Goo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
|||
Linio 128: | Linio 128: | ||
[[hr:Go]] |
[[hr:Go]] |
||
[[hu:Go]] |
[[hu:Go]] |
||
[[hy:Գո]] |
|||
[[ia:Go]] |
[[ia:Go]] |
||
[[id:Igo]] |
[[id:Igo]] |
Kiel registrite je 16:16, 13 okt. 2009
- Pri la aliaj signifoj de GOO rigardu en GOO.
Goo (japane: go 碁 aŭ igo 囲碁, ĉine: weiqi 圍棋, koree: baduk 바둑) (ankaŭ vejĉio, vejĉi-ludo) estas tabulludo ludata sur tabulo kun 19×19 linioj, kun nigraj kaj blankaj rondaj ŝtonetoj.
Ĝi estas tre malnova ludo. Ĝi devenas el Ĉinio, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio. La reguloj uzataj en diversaj landoj estas preskaŭ la samaj, tamen ekzistas malgrandaj diferencoj ekz. pri poentokalkulado.
Unu el du ludantoj havas nigrajn ŝtonetojn, kaj la alia havas blankajn. La ludantoj alterne metas ŝtonetojn sur la tabulon, sur la interkruciĝojn de la linioj, kaj konkuras por ĉirkaŭi per la ŝtonetoj pli grandan teritorion ol la kontraŭula teritorio.
La aparto de goo estas unue ĝia granda komplekseco - ekzistas multnombraj variantoj, kaj la plialtigo de la ludnivelo kaj la plibonigo de la stilo estas taskoj pri kiuj ludanto povas labori dum sia tuta vivo. Aliflanke la bazaj reguloj estas tiel simplaj, ke eblas lerni ilin tre rapide.
Strategio estas grava, sed ne ununura aspekto de la ludo: goo povas stimuli meditadon, instigas la spiriton kaj spegulas la personecon de iu ludanto. Estas karaktera trajto de la goo-ludo, ke ĝi ebligas dedukteblon de multaj ĝeneralaj vivosaĝecoj.
"Se ie en la universo ekzistas aliaj inteligentuloj, ili eble konas ŝakon, sed plejverŝajne tamen goon" (Emanuel Lasker, ŝakisto).
Historio
Go estas la plejmalnova ankoraŭ hodiaŭ ludata tabulludo de la mondo. Laŭ ĉinaj legendoj ĝi estis kreita de la mita imperiestro ĉina Yao (2333 ĝis 2233 a. K.) por klarigi al sia filo astronomajn konstelaciojn. Sed la filo tute ne interesiĝis pri steloj, sed preferis la ludŝtonetojn kaj tiel kreiĝis la weiqi-ludo. Certigitaj pruvoj pri la ekzisto de la ludo indikas ĉirkaŭ 2500 jarojn, kiam ĉinaj reĝoj malcedante intermilitis (475 ĝis 221 a. K.).
Vidu ankaŭ: Historio de Goo
Ludversioj
Ŝablono:Il Atari Goo Ŝablono:Il Gogradoj
Regularo
Vidu jenajn artikolojn:
-
vivo kaj morto, 1
-
2
-
3
-
4
Tradicio pri goo
Tradiciaj ludiloj
Kvankam ja eblas ludi sur kartonpeco kaj kun sako da plastoŝtonetoj, goludantoj ofte fieras pri siaj goludiloj.
En Ĉinio oni de ĉiam ludas sur plataj lignotabuloj, kiu estas ĉirkaŭ 5 cm dikaj. Oni sidis tiutempe kiel ankaŭ hodiaŭ sur seĝoj ĉe tablo, nur malofte sur la grundo. En Japanio la tradicia gotabulo (goban) estas dika, ankaŭ el ligno, sed proksimume 15 ĝis 20 cm dika kaj staras sur piedoj. Prefere ili estas fabrikita el la malofta, iom orkolora ligno de la kaja-arbo (torreya nucifera). La plej bonaj estas el ligno de pli ol 700-jaraj arboj.
Etiketo
Multaj homoj alttaksas etiketon dum goludo. Laŭ tiu etiketo oni ĉiam respektu la alian ludanton, tiel ke li neniam sentiĝu malagrable pri la ludo. Ĉefe gravas kial oni ludas goon. Kialoj povas esti por ripozi, ĝui ĝin, por lerni, por instrui kaj multaj aliaj kaŭzoj. Oni ĉiam respektu la kialon de la kontraŭulo. Tamen iuj ludas ĉefe por gajni. Tio tute kontraŭas la filozofion de la ludo, kiu baziĝas sur tradicia azia kulturo. Tiel fieraĉado pri venko, moko pri malvenko aŭ similaj tutklare kontraŭas la bonan etiketon de goo.
Libroj en Esperanto
- Invito al go-ludo de Minosuke Emori, 2004. [1]
- Fundamento de taktiko kaj strategio en go-ludo de Minosuke Emori, 1981.
- Goo estas facila ludo de Izumidani Masanori. (9x9 go-ludo kun instrukcioj)
Vidu ankaŭ
Eksteraj Ligiloj
greke Interaktiva vojo al Igo (en Esperanto) greke Japana Esperantista Go-Asocio greke Esperanta Go-Terminaro de MORI Hitoŝi (kodo Shift_JIS) greke Esperanta Go-Terminaro de edse greke e-go-listo retpoŝtlisto greke Listo de esperantistaj go-ludantoj
greke KGS (KGS Go Server) traktas unikodan tekston bone kaj havas ĉambron "Esperantejo" kie fojfoje estas Esperantistaj partioj kaj turniroj
greke FICGS correspondence Go server
greke DashN Go Server
greke Dragon Go Server
greke Legend Go Server
greke Pandanet Internet Go Server
Aliaj projektoj
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara