Geno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 44: | Linio 44: | ||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
* [[Genetika malsano]] |
|||
* [[Genetiko]] |
* [[Genetiko]] |
||
* [[Genotipo]] |
* [[Genotipo]] |
Kiel registrite je 16:36, 5 jul. 2021
Geno estas ero el genetikaj informoj transdonita de individuo al sia idaro per seksa aŭ senseksa reproduktiĝo. La plej simpla geno konsistas el acidnuklea fragmento kodanta nuran proteinon aŭ RNA (ekster alternativa splisado). La tuto de genoj de individuo nomiĝas genaro. Pli ĝenerale, la termino estas uzata rilate transdonadon kaj heredon de identigeblaj apartaj karakteroj.
Geno do estas genetika informero kiu ebligas sintezon de polipeptido. Geno karakteriziĝas laŭ sia nukleotida sinsekvo kaj estas DNA-regiono kiu kodas sinmoveblan produktaĵon (bv-u vidi ankaŭ la paĝon pri Genetika Kodo). Ĉi-produktaĵo estas ekz. proteino (kiel okazas por plejmultaj el la genoj) aŭ RNA (ekz. la genoj kiuj kodas por rRNA kaj tRNA). La ĉefa karakterizo de geno ĉiukaze estas ke la produkto moviĝas de la sintez-loko kaj agas aŭ restas aliloke.
La genoj divideblas inter:
- Strukturaj genoj;
- Reguligaj genoj.
Reguligaj genoj respondecas pri la formado de produktaĵoj, kiuj estas liberaj trairi alialoken en la ĉelo - la produktaĵoj nomiĝas trans-agaj faktoroj (malkiel cis-agaj elementoj). Ekzemplo de trans- agaj faktoroj estas la transskrib-faktoroj (kiuj gravas por transskribado de DNA al RNA - TAFoj, RNA-polimerazo, kaj aliaj), subpremaj proteinoj, ktp.
Vidu ankaŭ: Genetike modifitaj organismoj.
organismo | Gen-kvanto | bazoparoj |
---|---|---|
Planto | <50000 | <1011 |
Homo | 35000 | 3x109 |
Muŝo | 12000 | 1.6x108 |
Fungo | 6000 | 1.3x107 |
Bakterio | 500-6000 | 5*105-107 |
Mycoplasma genitalium | 500 | 580.000 |
DNA viruso | 10-300 | 5000-200.000 |
RNA viruso | 1-25 | 1000-23.000 |
Virojdo | 0-1 | ~500 |
Priono | 0 | ;0 |