Salomon August Andrée: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj |
e (GR) File renamed: File:Andree.funeral.png → File:Funeral of Salomon August Andrée.png Criterion 2 (meaningless or ambiguous name) |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
[[Dosiero:Andree.railway.station.png|eta|200px|maldekstra|Desegnaĵo el la gazeto ''[[Aftonbladet]]'', montranta la celebradon dum la foriro de la ekspedicio de Stokholomo por la unua provo flugigi la balonon en 1896.]] |
[[Dosiero:Andree.railway.station.png|eta|200px|maldekstra|Desegnaĵo el la gazeto ''[[Aftonbladet]]'', montranta la celebradon dum la foriro de la ekspedicio de Stokholomo por la unua provo flugigi la balonon en 1896.]] |
||
[[Dosiero: |
[[Dosiero:Funeral of Salomon August Andrée.png|eta|200px|Funebra procezio en Stokholmo, {{daton|5|oktobro|1930}}]] |
||
{{bibliotekoj}} |
{{bibliotekoj}} |
Kiel registrite je 18:45, 28 nov. 2018
Salomon August Andrée | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1854 en Jönköping |
Morto | 1-an de januaro 1897 (42-jaraĝa) en Kvitøya |
Tombo | Norda tombejo, apud Stokholmo |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Reĝa Teknika Altlernejo |
Familio | |
Frat(in)o | Emilia Fredrika Gustafva Andrée |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | Gurli Linder |
Okupo | |
Okupo | esploristo • inĝeniero • balonisto • maŝinkonstrua inĝeniero • fotisto |
Salomon August ANDRÉE (naskiĝis la 18-an de oktobro 1854 en Gränna, Svedio; mortis en oktobro 1897 en Kvitö, Spitsbergen) estis sveda inĝeniero kaj polusa esploristo.
Vivo
Andrée studis en la Teĥnika Altlernejo en Stokholmo kaj finis siajn studojn kiel inĝeniero en 1874. Ekde 1880 li estis instrua asistanto tie. En 1882 kaj 1883 li partoprenis svedan polusan ekspedicion. Unu jaron poste li fariĝis ĉefinĝeniero de la sveda patentoficejo.
En 1892 ĝis 1895 Andrée faris multajn eksperimentojn pri balonoj. Finfine li decidis vojaĝi al la norda poluso per balono. Jen la 11-a de julio 1897 li ekflugis, kun Nils Strindberg kaj Knut Frænkel, per sia balono Örnen (Aglo) de Spitsbergen – kaj malaperis.
Nur 33 jarojn poste, en 1930, foko-kaptistoj trovis la restaĵojn de la ekspediciintoj, sur la blanka insulo Kvitö. Oni portis la korpojn al Stokholmo kaj entombigis ilin tie.
Oni trovis ankaŭ la taglibron de Andrée, kiu estis ankoraŭ plejparte legebla. Per ĝi oni eltrovis, ke la balono jam post triono de la distanco difektiĝis. Dek du semajnojn la tri viroj piediris suden tra la glacia pejzaĝo. Je la 5-a de oktobro ili atingis Kvitö-n. Kvankam ili havis sufiĉe da manĝaĵoj kaj aliaj ekipaĵoj, ili mortis kelkajn tagojn poste. Verŝajne intestaj vermoj ilin malsanigis kaj pro elĉerpiĝo mortigis.
En Esperanto aperis
Per Balono al la Poluso. La polusekspedicio de Andrée en 1897. Eldonita sur la bazo de la notaĵoj de S. A. Andrée, Nils Strindberg kaj Knut Fraenkel, trovitaj sur la Blanka Insulo en la somero 1930 de Sveda Societo por Antropologio kaj Geografio. Förlagsföreningen Esperanto, 1930, 411 paĝoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Situo de la "Blanka Insulo" Kvitøya (Kvitö) en la arkipelo de Spitsbergen
- Pri la ekspedicio en la Andrée-muzeo en Gränna (Svedio)
- Raporto pri "Virgohamna kaj Salomon August Andrée"
- Pliaj dokumentoj kaj mapoj pri Virgohamna