Kantabra Montaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 32 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q208076)
e iom poluris
Linio 2: Linio 2:
La '''Kantabra Montaro''' estas [[montara sistemo]] en [[Hispanio]] etendiĝanta paralele al la bordo de la [[Kantabra Maro]], laŭlonge de 480 kilometroj, de la okcidentaj [[Pireneoj]] ĝis la limoj de orienta [[Galegio]], ĉe la rivero [[Minjo]].

Ĝi okupas partojn de la [[Aŭtonoma Komunumo de Hispanio|aŭtonomaj komunumoj]] Galegio, [[Asturio]], [[Kastilio kaj Leono]], [[Kantabrio]] kaj [[Eŭskio]]: nome tion, al kio oni donas la nomon [[Verda Hispanio]]. Ĝi estas la dividilo inter la plej verda kaj norda [[tereno]] kaj la arideca mezhispana [[ebenaĵo]].
Ĝi okupas partojn de la [[Aŭtonoma Komunumo de Hispanio|aŭtonomaj komunumoj]] Galegio, [[Asturio]], [[Kastilio kaj Leono]], [[Kantabrio]] kaj [[Eŭskio]]: nome tion, al kio oni donas la nomon [[Verda Hispanio]]. Ĝi estas la dividilo inter la ĉe-mara kaj malseka [[Kantabra Kornico]] kaj la pli arideca [[Norda Altebenaĵo]].

La suda [[akvokolekta areo]] de la ĉi-montaj riveroj, konsistanta el [[ebenaĵo]] en la nordo de Kastilio kaj Leono, ne estas kruta, tamen tiu norda ja estas tia pro la proksimeco de la maro. En la nordo kurtaj kaj [[torento|torentecaj]] riveroj kun forta erozi-povo fluas tra V-formaj valoj. En la plej altaj lokoj (ĉefe en Asturio, okcidenta Kantabrio kaj nordaj [[Leono (Hispanio)|Leono]] kaj [[Palencia]]) la montoj altas super 2 000 metroj. La plej alta monto estas [[Torrecerredo]] (2 648 m), en [[Picos de Europa]], kaj la plej profunda kavaĵo estas la kavo-sistemo de Trave, la plej profunda en Hispanio kaj la sesa en la tuta mondo. La lastaj reliefaj modifiĝoj okazis dum epoko [[Terciaro]], ĉefe sur sedimentoj estiĝintaj dum [[Mezozoiko]]. En la tuta montaro ankaŭ abundas trajtoj [[karsto|karstaj]] kaj [[glaciaro|glaciaraj]].

Kiel registrite je 14:30, 3 jan. 2014

La ruĝa kadro montras la areon de la Kantabra Montaro, en la nordo de Iberio.

La Kantabra Montaro estas montara sistemo en Hispanio etendiĝanta paralele al la bordo de la Kantabra Maro, laŭlonge de 480 kilometroj, de la okcidentaj Pireneoj ĝis la limoj de orienta Galegio, ĉe la rivero Minjo.

Ĝi okupas partojn de la aŭtonomaj komunumoj Galegio, Asturio, Kastilio kaj Leono, Kantabrio kaj Eŭskio: nome tion, al kio oni donas la nomon Verda Hispanio. Ĝi estas la dividilo inter la ĉe-mara kaj malseka Kantabra Kornico kaj la pli arideca Norda Altebenaĵo.

La suda akvokolekta areo de la ĉi-montaj riveroj, konsistanta el ebenaĵo en la nordo de Kastilio kaj Leono, ne estas kruta, tamen tiu norda ja estas tia pro la proksimeco de la maro. En la nordo kurtaj kaj torentecaj riveroj kun forta erozi-povo fluas tra V-formaj valoj. En la plej altaj lokoj (ĉefe en Asturio, okcidenta Kantabrio kaj nordaj Leono kaj Palencia) la montoj altas super 2 000 metroj. La plej alta monto estas Torrecerredo (2 648 m), en Picos de Europa, kaj la plej profunda kavaĵo estas la kavo-sistemo de Trave, la plej profunda en Hispanio kaj la sesa en la tuta mondo. La lastaj reliefaj modifiĝoj okazis dum epoko Terciaro, ĉefe sur sedimentoj estiĝintaj dum Mezozoiko. En la tuta montaro ankaŭ abundas trajtoj karstaj kaj glaciaraj.

Vento el oceano blovas kontraŭ la montoĉeno, supreniras, malvarmiĝas kaj kondensiĝas. Pro efekto de feno okazas multaj precipitaĵoj (eĉ ĝis 2 000 mm jare) kaj la vento sekve avancas senakve suden, kie estiĝas arida klimato.

La falfoliaj arboj abundas, kiel eŭropaj fagoj ( Fagus sylvatica ) en ombrecaj areoj kaj kverkoj (Quercus robur, Quercus petrea kaj Quercus pyrenaica) en subsunaj areoj. Rimarkindas, ke preskaŭ ne estas arbaroj de pinofitoj. Super 1 800 metroj la plej abundaj vegetaĵoj estas betuloj, makisoj kaj herbecaj plantoj, ĉefe paŝtejoj el graminacoj uzitaj de brutistoj.

Vidu ankaŭ