Transsiberia fervojo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Svk1997 (diskuto | kontribuoj) |
minus webarkive |
||
Linio 39: | Linio 39: | ||
* [http://sambamarco.piranho.de/Zug.htm Fotoj kaj priskriboj]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} |
* [http://sambamarco.piranho.de/Zug.htm Fotoj kaj priskriboj]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} |
||
* http://transsib.global-writing.de |
* http://transsib.global-writing.de |
||
* http://www.transsib.ru/Eng {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20080913095617/http://www.transsib.ru/Eng/ |date=2008-09-13 }} |
|||
* [http://www.franceweb.fr/poesie/transib1.htm franca teksto de la "Prozo pri l'Transsiberia fervojo" (surklaku la bildojn por pluiri ene la tekston)]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}+ |
* [http://www.franceweb.fr/poesie/transib1.htm franca teksto de la "Prozo pri l'Transsiberia fervojo" (surklaku la bildojn por pluiri ene la tekston)]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}+ |
||
* [http://www.google.ru/intl/ru/landing/transsib/en.html Virtuala vojaĝo sur mapo de Guglo] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20130621220205/http://www.google.ru/intl/ru/landing/transsib/en.html |date=2013-06-21 }} |
|||
[[Kategorio:Transsiberia fervojo| ]] |
[[Kategorio:Transsiberia fervojo| ]] |
Kiel registrite je 15:25, 6 sep. 2021
La transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo Transsib) (ruse: Транссибирская магистраль, Транссиб) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, tre grava trafikvojo de Rusio kiu trapasas Siberion. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostoko ĉe Pacifiko kaj pli precize ĝis la Haveno Vostoĉnij.
Historio
La ekkonstruo okazis maje en 1891 proksime al Vladivostoko (ĝin ĉeestis princo Nikolao, la estonta imperiestro Nikolao la 2-a), kaj la linio malfermiĝis oktobre en 1916 per inaŭguro de la ponto trans Amur ĉe Ĥabarovsk. La plena elektrigado finpretiĝis nur la 25-an de decembro 2002.
Priskribo
Ĉiun duan tagon forlasas la legenda "Trajno N-ro. 2" ("Rossija" = Rusio) la Jaroslavlan stacidomon, por atingi post 7 tagoj — post 9.288 kilometroj — Vladivostokon ĉe la Japana maro.
Kelkaj gravaj urboj apud la linio: Moskvo, Niĵnij Novgorod, Kirov, Permo, Jekaterinburg, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ĥabarovsk, Vladivostoko, Ĉita. Unu grava paralela devojo trairas la urbon Petropavlovsk de Kazaĥstano.
La transsiberia fervojo transiras 16 grandajn riverojn kiel: Volgo, Vjatka, Kama, Tobol, Irtiŝ, Ob, Tom, Ĉulim, Jenisejo, Oka, Selenga, Seja, Bureja, Amur, Ĥor kaj Ussuri.
Iom grandaj akvoj, kiuj apudas la fervojon: 207-kilometre preter la Bajkala lago kaj 39-kilometre preter Amura golfo.
La transsiberia fervojo debranĉiĝas ankaŭ al Centra Azio Astana, Taŝkent, Aŝgabat, Ĉinio kaj Mongolio (Ulan-Batoro), Pekino kiel Bajkal-Amur-ĉeflinio.
Literaturo
Beletre
La Transsiberia fervojo iĝis ofte inspirfonto romana aŭ poezia: la franclingva svisa poeto Blaise Cendrars dediĉis al ĝi sian plej faman prozpoemo: prozo de l'Transsiberia fervojo.
La vojo kaj Esperanto
Inter 1928 kaj 1932, Lucien PERAIRE, franca esperantisto, trairis Eŭropon kaj Azion per biciklo. Inter Kazano (junio 1929) kaj Vladivostoko (julio 1930), li uzis aparaton por bicikli sur la reloj de la transsiberia fervojo.
Somere de 2012 jaro laŭ la fervojo el Moskvo ĝis Ulan-Ude vojaĝis Karavano al Hanojo el 23 esperantistoj [1]
Vidu ankaŭ
- Ufa (stacidomo)
- Амурско-Якутская магистраль (АЯМ); Amoersko-Jakoetskaja magistral (AYaM of AJaM (la dua transsiberia fervoja linio)
Eksteraj ligiloj
- esperante ĉe Vojaĝo.info: Vojaĝo laŭ Trasiberia Fervojo kaj Vojaĝo laŭ Trasiberia Fervojo (alia)
- germane Die Transsibirische Eisenbahn Transsib
- germane Die Transsibirische Eisenbahn Routen
- germane Transsibirische Eisenbahn individuelles Reisen
- Fotoj kaj priskriboj[rompita ligilo]
- http://transsib.global-writing.de
- franca teksto de la "Prozo pri l'Transsiberia fervojo" (surklaku la bildojn por pluiri ene la tekston)[rompita ligilo]+