Yosa Buson: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
LiMr (diskuto | kontribuoj) +Informkesto, kategorio, +DEFAŬLTORDIGO, kelkaj redaktetoj per AWB |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
[[Kategorio:Japanaj poetoj]] |
[[Kategorio:Japanaj poetoj]] |
||
[[Kategorio:Japanaj pentristoj]] |
[[Kategorio:Japanaj pentristoj]] |
||
[[Kategorio:Hajko]] |
Kiel registrite je 12:32, 15 apr. 2019
Yosa Buson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1716 en Kema |
Morto | 17-an de januaro 1784 (68-jaraĝa) en Heian-kyo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Konpuku-ji (en) |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | hajkisto pentristo verkisto kaligrafo |
Verkoj | Snowclad Houses in the Night Ten Pleasures |
YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 — 1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.[1]
Buson rigardiĝas kiel unu el la plej grandaj majstroj de hajgao (kombinaĵo de pentraĵo kaj hajko), kaj liaj hajkoj ofte havas pentristan sentumon. Fakte, oni konsideris lin pli kiel pentristo ol kiel hajkisto, ĝis la laboro de Masaoka Shiki por revivigi la hajkon dum la Mejĵia epoko plialtigis lian reputacion kiel hajkisto.
Jen kelkaj hajkoj de Buson, tradukitaj de Miyamoto Masao, elprenite de la Hajka antologio:[2]
Kun ruĝ' petala
mumeaj floroj falas —
fekaĵ' ĉevala.
Lun' oriente,
kaj la sun' okcidente.
— kolzkamp' etende.
Printempo foras
hezite kaj hezite —
sakuroj floras.
Referencoj
- ↑ Toshiko Yokota, What Does It Mean to Read Haikai Linked Verse? A Study of the Susuki mitsu Sequence in Kono hotori ichiya shi-kasen, en Simply Haiku v5n1 2007
- ↑ Hajkista Klubo, Hajka Antologio, Kioto 1981, pp.49-56