Saltu al enhavo

Pruszcz Gdański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pruszcz Gdański
germane: Praust

Blazono

Blazono
urba komunumo
Pruszcz Gdański (Pollando)
Pruszcz Gdański (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Pruszcza Gdańskiego
Provinco Pomeria provinco
Distrikto Distrikto Gdansko
Komunumo Komunumo Pruszcz Gdański
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1941
Koordinatoj 54° 16′ N, 18° 38′ O (mapo)54.26666666666718.633333333333Koordinatoj: 54° 16′ N, 18° 38′ O (mapo)
Areo 16,47 km²
Loĝantaro 23529 (en 2004)
Loĝdenso 1 428,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 83-000
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GDA
TERYT 6222904011
Estro Janusz Wróbel
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Grunwaldzka 20
Poŝtkodo de estraro 83-000
Komunuma retejo http://www.pruszcz-gdanski.pl/
vdr
La Preĝejo de la Laŭdego de la Sankta Kruco
La strato Grunvalda 23
La blanka preĝejo
La urba oficejo

Pruszcz Gdański (jen pole, germane Praust, kaŝube Pruszcz GduńscziPruszcz Gdóńsczi) estas urbo en la Pomeria provinco de nuna Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Gdansko.

Prehistorio de la ĉirkaŭaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La komenco de la setlado sur la terenoj de la hodiaŭa urbo aperas jam dum la paleolitiko (praŝtonepoko) (4500-1700 a.K.).

Historio de la ĉirkaŭaĵoj de la 1a jc a.K. ĝis la 4a jc p.K.

[redakti | redakti fonton]

La periodo de la 1a jc a.K. ĝis la 4a jc p.K., nomata la romia periodo de la prehistorio de la Ĉevistula Pomerio, tiam disvolviĝis kaj floris la sukcena vojo, kiu etendiĝis el la terenoj de Romia Imperio, Laŭ la nombro de historiaj monumentoj (objektoj) kaj la nombro de la arkeologiaj elfosaĵ-lokoj la loko estas tuj post la tiama urbo Dancigo (la nuna Gdansko) en la tuta Pomerio.

Historio de la ĉirkaŭaĵoj dum la frua mezepoko (de la 5a jc ĝis la 10a jc p.K.)

[redakti | redakti fonton]

La periodo de la migrado de homoj, daŭranta de fino de la 4a jc ĝis la 7a jc p.K., estis la lasta periodo de la funkciado de la komerca centro sur la tereno de la nuna urbo. Dum la 10a jc p.K. la disvolvo de la burgo kiu komenciĝis la nunan Dancigon tute faligis kaj marĝenigis la komercan setlejon sur la tereno de la hodiaŭa urbo.

Historio de la ĉirkaŭaĵoj dum la mezepoko (de la 11-a jc ĝis la 15a jc p.K.

[redakti | redakti fonton]

La Mezepoko tio estas la periodo de la regado de princoj de Pomerio kaj de la loka kavaliraro kiu regis tiam en la setlejoj en la apuda de la hodiaŭa urbo. Post la fino de la milito la urbo estis jam for de la ŝtato de Teŭtona Ordeno enirante la teritorion de la feŭda Dancigo.

Historio de la ĉirkaŭaĵoj de la 16a ĝis la 18a jarcentoj

[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 15a jc la Teŭtona Ordeno perdis la gdanskan pomerion, do ankaŭ la setlejon kiu estis en la limoj de la nuna urbo. La prusia regado iom malgrandigis la ligojn de la urbo kun Dancigo. Okazis la proprietigo de la kamparanoj kaj Dancigo ne plu estis la posedanto de la grundoj en Praust / Pruszcz. Oni nuligis ankaŭ la devigajn pagojn por Dancigo.

Historio de la ĉirkaŭaĵoj dum la 19a jarcento

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1801 la setlejo, krom la Preĝejo de la Laŭdego de la Sankta Kruco estis bruligita en granda incendio. Oni komencis ankaŭ intensivajn laboroj kontraŭ inundaj ĉe la kanalo de la rivero pole nomata Radunia.

Historio dum la jaroj 1900-1945

[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Unua Mondmilito kaj laŭ decido de la Traktato de Versajlo la loĝloko de la jaro 1920 transiris de la Germana Regno al la limoj de la plejparte germanparolanta Libera Urbo Dancigo, kaj en 1939 estis aneksita al Nazia Germanio.

Historio post la fino de la Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1945 la loĝloko kadre de la ĝeneralaj novdivido de tiu ĉi parto de Eŭropo apartenis al la komunisma Pola Popola Respubliko, firme ricevis nur-polan urbonomon kaj en 1990 transiris al la nuna ŝtato Pollando.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Poliptiko de la Kruciĝa Altaro de Colijn de Coter el la Preĝejo de la Laŭdego de la Sankta Kruco en la urbo, (nun en la Nacia Muzeo en Varsovio