Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: Iksokodo
Linio 68: Linio 68:
==Malesperantista vikipediisto==
==Malesperantista vikipediisto==
Saluton. Uzanto:פארוק, kiu eĉ ne kapablas verki sian esperantan paĝon kaj neniam respondis al diversaj alvokoj en sia diskutpaĝo, plej verŝajne ĉar li nek komprenas Esperanton nek la anglalingvan funkciadon de Vikipedio, revenas al laborigo de aliuloj. Li eniris por la unua fojo en 2012, dum 2015 kaj 2016 ricevis kelkajn alvokojn al lernado de Esperanto kaj ne uzado de aŭtomataj tradukiloj, sed li revenis al tio, post esti dumtepe barita. Mi petas denove ties baradon dum kelkaj jaroj. Male, mi devos peti forigon de ĉiuj liaj novaj artikoloj.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 01:03, 17 apr. 2019 (UTC)
Saluton. Uzanto:פארוק, kiu eĉ ne kapablas verki sian esperantan paĝon kaj neniam respondis al diversaj alvokoj en sia diskutpaĝo, plej verŝajne ĉar li nek komprenas Esperanton nek la anglalingvan funkciadon de Vikipedio, revenas al laborigo de aliuloj. Li eniris por la unua fojo en 2012, dum 2015 kaj 2016 ricevis kelkajn alvokojn al lernado de Esperanto kaj ne uzado de aŭtomataj tradukiloj, sed li revenis al tio, post esti dumtepe barita. Mi petas denove ties baradon dum kelkaj jaroj. Male, mi devos peti forigon de ĉiuj liaj novaj artikoloj.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 01:03, 17 apr. 2019 (UTC)

== Nomoj en la vikimedia movado ==

Saluton, en la movado vikimedia oni nuntempe diskutadas pri la nomoj de movadaj objektoj, konsiderante, ke "Vikipedio" (Wikipedia) estas multe pli konata ol "Vikimedio" (Wikimedia). Al retlisto de ELiSo venis peto de WMF diskuti la aferon. Mi jen atentigas pri tiu [https://meta.m.wikimedia.org/wiki/Communications/Wikimedia_brands/2030_research_and_planning/project_summary cxi pagxo]. Sincere, --[[Uzanto:Ziko|Ziko]] ([[Uzanto-Diskuto:Ziko|diskuto]]) 18:34, 30 apr. 2019 (UTC)

Kiel registrite je 18:34, 30 apr. 2019


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Elstaraj kaj legindaj artikoloj

Saluton. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru.--kani (diskuto) 11:49, 20 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Faŝisto

Saluton. De antaŭ nelonge agadas nova vikipediisto kiu metas novajn artikolojn. Ĝis tie neniu problemo. Ankaŭ la enhavo de la artikoloj ne estas problemiga, kvankam plej partoj temas pri naziistoj aŭ kontraŭjudaj temoj. La ankoraŭ neregistrita vikipediista nomo estas BoiaChiMolla1492. Boia Chi Molla estas slogano uzata lastatempe ege provoke fare de novfaŝistoj kaj 1492 estas la jaro kiam oni forpelis la judojn el Hispanio. Do, mi ne scias ĉu iu vidas tialojn por almenaŭ esti atentemaj pri la agado de tiu kiu iel fanfaronas kiel novfaŝisto. Mi komprenas, ke fanfaronado de tro radikalaj kaj eĉ perfortemaj idearoj iras iel kontraŭ la spirito de Vikipedio, sed mi ripetas: ĝis nun neniu problemo pri la enhavo.--kani (diskuto) 22:51, 24 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi sekvas la kontribuojn de tiu vikipediisto kaj ĝis nun estas nenio problemiga en la enhavo de la artikoloj.--kani (diskuto) 19:41, 3 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

New Wikimedia password policy and requirements

CKoerner (WMF) (talk) 21:21, 6 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Sama artikolo

János Józsa (hidrologo) kaj János Balázs Józsa temas pri la sama persono. Ili ambaŭ estas miaj kreaĵoj, do mia eraro. Bonvolu fari la kutiman necesan procezon, aŭ alinomi aŭ forstreki iun.--Crosstor (diskuto) 14:25, 10 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara. Vi petis unuigon de tiu artikolo János Balázs Józsa kun János Józsa (hidrologo), ĉar temas pri la sama persono. Mi povas fari tion rapide, sed mi preferas informi al vi, ke certe ankaŭ vi mem povas fari ĝin. Se ne, memorigu tion al mi kaj mi faros. La procedo estas jena: 1 decidu la artikolon savotan, 2 prenu la detalojn de la alia (nesavota) kiuj mankas en savota kaj kopiu ilin tien, 3 malfermu la redaktopaĝon de la nesavota artikolo, tie forviŝu la enhavon kaj kiam la paĝo estu blanka per Pliaj iloj estas sageto kiu indikas dekstren, fakte plej dekstre inter la bildo por Tabelo kaj la bildo por Bilda galerio, klaku tie kaj en la spaco metu la titolon de la savita artikolo, 4 publikigu kaj la nesavita titolo restos alidirektilo al la savita. Mi esperas, ke mi bone klarigis, sed mi ripetas: se okazos malsukceso, diru kaj mi faru.--kani (diskuto) 11:07, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]
Laŭ via deziro. Mi lasis János Józsa (hidrologo) kiel plej kompleta. La alia restos kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 11:57, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

