Sejmo (Pollando): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
la balotado okazas ne nur unufoje, sed ĉiufoje/Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de 201.89.74.186) kaj restarigis revizion 3973318 de EmausBot
Neniu resumo de redakto
Linio 34: Linio 34:
* konfirmas budĝeton
* konfirmas budĝeton
* sejmanoj rajtas fari demandojn kaj interpelaciojn al ministroj, prezesoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko (demanditoj kaj interpelaciitoj havas 21 tagojn por respondi)
* sejmanoj rajtas fari demandojn kaj interpelaciojn al ministroj, prezesoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko (demanditoj kaj interpelaciitoj havas 21 tagojn por respondi)

=== Sejmo kaj Esperanto ===

Dum [[2008]] Pola [[Sejmo]] apogis la iniciativon de [[Kazimierz Krzyżak]] ke [[Pollando|Pola]] [[Sejmo]] faru la rezolucion okaze de 100-jara Jubileo de [[Universala Esperanto-Asocio]] ([[UEA]]) kaj sendu la komunan leteron de [[Pollando|Pola]] [[Parlamento]] al la [[Norvega Nobel-Komitato]] en [[Oslo]] por la [[Nobel-premio pri paco]] por [[UEA]] - rezulte la {{daton|12|junio|2008}} la [[Pollando|Pola]] [[Parlamento]] unuanime apogis la rezolucion favoran por [[Esperanto]] kaj decembre [[2008]] sendis la menciitan komunan leteron de [[Sejmo]] al la Komitato. Speciale aktiva en tiu kampanjo estis [[Jerzy Szmajdziński]] kiel Vicprezidanto de [[Pollando|Pola]] [[Parlamento]], [[Tadeusz Iwiński]], [[Krystyna Łybacka]] kaj [[Marek Biernacki]]. [[Jerzy Szmajdziński]] ankaŭ la {{daton|4|marto|2010}}, laŭ la streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" renkontiĝis kun d-rino [[Ilona Koutny]] kaj kun anoj de Iniciata Grupo - [[Edward Kozyra]], [[Kazimierz Krzyżak]], [[Franciszek Witucki]] kaj [[Marian Zdankowski]]<ref>[http://www.ilei.pl/news.php?readmore=95 ILEI-Pollando: Geesperantistoj che la vicprezidanto de Pola Sejmo Jerzy Szmajdziński] {{eo}} {{pl}}</ref>. La interparoloj temis pri egaligi [[Esperanto]]n kun aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo. Laŭ rakonto de partoprenantoj, li deklaris apogi la iniciativon.
La {{daton|4|majo|2012}} [[Jerzy Wenderlich]] Vicprezidanto de [[Pollando|Pola]] [[Parlamento]] akceptis mecenaton de Esperanto [[Etsuo Miyoshi]] kun la anoj de Pola Asocio [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] [[Edward Kozyra]], [[Kazimierz Krzyżak]], [[Stanisław Rynduch]] kaj [[Jerzy Walaszek]], krome ĉeestis [[Alina Mozer]] kaj [[Atilio Rojas]] kaj kvar parlamentanoj: [[Tadeusz Iwiński]], [[Jerzy Sellin]], [[Romuald Ajchler]] kaj [[Tadeusz Tomaszewski]]. Temo de la renkontiĝo estis la fondo de la Parlamentana Grupo Apoganta Esperanton kaj promocio de Esperanto dum la 125-jara Jubileo de Esperanto



== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 16:21, 21 nov. 2012

la Sejmo de Pollando
Debatĉambro en Sejmo

Sejmo (pole Sejm) estas ekde la 15-a jarcento la plej alta ŝtatorgano de leĝdona povo en Pollando respektive Pollando-Litovio.

Nuntempa Sejmo estas la malsupera ĉambro de la parlamento de Pollando. Ĝi konsistas el 460 anoj elektataj en rekta balotado. Laŭ la konstitucio, kvarjara oficperiodo komenciĝas je unua kunsido de Sejmo kaj finiĝas unu tagon antaŭ kunsido de sekvonta Sejmo.

