Kofi Annan: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Battroid (diskuto | kontribuoj)
e interwiki:nah
Linio 88: Linio 88:
[[lt:Kofis Ananas]]
[[lt:Kofis Ananas]]
[[ms:Kofi Annan]]
[[ms:Kofi Annan]]
[[nah:Kofi Annan]]
[[nl:Kofi Annan]]
[[nl:Kofi Annan]]
[[nn:Kofi Annan]]
[[nn:Kofi Annan]]

Kiel registrite je 22:20, 13 okt. 2006

Dosiero:Kofi-Annan.jpg

Kofi Atta ANNAN ([KO-fi A-ta a-NAN]; naskita la 8-an de aprilo, 1938) estas la sepa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Biografio

Juna vivo kaj familio

Annan naskiĝis al Henry REGINALD kaj Victoria ANNAN la 8-an de aprilo, 1938, en la urbo Kumasi en Ganao. Lia nomo signifas "vendrede naskita." Annan estis ĝemelo, okazo konsiderata kiel speciala en la ganaa kulturo; lia ĝemela fratino Efua mortis en 1991.

La familio de Annan estis parto de la elito en sia nacio; ĝiaj avoj ambaŭ estis tribestroj. Lia patro estis duone asanta kaj duone fantia; lia patrino estis tute fantia. Lia patro laboris longatempe kiel eksportadministranto por la Fratoj Lever kakao-kompanio.

La edzino de Annan estas Nane Maria (Lagergren) Annan el Svedio, juristo kaj artisto kiu estas la duon-nevino de Raoul Wallenberg. Ili havas tri infanojn.

Eduko

Ekde 1954 ĝis 1957, Annan iris al la elita Lernejo Mfantsipim, metodisma lernejo ĉe Cape Coast (Kapo Marborda) fondita dum la 1870-aj jaroj. Annan unufoje diris ke la lernejo lernigis lin ke " sufero ie ajn koncernas homojn ĉieajn." Dum 1957, la jaro dum kiu Annan fariĝis diplomitulo de la Lernejo Mfantsipim, Ganao fariĝis la dua sendependiĝinta brita kolonio en Afriko (post Sud-Afriko).

Dum 1958, Annan komencis studon por diplomo de ekonomiko ĉe la Kolegio Kumasi de Scienco kaj Teĥnologio, nun la Universitato de Scienco kaj Teĥnologio. Li ricevis subvencion de la Fondaĵo Ford kiu povigis lin fini siajn antaŭdiplomajn studojn ĉe Kolegio Macalester en Saint Paul, Minesoto en Usono dum 1961. Post tiam li studis ĉe la Universitata Instituto de la Altaj Internaciaj Studoj ("Institut universitaire des hautes études internationales") en Ĝenevo, Svislando, ekde 1961 ĝis 1962, kaj poste iris al la Masaĉuseca Instituto de Teĥnologio (1971 ĝis 1972) kiel Sloan Fellow kaj ricevis diplomon de Mastro de Scienco por administrado.

Annan flue parolas la anglan, la francan, la fantian kaj aliajn dialektojn de la akana, kaj aliajn afrikajn lingvojn.

Frua labortempo

Annan eklaboris por la Monda Organizaĵo pri Sano, parto de la Unuiĝintaj Nacioj, en 1962. Ekde 1974 ĝis 1976, Annan laboris kiel Direktoro de Turismo en Ganao.

Postatempe, li reiras al laboro por la Unuiĝintaj Nacioj kiel Asistanta Ĝenerala Sekretario dum tri sinsekvaj periodoj: Homa Rimeda Administrado kaj Sekureca Kunordigisto ekde 1987 ĝis 1990, Programplano, Buĝeto kaj Financo, kaj Kontrolisto ekde 1990 al 1992, kaj Pacgardantaj Aferoj ekde marto de 1993 ĝis februaro de 1994. Annan tiam estis Ĝenerala Subsekretario ĝis oktobro 1995, kiam li iĝis Speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario al la eksa Jugoslavio dum kvin monatoj kaj poste reiris al ĝia okupo kiel Ĝenerala Subsekretario dum aprilo de 1996.

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj

La 13-an de decembro, 1996, Annan-on elektis la Sekureca Konsilantaro de la UN esti la Ĝenerala Sekretario kaj tion konfirmis la Ĝenerala Asembleo post kvar tagoj. Annan tuj faris la ofican ĵuron, ekestinta la nova Ĝenerala Sekretario la 1-an de januaro, 1997. Annan anstataŭigis la antaŭan Ĝeneralan Sekretarion Butros Butros-Ĥali el Egipto kaj estas la unua Ĝenerala Sekretario el subsahara Afriko.

En lia libro Premi la Manon de la Diablo: La Malsukceso de Humaneco en Ruando, eks-ĜS Roméo Dallaire diras ke Annan estis tro pasiva en lia respondo al la 1994-jara genocido de Tucioj en Ruando. Dallaire opinias ke Annan, la estro de la tiamaj ruandaj pacgardantaj misioj, ne permesis UNO-ajn soldatojn eniri kaj foriri la konflikton aŭ ricevi pli da loĝistika kaj materiala subteno.

Lia Ĝeneral-Sekretarieco renoviĝis la la 1-an de januaro, 2001, nenormala devio el la neskribata politiko. La ofico normale ŝanĝas inter la kontinentoj, po du periodoj por ĉiu; ĉar li anstataŭigis alian Afrikanon, normale Annan regus nur unu periodon. Tamen, ĉi-foje Annan povis atingi reelekton.

Dum aprilo de 2001, la Ĝenerala Sekretario dissendis kvin-punktan planon por helpi kontraŭi la HIV/aidosa epidemion. Annan decidis ke tiu epidemio estas sia "propra antaŭeco" kiel Ĝenerala Sekretario kaj en sia vivo ĝenerale. Li proponis la kreon de Monda Fonduso pri Aidoso kaj Sano por kolekti la pluan monon necesitan por helpi evoluantajn naciojn batali kontraŭ la HIV/Aidosan krizon.

La 10-an de decembro, 2001, Annan kaj la Unuiĝintaj Nacioj kune ricevis la Premion Nobel de Paco, "pro ilia laboro por pli bone organizata kaj pli paca mondo". En 2005 evidentiĝis, ke lia filo, Kojo Annan gajnis monon dum blokado kontraŭ Irako, kiam Irako vendis nafton kontraŭ nutraĵo.

Honoroj

Retejoj

retejo de UN pri Kofi ANNAN: