Altenburg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 52: Linio 52:
* [[Hans-Joachim Näther]]
* [[Hans-Joachim Näther]]
* [[Heinrich August Pierer]], eldonisto
* [[Heinrich August Pierer]], eldonisto
* [[Johann Friedrich Pierer]], eldonisto
* [[Johann Friedrich Pierer]], eldonisto kaj kuracisto
* [[Johann Georg August Galletti]], pedagogo
* [[Johann Georg August Galletti]], pedagogo
* [[Matthias Colerus]], juristo
* [[Matthias Colerus]], juristo

Kiel registrite je 18:31, 24 feb. 2020

Altenburg estas ankaŭ germana nomo de la komunumo Baia de Criş en Rumanio.


Altenburg
Blazono
Altenburg (Germanio)
Altenburg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Altenburger Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03447
Poŝtkodo 04600
Aŭtomobila kodo ABG
Oficiala Municipokodo 16077001
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Michael Wolf
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 31315 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo)50.98512.433333333333Koordinatoj: 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 227 m
Areo 45,60 km²
Oficiala retejo http://www.altenburg.eu/
vdr
Altenburg en 1650
Fervoja stacidomo Altenburger en 1860

Altenburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 31 315 loĝantojn.

Historie Altenburg estis ĉefurbo de la ernesta duklando Saksio-Altenburg.

Historio

La unua dokumenta mencio estis de 976 kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1256. Ekde 1603 Altenburg estis rezidejo ekde 1603. En 1810 aktzivis surloke la eldonisto Friedrich Arnold Brockhaus. En la jaro 1920-a ĝi turingiiĝis. Historie gravas en la urbo Konvento magdalena de la protestantisma eklezio.

Industrio

La urbo estas grava industria loko; inter la plej gravaj branĉoj nombriĝas la produktado tradiciriĉa de ludkartoj, de elektraj aparatoj kaj de cigaroj.

Vidindaĵoj

Dominas la silueton la kastelego sur vasta kaj kruta roko. Tiu plej konata vidindaĵo konstruitis inter 1723-30. Sur la liberaera scenejo en la korto kastela okazas regule dum someroj teatraĵenscenejigoj kaj ĝi enhavas i.a. muzeon pri ludkartoj.

Krome vidindas la Urbodomo (1562-64, renesancstila), la trinava urbokirko Sankta Bartolomeo (fino de la 15-a jc) kaj kelkaj burĝaj domoj datumantaj de la 16-a ĝis la 18-a jc., krom la Muzeo Lindenau. Interesaj klarigoj pri bierfarado ricevatas en la Muzeo pri bierfarado. Por emuloj de natursciencaĵoj rekomendatas vizito de la Muzeo Mauritianum.

Konvento magdalena (germane: Magdalenenstift) estas monumentprotektitaĵo en la centro de Altenburg kaj sidejo de Fondaĵo Ev.-Luth. Magdalenenstift.

Lulilo skata

La urbo Altenburg estigis la skato-kartludon. La reguloj de la Ĝenerala germana skatregularo difinitis kaj fiksitis en la 1886-a jaro. Ene de la kastelo troviĝas kartludmuzeo belega.

Gefiloj de la urbo

Eksteraj ligiloj

Ŝanĝiĝo de loĝantaro de Altenburg kun jaroj
Urbodomo
la "malgranda fiŝlago" kaj la "arta turo"