Debatado de Sejmo estas publika kaj seninterrompa. Debatojn de Sejmo gvidas Sejmmarŝalo aŭ vicmarŝalo. En tio helpas la kancelario de Sejmo.

Rajtoj kaj funkcioj de Sejmo

Reĝima kaj leĝdona funkcioj

  • decidas pri formo de reĝimo en la ŝtato
  • decidas pri leĝoj (ia. ŝtata budĝeto) kaj anoncas rezoluciojn
  • difinas la plej bazan direkton de ŝtata agado

Krea funkcio

  • nomumas kaj konfirmas Registaron
  • en eksterordinara kazo - rajtas memstare elekti Registaron (kaze de eksigo de la Registaro pro voĉdono pri malfido)
  • elektas kaj nomumas por postenoj de:
    • vicprezidanto kaj membroj de Ŝtata Tribunalo
    • juĝistoj de Konstitucia Tribunalo
    • membroj de Ŝtata Juĝistara Konsilantaro (elektataj sejmanoj)
    • membroj de Ŝtata Konsilantaro pri Radiofonio kaj Televido, membroj de Konsilantaro pri Monpolitiko
    • Pledanto de Civitanaj Rajtoj, Pledanto de Infanaj Rajtoj
    • prezidantoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko
    • Ĝenerala Inspektoro pri Protektado de Personaj Informoj
    • prezidanto kaj membroj de Instituto de Nacia Memoro
  • Sejmmarŝalo elektas krome por kelkaj aliaj postenoj

Kontrola funkcio

  • voĉdonas pri malfido al ministro aŭ al tuta Registaro
  • konfirmas budĝeton
  • sejmanoj rajtas fari demandojn kaj interpelaciojn al ministroj, prezesoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko (demanditoj kaj interpelaciitoj havas 21 tagojn por respondi)

Sejmo kaj Esperanto

Dum 2008 Pola Sejmo apogis la iniciativon de Kazimierz Krzyżak ke Pola Sejmo faru la rezolucion okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj sendu la komunan leteron de Pola Parlamento al la Norvega Nobel-Komitato en Oslo por la Nobel-premio pri paco por UEA - rezulte la 12-an de junio 2008 la Pola Parlamento unuanime apogis la rezolucion favoran por Esperanto kaj decembre 2008 sendis la menciitan komunan leteron de Sejmo al la Komitato. Speciale aktiva en tiu kampanjo estis Jerzy Szmajdziński kiel Vicprezidanto de Pola Parlamento, Tadeusz Iwiński, Krystyna Łybacka kaj Marek Biernacki. Jerzy Szmajdziński ankaŭ la 4-an de marto 2010, laŭ la streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" renkontiĝis kun d-rino Ilona Koutny kaj kun anoj de Iniciata Grupo - Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Franciszek Witucki kaj Marian Zdankowski[1]. La interparoloj temis pri egaligi Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo. Laŭ rakonto de partoprenantoj, li deklaris apogi la iniciativon. La 4-an de majo 2012 Jerzy Wenderlich Vicprezidanto de Pola Parlamento akceptis mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi kun la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Stanisław Rynduch kaj Jerzy Walaszek, krome ĉeestis Alina Mozer kaj Atilio Rojas kaj kvar parlamentanoj: Tadeusz Iwiński, Jerzy Sellin, Romuald Ajchler kaj Tadeusz Tomaszewski. Temo de la renkontiĝo estis la fondo de la Parlamentana Grupo Apoganta Esperanton kaj promocio de Esperanto dum la 125-jara Jubileo de Esperanto


Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la litovia parlamento Seimas, kies nomo havas la saman etimologion.

Ŝablono:Ĝermo-politiko

  1. ILEI-Pollando: Geesperantistoj che la vicprezidanto de Pola Sejmo Jerzy Szmajdziński esperante pole