Stefan MacGill: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Blahma (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Estraranoj de UEA aldonita uzante VarmaKato |
|||
Linio 52: | Linio 52: | ||
[[Kategorio:Denaskaj esperantistoj]] |
[[Kategorio:Denaskaj esperantistoj]] |
||
[[Kategorio:Prezidantoj de TEJO]] |
[[Kategorio:Prezidantoj de TEJO]] |
||
[[Kategorio:Estraranoj de UEA]] |
Kiel registrite je 12:53, 15 dec. 2013
Stefan Clive MacGill | |
---|---|
Stefan Mac Gill en majo 2008 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1948 en Nov-Zelando |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | novzelandano |
Ŝtataneco | Nov-Zelando |
Alma mater | Viktoria Universitato de Velingtono |
Familio | |
Patro | David MacGill |
Okupo | |
Okupo | esperantisto pedagogo redaktoro |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | listo de liaj verkoj |
Denaska esperantisto | Jes |
Stefan Clive MACGILL (naskiĝis la 5-an de oktobro 1948[1] en Novzelando) estas novzelanda esperantisto, kiu de 1986 vivas en Hungario.[2]
Studado
De 1969 ĝis 1975 Stefan MacGill studis – ĉefe geografion – en la Viktoria-Universitato de Wellington, en la Universitato de Canterbury kaj en la Massey-Universitato, ĉiuj en Nov-Zelando. En 1974 li ricevis instruistan diplomon por elementaj lernejoj.[2]
Profesia laboro
En 1976 Stefan MacGill estis volontulo en la Centra Oficejo de UEA. De 1977 ĝis 1986 li laboris kiel oficisto de la Centra Oficejo, de 1980 ĝis 1984 kiel ties Direktoro. De 1976 ĝis 1986 li estis redaktoro respektive kunordiganto de la Jarlibro de UEA. Krome de 1978 ĝis 1986 li estis teknika redaktoro de Kontakto, revuo eldonata de TEJO.
En 1986 li transloĝiĝis al Hungario. De 1986 ĝis 1996 li redaktis la gazeton Juna Amiko kaj denove faras tion ekde 2000.[2] Ekde 1989 li profesie verkas help-tekstojn por komputilaj programoj.[2]
Movadaj funkcioj
Li kunfondis la Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando en 1964 kaj aktivis en ĝi ĝis 1972. Ekde 1977 Stefan MacGill estis vicprezidanto kaj sekve en 1979 kaj 1980 prezidanto de TEJO. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de ILEI, de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove ekde 2009 ĝis 2013 li estas prezidanto de ILEI[2]. En 1992 li estis la redaktoro de la rubriko Junularo en la magazino Monato[3] La 20-an de julio 2013 Stefan MacGill dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel vicprezidanto de UEA.
Familio
Li lernis Esperanton denaske de sia patro David MacGill. Ankaŭ liaj tri filinoj Karina (naskita en 1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) estas denaskaj esperantistoj.[2]
Verkoj
- Tendaraj tagoj
- La laŭta vekhorloĝo
- Tridek roluloj
- Streĉ' eĉ, Steĉj-skeĉ'!
- Pordoj
- Okulo
- Nemave edifi
Referencoj
- ↑ La Juna Vivo, julio/aŭgusto 1949, paĝo 346.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Internacia Pedagogia Revuo, jarkolekto 40 (2010), kajero 1, paĝo 6.
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
Eksteraj ligiloj
Trovu « Stefan MacGill » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Sukcesoplena, ŝercoplena kaj tre malkutima (recenzo pri Nemave edifi de Stefan MacGill) el Monato