Marek Biernacki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marek Biernacki
Persona informo
Marek Biernacki
Naskiĝo la 28-an de aprilo 1959
en Sopot
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater fakultato de juro kaj administrado en la universitato de Gdansko vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Dum la 8-a novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Marek Biernacki (2015)

Marek Biernacki (naskiĝis la 28-a de aprilo 1959 en Sopot) – pola politikisto, juristo, parlamentano de la Pola Sejmo en la 3-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj, eksministro pri internaj aferoj kaj administrado en la registaro de Jerzy Buzek kaj de la 6-a majo 2013 ministro de justeco en la registaro de Donald Tusk, favora por Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li finis la liceon en Pruszcz Gdański kaj la Fakultaton pri Juro kaj Administrado de la Gdanska Universitato (1985). De la jaro 1980 li aktivis en la Movado de Juna Pollando. Dum la jaroj 80-aj de pasinta jc li aktivis en la "subteraj" organoj de Sendependa Memstara Sindikato Solidareco. Post la fino de studoj, dum la jaroj 19851989 li laboris en la Muzeo pri Historio de la Urbo en Gdansko en la Ekzekutisteja Turo (en la Malnova Urbo). En la jaroj 19891997 li estis scienca laboristo en la Katedro pri la Ŝtata Historio kaj Pola Juro de la Fakultato pri Juro kaj Administrado de la Gdanska Universitato. Li apartenas al la Gdanska Klubo pri la Politika Penso je la nomo de Lech Bądkowski (legu: Bondkovski).

De la jaro 1991 li estis likvidisto de la posedaĵoj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio en Gdansko. Li venkis kelkajn procedojn pri juĝreakiro de la posedaĵoj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kiujn kontraŭ leĝe transprenis Socialdemokratio de Respubliko Pollando (SdRP) (poste transformita al Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM). En la jaro 1996 Gdanska Vojevodo Henryk Wojciechowski (legu: Henriko Vojcjeĥovski) (Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM) forprenis de Marek Biernacki la plenpovon por ekzekvi la posedaĵojn de Socialdemokratio de Respubliko Pollando (SdRP).

En la jaro 1997 li engaĝiĝis en la Balot-Agado Solidareco (BAS). Li ekestis ĝia parlamentano rekomendita de la partio Nacia Dekstrularo, poste apartenis al la Fondkomitato de la Socia Movado de BAS. Li estis en la jaroj 1997 - 2001 la parlamentano de 3-a oficperiodo rekomendita de la listo de Balot-Agado Solidareco (BAS). Li estis Prezidanto de la Komisiono pri Sekret-Servoj, kaj li estis kunaŭtoro de la leĝo kreanta la Instituton pri Nacia Memoro. De la 7-a de oktobro 1999 ĝis la 19-a de oktobro 2001 li estis ministro pri internaj aferoj kaj administrado en la kabineto de Jerzy Buzek. Dum tiu tempo li estis kunaŭtoro de la propono de re-juĝesploro pri t.n. moskva prunto (ĉefo de pola komunista partio Leszek Miller pruntis monon de rusa komunista partio kaj kontraŭ leĝe portis la monon trans la landlimo). Dum lia oficado oni kreis la Centran Juĝesploran Oficon.

De la jaro 2002 li apartenas al Civitana Platformo. De februaro 2002 ĝis do oktobro 2004 li estis vicprezidanto de Pomeria Vojevodio, kaj li estis de la jaro 2005 ano de Pomeria Sejmeto.

Dum la jaro 2005 en la parlamentanaj balotoj sukcese eniris Polan Sejmon en la 5-a oficperiodo de la gdanska balotregiono. La 13-an de januaro 2006 li ekestis la pledanto pri la internaj aferoj kaj sekret-servoj en la t.n. "ombra kabineto" de Civitana Platformo. De la 3-a de novembro 2005 li estis ano dea la La Parlamentana Komisiono pri Sekret-Servoj kaj ĝia prezidanto en rotacio. En la parlamentaj balotoj en la jaro 2007 la trian fojon li estis elektita kiel sejmano ricevante 84.157 da balotvoĉoj. La 20-an de februaro 2009 li ekestis la prezidanto de la Juĝesplor-Komisiono pri cirkonstancoj de la forkapto kaj mortigo de Krzysztof Olewnik (legu: Kristoforo Olevnik). En la parlamentanaj balotoj en la jaro 2011 estis reelektita al la Sejmo, ricevante 66.019 da balotvoĉoj[1].

Oktobre 2015 li estas kandidato en parlamentaj balotoj al Pola Sejmo de la Civitana Platformo en la balot-regiono n-ro 26 (Gdynia) en la distriktoj: Gdynia, Slupsko, Wejherowo kaj Rumia - kaj li estis elektita kiel parlamentano al Pola Sejmo [2].

La 11an de januaro 2018 li estis forigita el partio Civitana Platformo pro la rompo de la partia obeemo en la parlamenta voĉdonado de la projekto pri liberigo de la aborto kaj eniris la Parlamentan Klubon de Pola Popola Partio kaj la ano de tiu partio. En la Parlamentaj Balotoj 2019 li startis el la Balot-Komitato e Pola Popola Partio kaj sukcese akiris la mandaton al Pola Sejmo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La plej malnova vito la mondo en la jaro 2007, kreskanta en Mariboro

Li estas favora por Esperanto. En la jaro 2003 li kiel ministro pri internaj aferoj kaj administrado reprezentis polan registaron en la E-aranĝo: E-vizito de slovena delegacio de la urbo Maribor / Mariboro kun la Urbestro Boris Soviĉ en la esperantista Parko de la Mondo kaj en la Teŭtona Kastelo en Malbork dum la plantado de la donaco de tiu urbo, t.e. branĉeto (greftaĵo) el la plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" (Malnova vito), kiu kreskas en Mariboro kaj de kiu fieras tiu urbo. Kelkfoje li renkontiĝis kun esperantistoj de la Iniciata Grupo "Esperanto por EU" kaj anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Serwis PKW – Wybory 2011. [dostęp 2012-04-20].
  2. Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Arkivita el la originalo je 2016-06-13. Alirita 2015-10-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]