Arch: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 36: | Linio 36: | ||
==Eksteraj Ligiloj== |
==Eksteraj Ligiloj== |
||
*[http://www.arch-be.ch Oficiala retejo de la komunumo Arch] |
|||
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D224.php Arch en la Historia Leksikono de Svislando] |
|||
⚫ | |||
{{Komunumoj de la administra distrikto Seeland}} |
{{Komunumoj de la administra distrikto Seeland}} |
||
{{Komunumoj de la distrikto Büren}} |
{{Komunumoj de la distrikto Büren}} |
||
⚫ | |||
[[de:Arch]] |
[[de:Arch]] |
Kiel registrite je 20:29, 5 sep. 2010
Arch | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Büren |
Koordinatoj | 47° 10′ 5″ N 7° 25′ 40″ O / 47.16806 °N, 7.42778 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 5″ N 7° 25′ 40″ O / 47.16806 °N, 7.42778 °O (mapo) |
Areo | 6,4 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3296 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Arch (prononcu Arĥ, en Esperanto ankaŭ Arĥo) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Büren en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro Arch estas komunumo de la administra distrikto Seeland.
Geografio
Arch situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro inter Soloturno kaj Bielo. La nova rekonilo de la komunumo estas la impresa ŝtalpendoponto de la svisa aŭtovojo A5 trans Aro.
La komunumo konsistas el la kvartaloj, vilaĝoj kaj setlejoj Oberdorf, Unterdorf, Ausserdorf, Aebnit, Breiten, Leimacher-Mätteli, Sibenmatt kaj Berghof.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Arch limas en nordo al la urbo Grenchen kaj al Bettlach (ambaŭ en Kantono Soloturno), en oriento al Leuzigen, en sudo al Bibern (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Rüti ĉe Büren.
Trafiko
Arch estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio n-ro 8 de Soloturno tra Arch kaj Büren ĉe Aro al Zollikofen kaj per poŝtaxutolinio de Grenchen al Büren ĉe Aro.
La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 en distanco de malpli ol 1 km de la vilaĝocentro aliflanke de la rivero sur la teritorio de la urbo Grenchen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Arch datiĝas el la jaro 1236 kiel Archo.
Kiel arkeologiaj trovaĵoj montris, ja en la neolitiko en Arch setlis homoj. Dum romia epoko tra Arch pasis la romia vojo de Petinesca (hodiaŭ Studen) al Salodurum (hodiaŭ Soloturno). Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la senjorujo Strassberg, kiu en la jaro 1388 fariĝis berna posedaĵo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Arch fariĝis komunumo de la ĉefdistrikto Büren, kiu en la jaro 1831 estis transformita al la distrikto Büren.
Eksteraj Ligiloj
Ŝablono:Komunumoj de la administra distrikto Seeland
Ŝablono:Komunumoj de la distrikto Büren