Tertremo en Ĉilio en 2010: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Linio 90: Linio 90:
|4.1
|4.1
|}
|}

== Damaĝoj ==
[[Dosiero:ChileEarthquakeDamage.jpg|thumb|right|200px|Domo detruita de la tertremo.]]
La grandaj urboj plej damaĝitaj estis [[Concepción (Ĉilio)|Concepción]], [[Curicó]], [[Constitución (Ĉilio)|Constitución]], [[Talca]] kaj [[Rengo]]. La unua el tiuj izoliĝis pro la detruo de la ĉefaj alirvojoj kaj pro fendiĝo ĉe la Ponto Llacolén. Aldone la Malnova Ponto komplete detruiĝis. Siaflanke la urboj de [[Curicó]], [[Talca]] kaj [[Linares]], tiel kiel plej parto de la najbaraj urboj kaj vilaĝoj suferis detruajn strukturajn damaĝojn, ĉar tiuj antikvaj kaj jarcentaj konstruaĵoj de [[adobo]] ne estis suferintaj detruajn damaĝojn en la antaŭaj tertremoj de [[Tertremo de Valdivia de 1960|Valdivia en 1960]] kaj [[Tertremo de Santiago de 1985|Santiago en 1985]] pro la distanco relativa inter ambaŭ epicentroj.


==Notoj==
==Notoj==

Kiel registrite je 12:49, 1 mar. 2010

Mapo de la tertremo

Forta tertremo okazis en la regionoj de Biobío kaj Maule en Ĉilio; oni anoncis ke mortis pli ol 700 homoj, estis pli da miliono kaj duono da personoj senhejmigitaj, ĉirkaŭ du milionoj da personoj iel damaĝitaj, duonmiliono da domoj damaĝitaj kaj gravaj ekonomiaj perdoj[1]

La tertremo okazis en la regiono de Biobío, je la 06:34:17 (UTC), 03:34:17 loka horo, de la sabato 27a de februaro de 2010, kun magnitudo de 8,8  MW,[2] kaŭzante alarmon de cunamo por la marbordoj de Ĉilio, Ekvadoro,[3]Havajo[4] kaj Peruo. Tiu tertremo estis la dua plej granda en dudek jaroj, post tiu de Sumatro en 2004,[5] 900 fojojn pli intensa ol tiu de de Haitio de nur antaŭ unu monato kaj liberiganta 500 fojojn pli da energio ol tiu lasta.[6][7]

La epicentro okazis en Cobquecura, ĉe la marbordo de la Regiono de Biobío, proksimume je 90 km nordokcidente de Concepción, Ĉilio.[8] kaj je 59,5 km profunde sub la tera surfaco[9] La tertremo okazis je la 3:34 AM loka horo, kaj Santiago kaj Valparaíso estis tremitaj dum pli da du minutoj kaj duono,[10] laŭ informoj.[11]

Estis dekomence alarmo de cunamo por Ĉilio kaj Peruo.[12] La averto poste etendiĝis al Ekvadoro, Kolombio, Antarkto, Panamo kaj Kostariko, kaj poste al ĉiu marbordo de la Pacifiko. Krome oni atendis cunamon en la marbordoj de Havajo ĉirkaŭ la 11:05 horo (UTC),[13][14][15] tamen ne okazis tio kaj oni nuligis la alarmon de cunamo eksterlande, post kiam ĝi alvenis al marbordoj de Havajo havante nur unu metron alte. Bedaŭrinde inter la sekvaj 15 minutoj kaj unu horo post la tertremo gigantaj ondoj vipis la ĉiliajn marbordojn de la Regiono de Valparaíso, Regiono de Libertador Bernardo O'Higgins, Regiono de Maule kaj Regiono de Biobío, pro kio estis ĉefe damaĝitaj la Insulo Juan Fernández, la banlokoj de Iloca kaj Duao ĉe la marbordo de Maule, Talcahuano en Biobío, kaj la urbo de Pichilemu en la regiono de O'Higgins. [16]

Intenseco

La tertremo estis la 5a plej granda de la historio mezurita pere de sismografoj, kie markis 8,8 gradojn Richter. La jena tabelo montras la gradojn de intenseco de la tertremo laŭ la Skalo de Mercalli:

