas 120 km, la rekta vojo tra Germanio malpli ol 50 km. Kiam Aŭstrio ankoraŭ ne apartenis al Eŭropa Unio, estis speciala interkonsento pri sendogana uzo de la rekta vojo. Oni nomis tiun regionon kaj la vojon tra ĝi la "malgranda germana angulo". La "granda germana angulo" estis la vojo de Kufstein (Tirolo) al Salcburgo.
-
Situo de Salcburgio en Aŭstrio
-
La distriktoj de Salzburg
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo (germane)
- turisma retejo salzburgerland.com (germane, angle, dane, ĉeĥe. hungare, itale, nederlande kaj pole)
- turisma retejo salzburg.tiscover.at (germane kaj angle)
|