Francisco Franco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e UK 1968
Neniu resumo de redakto
Linio 25: Linio 25:
Post la milito, esperantistoj en Hispanio estis persekutataj pro sia ofta rilato al [[maldekstrismo]] aŭ [[kataluna naciismo]].
Post la milito, esperantistoj en Hispanio estis persekutataj pro sia ofta rilato al [[maldekstrismo]] aŭ [[kataluna naciismo]].
En la [[1950-aj jaroj]], Esperanto estis pli permesata.
En la [[1950-aj jaroj]], Esperanto estis pli permesata.
Franco eĉ estis honora protektanto de la 53a [[UK 1968]] en [[Madrido]].
Franco eĉ estis Alta Protektanto de la 53a [[UK 1968]] en [[Madrido]].


Li estis frato de aviadopioniro [[Ramon Franco|Ramón Franco Bahamonde]].
Li estis frato de aviadopioniro [[Ramon Franco|Ramón Franco Bahamonde]].

Kiel registrite je 20:10, 9 nov. 2007

Dosiero:Francfranc.jpg
Francisco Franco

Francisco FRANCO BAHAMONDE [fransisko franko baamonde], hispana militisto kaj puĉisto (naskiĝinta la 4-an de decembro 1892 en Ferrol kaj mortinta la 20-an de novembro 1975 en Madrido).

Tre june li foriris por siaj kampanjoj en la hispana protektejo en Maroko (1912-1916, 1920, 1921-1926). Li fakte estis senlumulo, unu el la lastaj el sia milita promocio (en armeo, kiu ja ne elstaris pri klereco) de tie la malamo al certaj movadoj kiel la framasonoj, kiuj rifuzintis lin laŭ kelkaj voĉoj. Liaj akademiaj notoj restas konsulteblaj.

Tamen li prestiĝiĝis kiel militestro inter siaj kolegoj, pro siaj agadoj en la kampanjoj de la milito en Maroko, kaj li fariĝis unu el la plej junaj generaloj en Eŭropo. Tie famiĝis lia brutaleco kaj lia malvarma sango.

En 1934, post la alpreno de la povo fare de dekstrema koalicio, li estis nomumita al alta posteno en la ministerio de Milito. Tie, li gvidis la subpremon de la revoluciprovo de la maldekstrularo, konata kiel Astura Revolucio.

Kun la generaloj José Sanjurjo kaj Emilio Mola, li estis protagonisto de la leviĝo de la 18-a de julio 1936, kiu deĉenigis la hispanan Enlandan Militon. Li gvidis la fortojn troviĝantajn en Maroko, la eliton de la hispana armeo, kaj pasis al la duoninsulo, kie ili konkeris la sudokcidentan parton de Hispanio kaj celis la konkeron de Madrido. Kiam Sanjurjo mortis, Franco alprenis la ĉefkomandon kaj li proklamiĝis ĉefgeneralo (generalísimo) de la armeoj kaj ŝtatestro. Kiel tia, li gvidis la fortojn kiuj venkis post tri jaroj da milito.

Fine de la milito, li starigis diktaturon, subtenatan de la katolika eklezio (nacionalcatolicismo), faŝismosimila movado nacionalsindicalismo kaj la armeo. Dum la dua mondmilito, li apogis la reĝimojn de Hitlero kaj Mussolini, kiuj estis lin subtenintaj, sed li partoprenis nur simbole per la sendo de la t.n. Blua Divizio al la Rusa Fronto.

Li malamis komunismon, framasonojn kaj separatismon.

Tombmonumento de Franco en Valle de los Caídos (Madrido)

Lia politiko iome malfermiĝis ekde la kvindekaj jaroj (eniro en la Unuiĝintajn Naciojn, konkordo kun la Vatikano, akordoj kun Usono) rekonstruante la hispanan ekonomion, tamen li ĉiam gardis la premadon kontraŭ opoziciaj movadoj.

En 1973, li rezignis kiel regestro sed daŭris kiel armeestro kaj ŝtatestro.

Li nomumis Juan Carlos de Borbón sia posteulo je titolo de reĝo.

Post la milito, esperantistoj en Hispanio estis persekutataj pro sia ofta rilato al maldekstrismokataluna naciismo. En la 1950-aj jaroj, Esperanto estis pli permesata. Franco eĉ estis Alta Protektanto de la 53a UK 1968 en Madrido.

Li estis frato de aviadopioniro Ramón Franco Bahamonde.

Vidu ankaŭ