Kronvirusoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 6: | Linio 6: | ||
== Nomo == |
== Nomo == |
||
La latin-greka nomo ''coronavirus'' venas |
La latin-greka nomo ''coronavirus'' venas de la mlanovgreka vorto ''κορώνη'', [[suno]], respektive de la latina vorto "corona", [[krono]]. Ĉi tio rilatas al la karakteriza aspekto de la viruspartikloj videblaj per [[elektrona mikroskopo]]. Tiujn borderas surfacaj elstaraĵoj, kiuj iel similas al reĝa krono aŭ al la suna [[korono]] (vidu la apudajn fotojn). La kronan formon estigas proteinoj nomataj ''peplomeroj'', kiuj popolas la surfacon de la viruso kaj determinas al kiaj ĉeloj ĝi altiriĝas kaj povas fiksiĝi, alivorte ĝian ''tropismon'' al gastiga ĉelo. |
||
Demando pri Esperanta nomo por ''coronavirus'' aktualiĝis fine de la 2019-a jaro, kiam en Ĉinio komenciĝis epidemio de grava spirorgana malsano kaŭzita de nova tipo de ''coronavirus''. Aperadis multaj raportoj ankaŭ en la Esperantaj komunikiloj. |
Demando pri Esperanta nomo por ''coronavirus'' aktualiĝis fine de la 2019-a jaro, kiam en Ĉinio komenciĝis epidemio de grava spirorgana malsano kaŭzita de nova tipo de ''coronavirus''. Aperadis multaj raportoj ankaŭ en la Esperantaj komunikiloj. |
Kiel registrite je 12:38, 11 apr. 2020
Koronvirusoj (ankaŭ nomataj kronvirusoj[1][2], latinscience coronavirus) estas grupo de virusoj, kiuj kaŭzas malsanojn en mamuloj kaj birdoj, kiuj inkluzivas diareon en bovoj kaj porkoj, kaj supran spiran malsanon en kokidoj. Ĉe homoj, la viruso kaŭzas spirajn infektojn, kiuj ofte estas mildaj, sed en maloftaj kazoj estas eble mortigaj. Ne estas vakcinoj nek kontraŭvirusaj drogoj, kiuj estas aprobitaj por antaŭzorgo aŭ kuracado.
Nomo
La latin-greka nomo coronavirus venas de la mlanovgreka vorto κορώνη, suno, respektive de la latina vorto "corona", krono. Ĉi tio rilatas al la karakteriza aspekto de la viruspartikloj videblaj per elektrona mikroskopo. Tiujn borderas surfacaj elstaraĵoj, kiuj iel similas al reĝa krono aŭ al la suna korono (vidu la apudajn fotojn). La kronan formon estigas proteinoj nomataj peplomeroj, kiuj popolas la surfacon de la viruso kaj determinas al kiaj ĉeloj ĝi altiriĝas kaj povas fiksiĝi, alivorte ĝian tropismon al gastiga ĉelo.
Demando pri Esperanta nomo por coronavirus aktualiĝis fine de la 2019-a jaro, kiam en Ĉinio komenciĝis epidemio de grava spirorgana malsano kaŭzita de nova tipo de coronavirus. Aperadis multaj raportoj ankaŭ en la Esperantaj komunikiloj.
Ĉina Radio Internacia[3], kiu multe raportas pri kronvirusa epidemio de 2019–2020 uzas la nomon kronviruso (ekzemple, kronvirusa pneŭmonio). En kelkaj komencaj novaĵoj estis uzata koronaria viruso.
La Universala Medicina Esperanto-Asocio proponis la uzadon de la vorto koronaviruso.[4]
La 10-an de februaro 2020 la Lingva Konsultejo de Akademio de Esperanto respondis demandon pri nomoj de la viruso kaj rekomendis nomi ĝin koronviruso aŭ kronviruso, sen elekti preferon inter tiuj, kaj malrekomendis aliajn formojn.[5]
La 13-an de februaro 2020 Monato aldonis la formon kronviruso al siaj konvencioj: "la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo de kronviruso"[6].
Malkovro
Oni izolis la ununajn kronvirusojn en la 1960-aj jaroj el de la naza kavo de pacientoj kun malvarmumo. Tiuj virusoj estis nomitaj kiel homa kronviruso 229 E kaj OC43. Pliaj membroj de la familio estis identigitaj kiel SARS-CoV en 2003, HCoV NL63 en 2004, HKU1 en 2005, MERS-CoV en 2012, kaj 2019-nCoV identigita en 2019/2020 en la urbo Uhano en Ĉinio. Ĉefe SARS kaj tiu ĉi lasta (t.e.: 2019-nCoV), komence klasigitaj kiel netipaj pneŭmonitoj, aperintaj unue en Ĉinio, kaj poste disvastiĝintaj al aliaj landoj, kaŭzis nombrajn mortintojn kaj kreis grandan alarmon tutmonde.
Vidu ankaŭ
- Netipa pneŭmonio
- Pandemio de COVID-19
- Pandemio de COVID-19 en Kolombio
- SARS
- Socia distancado
- Virusologio
Referencoj
- ↑ Anna Löwenstein (2020-03-26). Kiel nomi tiun viruson?. uea.facila. Arkivita el la originalo je 2020-03-27. Alirita 2020-03-27. “La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo).”.
- ↑ Reta Vortaro: koronavirus/o
- ↑ http://esperanto.cri.cn/html5/index_news.htm
- ↑ https://twitter.com/UMEAeo/status/1222457900762877953
- ↑ Cyril Robert Brosch (2020-02-10). Esperantigo de la angla "coronavirus". Akademio de Esperanto. Alirita 2020-02-10.
- ↑ https://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php