Nov-Skotio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto modifo de: ar:نوفا سكوشا |
JhsBot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: ro:Nova Scoția |
||
Linio 167: | Linio 167: | ||
[[pnb:نوا سکوٹیا]] |
[[pnb:نوا سکوٹیا]] |
||
[[pt:Nova Escócia]] |
[[pt:Nova Escócia]] |
||
[[ro:Nova |
[[ro:Nova Scoția]] |
||
[[ru:Новая Шотландия]] |
[[ru:Новая Шотландия]] |
||
[[simple:Nova Scotia]] |
[[simple:Nova Scotia]] |
Kiel registrite je 22:52, 4 jun. 2010
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Nova-Skotio
Nov-Skotio | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | Nova Scotia / Nouvelle-Écosse | |
Plena nomo | Nov-Skotio | |
| ||
Devizo: Munit Haec et Altera Vincit (latina = Unu defendas kaj la alia venkas) | ||
Oficialaj lingvoj | neniu (angla, franca, kaj skotgaela uzataj) | |
Floro | Epigeo | |
Arbo | Ruĝa piceo | |
Birdo | Fiŝaglo | |
Ĉefurbo | Halifakso | |
Plej granda urbo | Halifakso | |
Leŭtenanta Guberniestro | Mayann E. Francis | |
Ĉefministro | Darrell Dexter | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
11 10 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
12-a rango 55.283 km² 53.338 km² 1.946 km² (3,5{%) | |
Loĝantaro - Tuto (2006) - Loĝdenso |
7-a rango 934.405 16,94 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$31,451 milardoj (7-a) $33.533 (11-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) | |
Tempozono | UTC -4 | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NS CA-NS B | |
Retejo | www.gov.ns.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Nov-Skotio (angle Nova Scotia [NO-va SKO-ŝa], france Nouvelle-Écosse [nuvEL ekOS], skotgaele Alba Nuadh) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Norde estas la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj la Insulo de Princo Eduardo, kaj sude la Atlantiko. Okcidente estas Nov-Brunsviko kaj la Golfo de Fundy.
William Alexander nomis la provincon por Skotlando, sia patrujo, en 1621. Nov-Skotio aliĝis al la Kanada Konfederacio je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj.
Historio
En 1605, la franca esploristo Champlain, kaj De Monts, fondis Port Royal en Akadio, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la Traktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nov-Skotion, krom la Insulo de Breton-Kabo kaj la Insulo Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo). La francoj konstruis Fortikaĵon Luisburgon por gardi la Golfon Sankt-Laŭrencon por la francoj. La francoj perdis la fortikaĵon post la Sepjara milito (1756-1763). Multaj akadianoj fuĝis al Luiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ "cajuns". Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo en Nov-Skotio.
Geografio
La ĉef-tero de Nov-Skotio estas duoninsulo, ligita al la kontinento de Nordameriko per la Istmo de Chignecto kaj ĉirkaŭata de la Atlantika Oceano. Insulo de Breton-Kabo, granda insulo nord-oriente de la nov-skotia duoninsulo, ankaŭ estas parto de la provinco, same kiel Zibela Insulo, insuleto fama pro ŝip-pereoj kiu troviĝas 175 km-ojn de la suda marbordo de Nov-Skotio. Nov-Skotio estas la due plej malgranda provinco de Kanado (nur Insulo de Princo Eduardo estas malpli granda), kaj estas neniu loko en Nov-Skotio pli ol 56 km-ojn for de la maro.
Plej grandaj municipoj de Nov-Skotio
Municipo | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Halifakso | 359.111 | 342.851 |
Breton-Kabo | 105.968 | 114.733 |
Lunenburg | 47.591 | 47.561 |
Reĝa Distrikto | 47.159 | 47.486 |
Distrikto de Colchester | 35.641 | 35.161 |
Distrikto de Yarmouth | 26.843 | 25.467 |
Distrikto de Pictou | 21.778 | 22.671 |
East Hants | 20.821 | 19.767 |
Distrikto Annapolis | 18.429 | 18.937 |
Distrikto Cumberland | 16.183 | 17.738 |
Mapo
|