Observatorio Lowell: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RedBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: ca:Observatori Lowell |
e robota aldono de: no:Lowell-observatoriet |
||
Linio 50: | Linio 50: | ||
[[mr:लॉवेल वेधशाळा]] |
[[mr:लॉवेल वेधशाळा]] |
||
[[nl:Lowell-observatorium]] |
[[nl:Lowell-observatorium]] |
||
[[no:Lowell-observatoriet]] |
|||
[[pl:Lowell Observatory]] |
[[pl:Lowell Observatory]] |
||
[[pt:Observatório Lowell]] |
[[pt:Observatório Lowell]] |
Kiel registrite je 16:38, 5 aŭg. 2012
La Observatorio Lowell estas astronomia observatorio en la urbo Flagstaff (Arizono, Usono). Koordinatoj : 35° 12′ 10″ N 111° 39′ 52″ U / 35.20278 °N, 111.66444 °U (mapo), ĉe alto de 2175 m. Ĝia MPC kodo estas 690[1].
Ĝi estas unu el plej malnovaj observatorioj en Usono ; fondis ĝin en 1894 la usona astronomo Percival Lowell, (1855 – 1916) kaj ĝi estis mastrumita dum ia tempo de ties kuzo, la arkitekto Guy Lowell (1870 – 1927). La nanoplanedo 134340 Plutono estis malkovrita elde la observatorio Lowell en 1930 de Clyde Tombaugh.
Situejoj
La observatorio havas 9 instrumentojn en pluraj lokoj de Flagstaff :
« Mars Hill »
La ĉefa konstruaĵo, sur la monteto « Mars Hill » entenas la originan "Refraktoron Alvin Clark" de la observatorio. Tiu lorno de 61 cm, (24 coloj) fabrikata en Bostono en 1896 estis veturita per trajno al Flagstaff . Per tiu-ĉi instrumento, Percival Lowell faris multenombrajn desegnojn de Marso kaj, en 1920, Vesto Slipher estis la unua, kiu observis la ruĝenŝoviĝon de la lumo de galaksioj.
La Refraktoro Alvin Clark nun ne plu utilas por astronomiaj esploroj sed por instruado al la publiko.
Sur « Mars Hill » troviĝas ankaŭ la tiel nomata "Pluto Discovery Telescope" (Plutona malkovrilo) : refrakta astrofotilo de 0,33 m. de diametro per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon.
Anderson Mesa
La stacio Anderson Mesa troviĝas je 19 km sud-oriente de Flagstaff. Ĝi loĝigas kvar teleskopojn, el kiuj la Teleskopon Perkin de 1,8 m, la Teleskopon Hall de 1,1m. kaj la "Navy Prototype Optical Interferometer" (Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo).
Happy Jack
Apud la vilaĝo Happy Jack estas konstruita en 2012 la Discovery Channel Telescope, teleskopo de 4,3 m, en kunlaborado de la Observatorio Lowell kaj de la televida firmao Discovery Communications.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- angle Oficiala paĝaro de la Observatorio Lowell
- angle Observatorio Lowell : paĝo de la National Historic Landmarks
- france L'observatoire de Lowell