Valonio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) Commonscat el Vikidatumoj, esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj |
ligiloj |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
[[Dosiero:Map of Wallonia.png|200px|eta|Valonio en Belgio]] |
[[Dosiero:Map of Wallonia.png|200px|eta|Valonio en Belgio]] |
||
'''Valonio''' aŭ '''Valonujo''' (france: ''Wallonie'' [ŭaloNI], valone: ''Waloneye'' [ŭalonEJ] / ''Walonreye'' [ŭalonREJ]) estas unu el la tri regionoj de [[Belgio]]. [[Namuro]] estas ĝia ĉefurbo. Kiel priskribas la kvina artikolo de la belga konstitucio, ĝi havas 5 provincojn: Valona Brabanto, Henegovio, Lieĝo, Namuro kaj Luksemburgo. Je la [[ |
'''Valonio''' aŭ '''Valonujo''' (france: ''Wallonie'' [ŭaloNI], valone: ''Waloneye'' [ŭalonEJ] / ''Walonreye'' [ŭalonREJ]) estas unu el la tri regionoj de [[Belgio]]. [[Namuro]] estas ĝia ĉefurbo. Kiel priskribas la kvina artikolo de la belga konstitucio, ĝi havas 5 provincojn: Valona Brabanto, Henegovio, Lieĝo, Namuro kaj Luksemburgo. Je la [[1-a de januaro]] 2016, Valonio kovras 16 844km² por 3 598 058 loĝantoj. Ĝi estas la plej granda regiono de Belgio (55,18% de la areo de Belgio) kaj la malpli densa kun 213,61 loĝantoj/km². |
||
Norde estas la centra belga altebenaĵo kiu estas relative ebena kaj terkulture produktema. Poste, estas la valo de Sambro kaj Mozo, kie situas la plej granda parto de la valonaj urboj kaj du trionoj de la valonoj. Ĝi estas la antaŭa industria spino de Belgio. Sude estas Ardenoj, monteta, arbara kaj popole maldensa. |
Norde estas la centra belga altebenaĵo kiu estas relative ebena kaj terkulture produktema. Poste, estas la valo de Sambro kaj Mozo, kie situas la plej granda parto de la valonaj urboj kaj du trionoj de la valonoj. Ĝi estas la antaŭa industria spino de Belgio. Sude estas Ardenoj, monteta, arbara kaj popole maldensa. |
||
Linio 49: | Linio 49: | ||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
{{Projektoj}} |
{{Projektoj}} |
||
* [[Belgio]] |
|||
* [[Franclingva Komunumo de Belgio]] |
* [[Franclingva Komunumo de Belgio]] |
||
* [[Ŝtata reformo (Belgio)]] |
* [[Ŝtata reformo (Belgio)]] |
Kiel registrite je 13:53, 25 dec. 2020
Valonio aŭ Valonujo (france: Wallonie [ŭaloNI], valone: Waloneye [ŭalonEJ] / Walonreye [ŭalonREJ]) estas unu el la tri regionoj de Belgio. Namuro estas ĝia ĉefurbo. Kiel priskribas la kvina artikolo de la belga konstitucio, ĝi havas 5 provincojn: Valona Brabanto, Henegovio, Lieĝo, Namuro kaj Luksemburgo. Je la 1-a de januaro 2016, Valonio kovras 16 844km² por 3 598 058 loĝantoj. Ĝi estas la plej granda regiono de Belgio (55,18% de la areo de Belgio) kaj la malpli densa kun 213,61 loĝantoj/km².
Norde estas la centra belga altebenaĵo kiu estas relative ebena kaj terkulture produktema. Poste, estas la valo de Sambro kaj Mozo, kie situas la plej granda parto de la valonaj urboj kaj du trionoj de la valonoj. Ĝi estas la antaŭa industria spino de Belgio. Sude estas Ardenoj, monteta, arbara kaj popole maldensa.
La oficialaj lingvoj estas la franca kaj la germana. Iuj ankoraŭ parolas la valonan lingvon. La plej multaj valonoj parolas la francan. La germanparolantoj (75 000 loĝantoj) loĝas en orienta parto, la Germanlingva Komunumo de Belgio. Ili ĝuas sendependecon pri edukado kaj kulturo, havas propran parlamenton kaj registaron. Kelkaj vilaĝoj apud la landlimo kun Flandrio ĝuas facilaĵojn en la nederlanda lingvo. Notinda estas Neutrala Moresneto kiu iam uzis Esperanton kiel oficiala lingvo.
Dum la industria revolucio, Valonio iĝis la dua industria lando post Britio, dank'al ĝia vastaj deponejoj de karbo kaj fero. Dum la 19a kaj 20a jarcentoj Valonio estis la plej riĉa regiono de Belgio.
La nacia himno de Valonio estas Le chant des Wallons.
Ĝia politika instanco estas la Valona Regiono. Ĝi estis kreita en 1970. La valona Parlamento kaj la valona registaro havas sian sidejon en Namuro. Ĝia ministro-prezidanto ĉi-momente (2016) estas Paul Magnette.
La rajtoj de la regiono estas registritaj en la belga konstitucio kaj la speciala leĝo pri la reformoj de la institucioj. La regionoj precipe respondecas pri area planado, medio, natura protektado, loĝado, akvopolitiko, energiopolitiko kaj laborigo.
Provincoj de Valonio
|
Trafiko kaj transporto
La valona transportkompanio TEC respondecas pri la transporto per buso kaj tramo ene de Valonio. La Valona Regiono ankaŭ administras la regionajn vojojn en Valonio.
Urboj
- Charleroi (201 223)
- Lieĝo (191 276)
- Namuro (107 173)
- Mons (91 142)
- La Louvière (77 213)
- Tournai (67 500)
- Seraing (60 741)
- Verviers (53 570)
- Mouscron (52 822)
- Herstal (37 300)
- Braine-l'Alleud (37 196)
- Châtelet (35 627)
Vidu ankaŭ
Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
Regionoj:
Flandra Regiono -
Valonio -
Brusela Ĉefurba Regiono |