Stanislav Petrov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
aldono de ligiloj
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Stanislav Petrov 2004.jpg|thumb|180px|Stanislav Petrov, fotita en 2004]]
[[Dosiero:Stanislav Petrov 2004.jpg|thumb|180px|Stanislav Petrov, fotita en 2004]]
'''Stanislav Jevgrafoviĉ PETROV''' ([[rusa lingvo|ruse]]: ''Станислав Евграфович Петров''; naskiĝis ĉirkaŭ [[1939]]) estas emerita [[kolonelo]] de la [[Ruĝa Armeo|Soveta Armeo]], kiu la {{daton|26|septembro|1983}}, rifuzante kredi indikojn de la [[komputilo|komputilaj]] avertaj sistemoj ke [[Usono]] lanĉis [[raketo]]jn kontraŭ [[Sovetunio]], malhelpis eblan [[nuklea milito|nuklean militon]]. Poste evidentiĝis, ke la sovetaj komputilaj raportoj estis eraraj, kaj oni ĝenerale kredas, ke Petrov malhelpis Trian Mondmiliton kaj detruon de plejparto de la [[Tero]] pere de nukleaj armiloj.
'''Stanislav Jevgrafoviĉ PETROV''' ([[rusa lingvo|ruse]]: ''Станислав Евграфович Петров''; naskiĝis la 7-an de septembro [[1939]] en [[Vladivostok]], mortis la 9-an de majo 2017 en [[Frjazino]]) - [[kolonelo]] de la [[Ruĝa Armeo|Soveta Armeo]], kiu la {{daton|26|septembro|1983}} en [[Serpuĥovo]], rifuzante kredi indikojn de la [[komputilo|komputilaj]] avertaj sistemoj ke [[Usono]] lanĉis [[raketo]]jn kontraŭ [[Sovetunio]], malhelpis eblan [[nuklea milito|nuklean militon]]. Poste evidentiĝis, ke la sovetaj komputilaj raportoj estis eraraj, kaj oni ĝenerale kredas, ke Petrov malhelpis [[tria mondmilito|trian mondmiliton]] kaj detruon de plejparto de la [[Tero]] pere de nukleaj armiloj.


== Cirkonstancoj ĉirkaŭ la epizodo ==
== Cirkonstancoj ĉirkaŭ la epizodo ==


La falsalarmo okazis dum tempo de streĉitaj rilatoj inter [[Usono]] kaj [[Sovetunio]]. La usona prezidento [[Ronald Reagan]] publike nomis Sovetunion, "imperio diabla". Tri semajnojn antaŭ tiam, la soveta militistaro pafe detruis apud [[Saĥaleno]] [[Koreio|korean]] aerbuson, kiu deflankiĝis de sia itinero kaj erare enflugis en sovetan aerozonon; tiam pereis ĉiuj 269 pasaĝeroj inkluzive de multaj usonanoj ([[Korea Aera Flugo 007]]). La [[KGB]] sendis tujan mesaĝon al siaj agentoj en la okcidento, avertantan ke ili devas pretiĝi al ebla nuklea milito, laŭ [[CNN]].
La falsalarmo okazis dum tempo de streĉitaj rilatoj inter [[Usono]] kaj [[Sovetunio]]. La usona prezidento [[Ronald Reagan]] publike nomis Sovetunion, "imperio diabla". Tri semajnojn antaŭ tiam, la soveta militistaro pafe detruis apud [[Saĥaleno]] [[Koreio|korean]] aerbuson, kiu deflankiĝis de sia itinero kaj erare enflugis en sovetan aerozonon; tiam pereis ĉiuj 269 pasaĝeroj inkluzive de multaj usonanoj ([[Flugo 007 de Korean Air]]). La [[KGB]] sendis tujan mesaĝon al siaj agentoj en la okcidento, avertantan ke ili devas pretiĝi al ebla nuklea milito, laŭ [[CNN]].


[[Dosiero:Minuteman3launch.jpg|thumb|180px|Usona interkontinenta raketo [[Minuteman III]]]]
[[Dosiero:Minuteman3launch.jpg|thumb|180px|Usona interkontinenta raketo [[Minuteman III]]]]
Linio 23: Linio 23:


Petrov emeritas relative mizere en urbeto [[Frjazino]] en [[Moskva provinco]]. Li diris, ke li ne konsideras sin heroo.
Petrov emeritas relative mizere en urbeto [[Frjazino]] en [[Moskva provinco]]. Li diris, ke li ne konsideras sin heroo.

