Observatorio Lowell: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q466895)
Linio 34: Linio 34:
{{Portalo Astronomio}}
{{Portalo Astronomio}}
[[Kategorio:Observatorioj en Usono|Lowell]]
[[Kategorio:Observatorioj en Usono|Lowell]]

[[ca:Observatori Lowell]]
[[de:Lowell-Observatorium]]
[[en:Lowell Observatory]]
[[es:Observatorio Lowell]]
[[eu:Lowell Behatokia]]
[[fa:رصدخانه لوول]]
[[fr:Observatoire Lowell]]
[[gl:Observatorio Lowell]]
[[hu:Lowell Csillagvizsgáló]]
[[it:Osservatorio Lowell]]
[[ja:ローウェル天文台]]
[[ko:로웰 천문대]]
[[lb:Lowell-Observatoire]]
[[lt:Lovelio observatorija]]
[[mr:लॉवेल वेधशाळा]]
[[nl:Lowell-observatorium]]
[[no:Lowell-observatoriet]]
[[pl:Lowell Observatory]]
[[pt:Observatório Lowell]]
[[ru:Обсерватория Лоуэлла]]
[[sk:Lowell Observatory]]
[[sl:Observatorij Lowell]]
[[sv:Lowell Observatory]]
[[tr:Lowell Gözlemevi]]
[[uk:Ловеллівська обсерваторія]]
[[zh:洛厄尔天文台]]

Kiel registrite je 17:02, 4 apr. 2013

La Kupolo Clark de la observatorio

La Observatorio Lowell estas astronomia observatorio en la urbo Flagstaff (Arizono) (Arizono, Usono). Koordinatoj : 35° 12′ 10″ N 111° 39′ 52″ U / 35.20278 °N, 111.66444 °U / 35.20278; -111.66444 (mapo), ĉe alto de 2175 m. Ĝia MPC kodo estas 690[1].

Ĝi estas unu el plej malnovaj observatorioj en Usono ; fondis ĝin en 1894 la usona astronomo Percival Lowell, (18551916) kaj ĝi estis mastrumita dum ia tempo de ties kuzo, la arkitekto Guy Lowell (18701927). La nanoplanedo 134340 Plutono estis malkovrita elde la observatorio Lowell en 1930 de Clyde Tombaugh.

Situejoj

La observatorio havas 9 instrumentojn en pluraj lokoj de Flagstaff :

« Mars Hill »

"Pluto Discovery Telescope" : Astrofotilo de C. Tombaugh

La ĉefa konstruaĵo, sur la monteto « Mars Hill » entenas la originan "Refraktoron Alvin Clark" de la observatorio. Tiu lorno de 61 cm, (24 coloj) fabrikata en Bostono en 1896 estis veturita per trajno al Flagstaff . Per tiu-ĉi instrumento, Percival Lowell faris multenombrajn desegnojn de Marso kaj, en 1920, Vesto Slipher estis la unua, kiu observis la ruĝenŝoviĝon de la lumo de galaksioj.

La Refraktoro Alvin Clark nun ne plu utilas por astronomiaj esploroj sed por instruado al la publiko.

Sur « Mars Hill » troviĝas ankaŭ la tiel nomata "Pluto Discovery Telescope" (Plutona malkovrilo) : refrakta astrofotilo de 0,33 m. de diametro per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon.

Anderson Mesa

La stacio Anderson Mesa troviĝas je 19 km sud-oriente de Flagstaff. Ĝi loĝigas kvar teleskopojn, el kiuj la Teleskopon Perkin de 1,8 m, la Teleskopon Hall de 1,1m. kaj la "Navy Prototype Optical Interferometer" (Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo).

Happy Jack

Apud la vilaĝo Happy Jack estas konstruita en 2012 la Discovery Channel Telescope, teleskopo de 4,3 m, en kunlaborado de la Observatorio Lowell kaj de la televida firmao Discovery Communications.

Notoj kaj referencoj

  1. Minor Planet Center Observatoriaj kodoj

Eksteraj ligiloj