Uri Avnery: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
[[Dosiero:Hadash, protest againts lebanon war.jpg|thumb|dekstra|260px|Uri Avnery dum la protesto organizita de [[Ĥadaŝ]] kontraŭ la [[Israela-Libana konflikto de 2006]]]] |
[[Dosiero:Hadash, protest againts lebanon war.jpg|thumb|dekstra|260px|Uri Avnery dum la protesto organizita de [[Ĥadaŝ]] kontraŭ la [[Israela-Libana konflikto de 2006]]]] |
||
[[Dosiero:אורי אבנרי - חייל בשועלי שמשון, 1948, בקרב על נגבה.jpg|eta|dekstra|Uri Avnery en la jaro 1948]] |
[[Dosiero:אורי אבנרי - חייל בשועלי שמשון, 1948, בקרב על נגבה.jpg|eta|dekstra|Uri Avnery en la jaro 1948]] |
||
'''Uri AVNERY''' (hebree: אורי אבנרי; naskiĝinta kiel ''Helmut Ostermann'' en la [[10-a de septembro]] [[1923]] en [[Beckum]]) |
'''Uri AVNERY''' (hebree: אורי אבנרי; naskiĝinta kiel ''Helmut Ostermann'' en la [[10-a de septembro]] [[1923]] en [[Beckum]] -- [[20-a de aŭgusto]] de [[2018]] en [[Tel-Avivo]]) estis [[israelo|israela]] retiriĝinta politikisto, intelektulo kaj publicisto. |
||
== Vivo == |
== Vivo == |
||
Linio 47: | Linio 47: | ||
== Notoj == |
== Notoj == |
||
{{vivtempo|1923|| |
{{vivtempo|1923|2018|Avnery, Uri}} |
||
[[Kategorio:Israelaj ĵurnalistoj]] |
[[Kategorio:Israelaj ĵurnalistoj]] |
||
[[Kategorio:Israelaj politikistoj]] |
[[Kategorio:Israelaj politikistoj]] |
Kiel registrite je 16:20, 20 aŭg. 2018
Uri Avnery | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Helmut Ostermann |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1923 en Beckum |
Morto | 20-an de aŭgusto 2018 (94-jaraĝa) en Tel-Avivo |
Mortokialo | Cerbovaskula malsano |
Lingvoj | hebrea • germana |
Ŝtataneco | Germanio Israelo |
Familio | |
Edz(in)o | Rachel Avnery (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto pacaktivisto homrajta aktivulo gazetoredaktisto politikisto verkisto publikigisto |
TTT | |
Retejo | http://uriavnery.com |
Uri AVNERY (hebree: אורי אבנרי; naskiĝinta kiel Helmut Ostermann en la 10-a de septembro 1923 en Beckum -- 20-a de aŭgusto de 2018 en Tel-Avivo) estis israela retiriĝinta politikisto, intelektulo kaj publicisto.
Vivo
En 1933 la familio de Avnery elmigris de Nazia Germanio al Palestino. En 1938 li aliĝis al la gerila movado Irgun Tsva'i Le'umi kiun li forlasis pro troa radikaleco en 1942. Post la fondo de la ŝtato de Israelo li batalis en 1948/49 kiel membro de Haganah dum la Unua araba-israela konflikto. El la enspezoj de pluraj kritikaj furorlibroj, en kiuj li priskribis la travivaĵojn dummilitajn, li aĉetis en 1949 la nekonatan semajngazeton "Ha’olam Ha’zeh" kiu iĝis baldaj megafona perilo de ideoj de kritikaj intelektuloj. Avnery iĝis fama en la tuta mondo kiel malkomoda analitikisto de la israela politiko.
Politikisto kaj pacbatalanto
En 1965 li fondis la samnoman politikan partion "Ha’olam Ha’zeh" por kiu li estis deputito ĉe la Israela Parlamento Kneset de tiu partio ĝis la jaro 1974. La intertempe alinomita partio Meri / Ribelo maltrafis ĉe la balotadoj de 1973 la minimumon necesan por la rajto sendi deputitojn parlamenten. En 1984 li elektitis prezidanto de la Progresema Paclisto, de tiu maldekstra pertio de Israelo li estis deputito en Kneset de la jaro 1979 ĝis 1981.
Avnery engaĝiĝis pri la repaciĝo inter araboj kaj israelanoj kaj favoras israelan-palestinan konfederacion. Liaj kontaktoj kun la OLP kaj persone kun Jasir Arafat apenaŭ provokis ŝtatperfidakuzon. Kontaktojn kaj interparoladojn kun OLP li preskribis detale en la 1988 aperinta libro Mia amiko: la malamiko.
Por lia engaĝiĝoj pacperaj li ricevis en 1995 la "Premion Erich Maria Remarque" de la urbo Osnabrück kaj en 1997 la "Pacpremion de Akeno".
En 2001 al la de li kaj lia edzino Rachel fondita pacgrupo Guŝ Ŝalom aljuĝitis la Premio de ĝusta vivo. En 2002 Avnery ricevis de la urbo Oldenburg la "Premion Carl von Ossietzky".
Pri Uri Avnery en "Per Esperanto-politiko
En 1968 Uri Avnery aperigis libron "Israel sen la Cionistoj". En tiu verko li kontraŭstaris sian koncepton pri pli moderna "naciista israela ŝtato" al la "Ŝtato de Judoj" de Theodor Herzl (Der Judenstaat, 1896).
Tie Uri Avnery sin prezentis tiel: "Mi estas naciisma hebreo, kiu deziras intertrakti kun naciismaj araboj". Distingiĝante de la doktrino inaŭgurita de Herzl, kiu jam konceptis sian ŝtaton "la antaŭpozicio de la civilizacio kontraŭ la barbario", Avnery proponis "grandan semidan federacion". Tiu ĉi, aldonis li, estis "finonta la cionistan ĉapitron de nia historio kaj malfermonta novan, tiun de Israelo integrita en sia regiono, ludanta rolon en la lukto de tiu regiono favore al la progreso kaj la unuiĝo". Li konkludis, ke "la araboj agnoskus tiun post-cionistan ŝtaton kiel integran parton de la regiono". La aŭtoro tiel inaŭguris riĉan tradicion de heterodoksaj israelaj intelektuloj. ([1])
Verkoj
- En 1968 Uri Avnery aperigis libron "Israel sen la Cionistoj" . En tiu verko li kontraŭstaris sian koncepton pri pli moderna "naciista israela ŝtato" al la "Ŝtato de Judoj" de Theodor Herzl (Der Judenstaat, 1896).
- "Ein Neubeginn", Wolfsburg, Metagraφo, (2018)
- "Israel und Palästina auf dem Wege zu einer Zweistaatenlösung?", Klagenfurt, Kitab, (2016)
- "Israel im Arabischen Frühling", Klagenfurt, Kitab, (2013)
- "Im Gespräch", (2009)
- "Judenstaat oder Israel", Neu-Isenburg, Melzer, (2009)
- "Deine Kraft, dein Mut, deine Geduld", Berlin, AphorismA-Verl.-Buchh., (2008)
- "Reale Utopien", Köln, PapyRossa-Verl., (2008)
- "Two states or one state?", Berlin, AphorismA-Verl.-Buchh., (2008)
- "Von Gaza nach Beirut", Klagenfurt, Kitab, (2006)
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Uri Avnery en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Hejmpaĝo en la germana
- Novaĵoj de Avnery, anglalingve
- Okaze de la 85-a datreveno naskiĝtaga
- Okaze de la 90-a datreveno naskiĝtaga.