==Vidu ankaŭ==
* [[Reciproke garantiita neniigo]]
* [[Interkontinenta balistika misilo]]
* [[Ryszard Kukliński]]


{{Vivtempo|Petrov, Stanislav}}
{{Vivtempo|Petrov, Stanislav}}
Linio 29: Linio 34:
[[Kategorio:Sovetiaj subkoloneloj]]
[[Kategorio:Sovetiaj subkoloneloj]]
[[Kategorio:Personoj de la Malvarma milito]]
[[Kategorio:Personoj de la Malvarma milito]]
[[Kategorio:Sovetiaj militistoj]]

Kiel registrite je 19:08, 26 sep. 2018

Stanislav Petrov, fotita en 2004

Stanislav Jevgrafoviĉ PETROV (ruse: Станислав Евграфович Петров; naskiĝis la 7-an de septembro 1939 en Vladivostok, mortis la 9-an de majo 2017 en Frjazino) - kolonelo de la Soveta Armeo, kiu la 26-an de septembro 1983 en Serpuĥovo, rifuzante kredi indikojn de la komputilaj avertaj sistemoj ke Usono lanĉis raketojn kontraŭ Sovetunio, malhelpis eblan nuklean militon. Poste evidentiĝis, ke la sovetaj komputilaj raportoj estis eraraj, kaj oni ĝenerale kredas, ke Petrov malhelpis trian mondmiliton kaj detruon de plejparto de la Tero pere de nukleaj armiloj.

Cirkonstancoj ĉirkaŭ la epizodo

La falsalarmo okazis dum tempo de streĉitaj rilatoj inter Usono kaj Sovetunio. La usona prezidento Ronald Reagan publike nomis Sovetunion, "imperio diabla". Tri semajnojn antaŭ tiam, la soveta militistaro pafe detruis apud Saĥaleno korean aerbuson, kiu deflankiĝis de sia itinero kaj erare enflugis en sovetan aerozonon; tiam pereis ĉiuj 269 pasaĝeroj inkluzive de multaj usonanoj (Flugo 007 de Korean Air). La KGB sendis tujan mesaĝon al siaj agentoj en la okcidento, avertantan ke ili devas pretiĝi al ebla nuklea milito, laŭ CNN.

Usona interkontinenta raketo Minuteman III

La epizodo

Stanislav Petrov deĵoris en komanda punkto apud Moskvo, kiam li ricevis signalon de antaŭ unu jaro funkciigita satelita sistemo de frua averto pri lanĉo de interkontinentaj raketoj. Laŭ la avertosignalo, estis lanĉitaj nur kvin raketoj, unu post la alia, ĉiuj el unu loko. Tio kredigis sovetan raketiston, ke estas eraro de la nova averta sistemo. Poste evidentiĝis, ke satelito misinterpretis rebrilon de sunaj radioj de la altaj nuboj kiel startan ekflamiĝon de interkontinenta raketo. Post tiu ekstrema okazo la avertosistemo estis rearanĝita por malebligi tiajn erarojn.

Stanislav Petrov ne estis homo, kiu lanĉus respondan raketan atakon al Usono. Li nur devis transdoni informon al politika estraro de la lando. Multaj kritikantoj dubas, ke kaze de transdono de la datumoj, la estraro decidus ataki: por tio ne sufiĉis informo de nur unu satelita avertosistemo. Tamen, la alia flanko emfazas, la rilatoj inter Sovetunio kaj Usono en 1983 estis tre streĉaj, la landoj atendis atakon unu de la alia kaj estis pretaj rapide reagi; oni rezonas, ke raporto de Petrov vere povis kaŭzi lanĉon de sovetiaj raketoj.

Poste

Malgraŭ ke li preventis nuklean plagon, Petrov fakte malobeis ordonojn per lia rifuzo de la komputilaj avertoj. Li estis admonita kaj ekspedita al malpli grava posteno, oficiale pro maldeca registrado de dokumentoj.

Pro milita sekreteco kaj internacia politiko, la agoj de Petrov restis sekretaj ĝis 1998, sekvante la eldonon de la libro ("Nekonataj trupoj de la malaperinta regno") de kolonel-generalo Jurij Votincev, eksa komandanto de la kontraŭraketa kaj kontraŭkosma defendo de Sovetunio.

La 19-an de januaro 2006 en la novjorka sidejo de UN oni enmanigis al Petrov kristalan statueton "Mano tenanta terglobon" kun surskribo "Al la homo, kiu ne allasis nuklean militon". Eventoj el lia vojaĝo al Usono aperos en venonta filmo, La Viro Kiu Savis la Mondon, atendita je la fino de 2006.

Petrov emeritas relative mizere en urbeto Frjazino en Moskva provinco. Li diris, ke li ne konsideras sin heroo.

Vidu ankaŭ