ArnoLagrange

Saluton. Aperis artikolo Arik Einstein kreita de TMLN123 kun unura redakto (nome la krea) kaj en la artikolo aperas averto ke Ĉi tiu artikolo estas redaktata de ArnoLagrange. Mi supozas, ke temas pri eraro, sed mi ne avertis TMLN123 ĉar ŝajne estas novulo, kiu ankoraŭ ne uzis sian diskutpaĝon.--kani (diskuto) 11:11, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Azia jaro

Mi deklaras tiu ĉi jaron Azia jaro, ĉar nekonata japano kreas amase strangajn artikolojn sen kategorio, sen lingva ligilo, sen, sen sen... Ŝajnas, ĉiuj administroj kaŝiĝis, vivu la Azia jaro!--Crosstor (diskuto) 05:33, 12 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

La artikoloj kiujn li kreas estas amaso da ĝermetoj, aŭ nur vandalismo. Ĉu ni blokos lin?--Salatonbv (diskuto) 04:10, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Tio ne estas mia kompetenteco, tamen estus bona admoni lin tuj fari eblajn lingvajn ligilojn, kategoriojn, enkondukajn frazojn, referencojn. Se li ne faras tion, bloku lin!--Crosstor (diskuto) 07:29, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Dum oni trovas solvon, mi klopodos iom organizi la enhavon en malpli da artikoloj kaj konverti tiujn strangajn artikolojn en alidirektiloj, se eblas, kvankam mi nek estas fakulo pria nek komprenas la intencon de la aŭtoro. Mi kutime lunde revizias la strangaĵojn de la semajno kaj, kiam mi alvenos tien, mi esploros solvon. Krome mi apogas la nepran forbaron, ĝis oni povos kontakti kun tiu kaj montri la ĝustan vojon.--kani (diskuto) 11:50, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Post tio mi vidis ke Salatonbv jam kontaktis la aŭtoron kaj ke li forigos la tutan artikolaron. Do, mi faros nenion.--kani (diskuto) 12:49, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, mi ne forbaros lin, sed forigos la artikolojn kiam mi havos tempon. Atendu min.--Salatonbv (diskuto) 10:08, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Peto solvi probleman okazon de renomado

Mi provis aranĝi, ke estu paĝo "Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono" anstataŭ la ĝisnuna "Kontrolnumero de la Kongresa Librejo", sed mia provo fiaskis. Mi ricevis la averton "La paĝo estas jam alinomita" kaj finfine mi nur kreis la paĝon "La Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko", kie la artikolo estas troa kaj mankas "de Usono".

Ĉu iu administranto povas aranĝi la aferon? La paĝo "La Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko" estu alinomita "Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono". La aliaj paĝoj estu tute forigitaj – neniu alidirektilo estas bezonata. La komplika situacio devenas de iama kampanjo de Vikipediisto Dima41 meti ĉie la vorton "librejo" anstataŭ "biblioteko", kio kaŭzis multan konfuzon. --Surfo 17:53, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 10:12, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono por volontaj redaktistoj

Saluton! Mi ĵus afiŝis ĉi tiun peton ĉe Traduka helpo, sed mi vidas ke neniu respondis al IceFlow (2008) aŭ Htc3594 (2010) pri la sama peto. Reddit ankoraŭ ne helpis min.

Kontraste kun la angla kaj franca Vikipedioj, al kiuj mi kontribuas momente, ne aperas specifan grupon de volontaj redaktistoj. Ekzemple, la angla vikikomunumo havas Peer Review kaj la franca havas Projet Traduction. En ambaŭ, estas iu ŝablono kiu povas esti metita direkte en la kodo kaj kiu komencas la peton por revizio. Mi jam serĉis la Diskutejon kaj Ŝablonejon kaj siajn arĥivojn. Ĉu io simila ne ekzistas ĉi tie?

Dankon! --Spade6179 (diskuto) 03:14, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Elstaraj kaj legindaj artikoloj

Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Dua mondmilito, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--kani (diskuto) 11:33, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Farita por la artikolo Dua mondmilito. Dankon. Nun mankas la aliaj proponitaj. Redankon.--kani (diskuto) 00:43, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Malesperantista vikipediisto

Saluton. Uzanto:פארוק, kiu eĉ ne kapablas verki sian esperantan paĝon kaj neniam respondis al diversaj alvokoj en sia diskutpaĝo, plej verŝajne ĉar li nek komprenas Esperanton nek la anglalingvan funkciadon de Vikipedio, revenas al laborigo de aliuloj. Li eniris por la unua fojo en 2012, dum 2015 kaj 2016 ricevis kelkajn alvokojn al lernado de Esperanto kaj ne uzado de aŭtomataj tradukiloj, sed li revenis al tio, post esti dumtepe barita. Mi petas denove ties baradon dum kelkaj jaroj. Male, mi devos peti forigon de ĉiuj liaj novaj artikoloj.--kani (diskuto) 01:03, 17 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Nomoj en la vikimedia movado

Saluton, en la movado vikimedia oni nuntempe diskutadas pri la nomoj de movadaj objektoj, konsiderante, ke "Vikipedio" (Wikipedia) estas multe pli konata ol "Vikimedio" (Wikimedia). Al retlisto de ELiSo venis peto de WMF diskuti la aferon. Mi jen atentigas pri tiu cxi pagxo. Sincere, --Ziko (diskuto) 18:34, 30 apr. 2019 (UTC)[Respondi]