Limfomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limfomo kaj limfa sistemo.

La limfomoj estas aro de sangoneoplazioj disvolvigitaj en la limfa sistemo, kiuj ankaŭ formas parton de la imunsistemo de la homa korpo. Limfomoj estas nomataj ankaŭ "solidaj sangotumoroj" por diferencigi ilin disde leŭkemioj.

La ĉefa klasigo de limfomoj dividigas ilin en du tipoj laŭ ilia ĉela deveno, evoluo, traktado kaj prognozo, nome la jenaj:

  • Limfomo de Hodgkin: laŭ la doktoro kiu malkovris tion, nome Thomas Hodgkin, en 1832. Ekde la 1990-ja jaroj la proporcio de tiu malsano de Hodgkin descendas.
  • Limfomoj ne-hodgkin-aj: nome aro de limfomoj diferencaj de la limfomo de Hodgkin de kiu ekzistas multaj klasigoj. En la limfomo ne-hodgkina oni inkludas pli ol 30 diferencajn limfomojn. Male al la malsano de Hodgkin la proporcio pliiĝis ekde 1990.

La sarkomo de Kaposi estas la plej ofta kancero, ekzistanta en 10% ĝis 20% de personoj kun HIV.[1] La dua plej ofta kancero estas limfomo, kiu estas kaŭzo de morto de preskaŭ 16% de personoj kun Aidoso kaj estas la komenca signo de Aidoso en 3% ĝis 4% de kazoj.[1] Ambaŭ tiuj kanceroj estas asociaj kun la homa herpetoviruso 8 (HHV-8).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Mandell, Bennett, kaj Dolan (2010). Ĉapitro 169.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Linfoma en la hispana Vikipedio.