Mikaelo Bronŝtejn: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:
| alie nomata =
| alie nomata =
| kromnomo = Bruna Ŝtono
| kromnomo = Bruna Ŝtono
| naskiĝo = [[7an de julio 1949]] {{flagicon|Sovetio}} [[Soveta Unio]]
| naskiĝo = [[7-a de julio]] [[1949]] {{flagicon|Sovetio}} [[Soveta Unio]]
| morto =
| morto =
| deveno = {{flagicon|Rusio}} [[Rusio]]
| deveno = {{flagicon|Rusio}} [[Rusio]]
Linio 15: Linio 15:
| tipo de voĉo =
| tipo de voĉo =
| ĝenro =
| ĝenro =
| profesio = [[kantisto]], [[komponisto]], [[tradukisto]], [[verkist]]o
| profesio = [[kantisto]], [[komponisto]], [[tradukisto]], [[verkisto]]
| aktivaj jaroj = [[1997 en muziko|1997]] - nuntempo
| aktivaj jaroj = [[1997 en muziko|1997]] - nuntempo
| eldoninto =
| eldoninto =

Kiel registrite je 10:43, 2 jan. 2011

Mikaelo Bronŝtejn
Михаил Бронштейн
Bruna Ŝtono kantas
Bruna Ŝtono kantas
Bazaj informoj
Naskonomo Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn
Kromnomo Bruna Ŝtono
Naskiĝo 7-an de julio 1949 (1949-07-07) (74-jaraĝa)
en Ĥmelnickijo
Deveno Ŝablono:Flagicon Rusio
Profesio kantisto, komponisto, tradukisto, verkisto
Aktivaj jaroj 1997 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Signifa instrumento
gitaro
vdr

Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn (ruse Михаил Бронштейн; pseŭdonimoj: Bruna Ŝtono, Brunŝtono, naskiĝis en 1949 en Ukrainio) estas rusia esperantisto.

En la aĝo de 18 jaroj li translokiĝis al Rusio por studi kaj ĝis hodiaŭ restis tie. En 1972 li finstudis elektroteknikon kaj ĵurnalismon. Li laboris kiel inĝeniero en Tiĥvin kaj Vorkuta. Nun li loĝas denove en Tiĥvin kaj laboras kiel dungita direktoro de firmao konstruanta lignajn vilaojn. Li havas edzinon kaj plenaĝan filon (pri lia naskiĝo anoncis SEJM-informilo Kurte №5).

Mikaelo Bronŝtejn esperantistiĝis en 1962. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn; haveblas kompaktaj diskoj kaj sonkasedoj kun liaj kantoj. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en Universalaj Kongresoj. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski". Verkas poemojn ankaŭ ruslingve.

Dosiero:1 SEJM 032.jpg
La numero de Kurte kun anonco de naskiĝo de filo de Mikaelo Bronŝtejn

Originalaj verkoj

KDoj kaj kasedoj

Tradukitaj al Esperanto verkoj

  • Arkadij kaj Boris Strugackij Pikniko ĉe vojrando / Pentraĵoj de Leonid ANDREEV. Respondeca redakto de Aleksandr ŜEVĈENKO. Kunredaktis Aleksandr GOFEN, Dmitrij PEREVALOV, Elena ŜEVĈENKO. - Moskvo: Impeto, 1996. - 190 paĝoj. Originalo: Piknik na oboĉine
  • Arkadij kaj Boris Strugackij La fora ĉielarko / Pentraĵoj de Vjaĉeslav TE. Respondeca redakto de Aleksandr ŜEVĈENKO. - Moskvo: Impeto, 1997. - 130 paĝoj. Originalo: Dalekaja raduga
  • Arkadij kaj Boris Strugackij La dua invado de marsanoj / Redaktis Elena ŜEVĈENKO. Pentraĵoj de Vjaĉeslav TE. Respondeca redakto de Aleksandr ŜEVĈENKO. - Moskvo: Impeto, 1998. - 111 paĝoj. Originalo: Vtoroje naŝestvie marsian
  • Arkadij kaj Boris Strugackij La loĝata insulo / Redaktis Elena ŜEVĈENKO, Nikolao GUDSKOV. Pentraĵoj de Vjaĉeslav TE. Respondeca redakto de Aleksandr ŜEVĈENKO. - Moskvo: Impeto, 2004. - 304 paĝoj. Originalo: Obitajemij ostrov
  • Arkadij kaj Boris Strugackij Lundo ekas sabate. Pentraĵoj de Vjaĉeslav TE. Respondeca redakto de Aleksandr ŜEVĈENKO. - Moskvo: Impeto, 2005. Originalo: Ponedelnik naĉinaetsja v subbotu
  • Arkadij kaj Boris Strugackij Heliko sur deklivo. Pentraĵoj de Vjaĉeslav TE. Respondeca redakto de Aleksandr ŜEVĈENKO. - Moskvo: Impeto, 2007. Originalo: Ulitka ha sklone

Eksteraj ligoj

Recenzoj

Biografio

Fotoj

Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.