Loko Intenseco
Antofagasta 2.0
Calama 2.1
Copiapó 3.0
Tierra Amarilla 3.0
Huasco 3.2
Vicuña 4.0
Coquimbo 4.0
La Serena 4.3
Los Vilos 6.0
Illapel 6.1
Viña del Mar 7.2
Valparaíso 7.4
Santiago 8.0
Rancagua 8.2
Curico 8.8
Talca 8.8
Chillan 8.8
Concepción 8.8
Cobquecura (epicentro) 8.8
Angol 8.5
Temuco 7.1
Valdivia 7.0
Osorno 6.4
Puerto Montt 5.0
Castro 4.1

Damaĝoj

Domo detruita de la tertremo.

La grandaj urboj plej damaĝitaj estis Concepción, Curicó, Constitución, Talca kaj Rengo. La unua el tiuj izoliĝis pro la detruo de la ĉefaj alirvojoj kaj pro fendiĝo ĉe la Ponto Llacolén. Aldone la Malnova Ponto komplete detruiĝis. Siaflanke la urboj de Curicó, Talca kaj Linares, tiel kiel plej parto de la najbaraj urboj kaj vilaĝoj suferis detruajn strukturajn damaĝojn, ĉar tiuj antikvaj kaj jarcentaj konstruaĵoj de adobo ne estis suferintaj detruajn damaĝojn en la antaŭaj tertremoj de Valdivia en 1960 kaj Santiago en 1985 pro la distanco relativa inter ambaŭ epicentroj.

Notoj

  1. "Chile busca vida bajo los escombros", El País, Madrido, 1a de marto de 2010
  2. U.S. Geological Survey. Magnitude 8.8 - OFFSHORE MAULE, CHILE
  3. Alerta de tsunami en Chile y Perú, ABC, 27a de februaro de 2010
  4. http://www.prh.noaa.gov/ptwc/?region=2&id=hawaii.2010.02.27.193528 Pacific Tsunami Warning Center
  5. Al menos seis personas fallecidas por un fuerte terremoto de 8,8 grados en Chile, 20 minutos, 27a de februaro de 2010
  6. http://www.terra.com.ve/actualidad/articulo/html/act2217324-sismologo-terremoto-es-muy-superior-al-de-haiti.htm Sismólogo: "Terremoto es muy superior al de Haití", Portal Terra (Venezuelo), 27a de februaro de 2010
  7. http://www.cnnmexico.com/mundo/2010/02/27/el-terremoto-en-chile-1000-veces-mas-fuerte-que-el-de-haiti El terremoto en Chile, fue de 700 a 800 veces más fuerte que el de Haití, CNN, 27a de februaro de 2010
  8. http://earthquake.usgs.gov/earthquakes/recenteqsww/Quakes/us2010tfan.php Magnitude 8.8 - Offshore Maule, Chile, 27a de februaro de 2010, United States Geological Survey, 27a de februaro de 2010
  9. CNN en hispana -27-02-2010.
  10. http://www.latimes.com/news/nation-and-world/la-fgw-chile-quake27-2010feb27,0,7051541.story 8.8-magnitude quake rocks Chile, sets off tsunami, Los Angeles Times, 27a de februaro de 2010, angle.
  11. http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/southamerica/chile/7329357/Huge-earthquake-hits-Chile.html Huge earthquake hits Chile, Patrick Sawer, 27a de februaro de 2010, The Daily Telegraph, 27a de februaro de 2010
  12. http://www.peru.com/noticias/lima20100227/83428/Alerta-de-tsunami-para-Peru-tras-terremoto-de-88-grados-en-Chile Alerta de tsunami tras terremoto de 8.8 grados en Chile.
  13. Estimated times of initial tsunami arrival
  14. Tsunami Travel Times
  15. Mapo de energio
  16. http://www.abn.info.ve/noticia.php?articulo=222455&lee=16 Cancelan alerta de tsunami en Hawaii y no se reportan daños, 27a de februaro de 2010, ABN, 27a de februaro de 2010.