Ada Fighiera-Sikorska: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
e "Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
Linio 5: Linio 5:
Kattyn (Pollando).
Kattyn (Pollando).


Danke al interkonsento kun [[Britio]], en 1941 [[Sovetunio]] liberigis la 2 milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino kaj la fratino rajtis veturi tra [[Samarkando]] al [[Persio]], unue al [[Teherano]], poste al [[Isfahano]], kie ŝi vizitadis polajn lernejojn ĉe la lokaj polaj
Danke al interkonsento kun [[Britio]], en 1941 [[Sovetunio]] liberigis la 2 milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino kaj la fratino rajtis veturi tra [[Samarkando]] al [[Persio]], unue al [[Tehrano]], poste al [[Isfahano]], kie ŝi vizitadis polajn lernejojn ĉe la lokaj polaj
setlejoj. Inter [[1945]] kaj januaro [[1948]] ŝi loĝis kun aliaj polaj rifuĝintoj en Libano, Beiruto; samjare ŝi plenumis kun siaj samklasanoj polan maturec-ekzamenon en [[Britio]] kaj novembre ŝi revenis al [[Pollando]] post okjara foresto.
setlejoj. Inter [[1945]] kaj januaro [[1948]] ŝi loĝis kun aliaj polaj rifuĝintoj en Libano, Beiruto; samjare ŝi plenumis kun siaj samklasanoj polan maturec-ekzamenon en [[Britio]] kaj novembre ŝi revenis al [[Pollando]] post okjara foresto.



Kiel registrite je 21:23, 19 jan. 2008

Ada Fighiera-Sikorska (naskiĝis en Siedlce (Pollando) la 26-an de januaro 1929, mortis en 1996) estis dum 36 jaroj redaktorino de Heroldo de Esperanto.

Ŝi vivis kaj studis en Varsovio ĝis la milit-eksplodo, en 1939, kiam la lando estis atakata samtempe de Germanio kaj Sovetunio. Tiam, la familio fuĝis al Lvov (orienta Pollando), kiun la patro, la generalo Sikorski, havis la taskon defendi. Post la kapitulaco de Pollando, la familio kun la pola civila loĝantaro estis internigita en Siberio, kie Ada vizitis rusan bazan lernejon: la patro, kune kun 10 000 aliaj polaj oficiroj estis murdita de la ruĝa armeo en la arbaro de Kattyn (Pollando).

Danke al interkonsento kun Britio, en 1941 Sovetunio liberigis la 2 milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino kaj la fratino rajtis veturi tra Samarkando al Persio, unue al Tehrano, poste al Isfahano, kie ŝi vizitadis polajn lernejojn ĉe la lokaj polaj setlejoj. Inter 1945 kaj januaro 1948 ŝi loĝis kun aliaj polaj rifuĝintoj en Libano, Beiruto; samjare ŝi plenumis kun siaj samklasanoj polan maturec-ekzamenon en Britio kaj novembre ŝi revenis al Pollando post okjara foresto.

Fininte la fakultaton pri slavistiko kaj specialiĝinte pri ĵurnalismo en la Universitato de Varsovio, Ada eklaboris ĉe eldonejo. En 1956, Julio Baghy gvidis kursojn en Varsovio kaj Ada estis ŝia fervora lernantino. Tiam komenciĝis ŝia amo al Esperanto, kiu daŭris la tutan vivon.

En 1958, antaŭ la jubilea UK en Varsovio, ŝi estis vic-prezidantino de la Varsovia E-societo kaj kunfondis la Esperanto-redakcion de la pola radio: tiam ŝi ekkonis en la pola ĉefurbo sian estontan edzon, kiu kiel KKS loĝis konstante en la kongres-urbo por prepari la UK. En 1960 ŝi edziniĝis al G.C. Fighiera en Bruselo kaj la postan jaron kunlaboris kun li en la organizo de la UK en Harrogate (Britio).

En 1962 Ada transprenis de Teodor Jung la gazeton "Heroldo de Esperanto", kiun ŝi redaktis ĝis sia forpaso dum 36 jaroj: unue, dum 17 jaroj en Bruselo, poste, dum 9 jaroj en Madrido, fine, ek de 1988, en Torino.

Ada Fighiera-Sikorska partoprenis en grandega kvanto da internaciaj, naciaj kaj lokaj kongresoj kaj kunvenoj, ĉie aktivis, instruis kaj prelegis. Ŝi estis membro de TEĴA, EVA, de la Esperanta PEN-klubo kaj Honora Membro de UEA. La Internacia PEN-Klubo ĵus akceptis inkluzivi ŝin en la liston de la meritaj anoj, pri kiuj la PEN-Mondkongreso funebros en Meksiko.