Laŭzio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e Roboto > Aldoni: sh:Lao Tzu Modifi: no:Laozi
Neniu resumo de redakto
Linio 30: Linio 30:
[[Kategorio:Taoismo]]
[[Kategorio:Taoismo]]
[[Kategorio:Filozofoj]]
[[Kategorio:Filozofoj]]
[[Kategorio:Ĉinaj filozofoj]]
[[Kategorio:Verkistoj]]
[[Kategorio:Verkistoj]]
[[Kategorio:Ĉinlingva literaturo]]
[[Kategorio:Ĉinlingva literaturo]]

Kiel registrite je 20:43, 24 nov. 2006

Laozio (6a jarcento a. Kr.) (ĉine Lao-tseLaozi), laŭlitere "La maljunulo", estas grava ĉina filozofo kiu, laŭ la legendo, skribis la libron Daŭdeĝingo (ĉine Tao Te Ching, laŭ la transkribsistemo de Wade, aŭ Dao De Jing), laŭ pinyin: "La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto") kaj fondis la taoismon, unu el la tri ĉefaj religioj de tradicia Ĉinio (kune kun budhismo kaj konfuceismo), kaj, kun konfuceismo, parto de la fundamento de ĉina filozofio. Laozio kaj taoismo profunde influis ĉinan penson, arton kaj spiriton. Budhisma skolo influita de la taoismo estas la zen-budhismo.

La legendo pri la vivo de Laozio:

Laozio estis pli aĝa samtempulo de Konfuceo. Li estis malaltranga oficisto de la regno Ĝou en la urbo Luojango. En maljuneco, li malkontentis pri la mondo de la homoj kaj foriris okcidenten, rajdante sur la dorso de nigra bovo. Ĉe pasejo en la montoj, la soldatoj de tiea garnizono petis lin verki libron. Tie li verkis la libron Daŭdeĝingo kaj tiam daŭrigis sian vojaĝon okcidenten al loko nekonata. Laŭ unu legendo, li iris al Hindio kaj instruis la estontan Budhon.

Laŭ Ĝuangzio (laŭ la Wade-sistemo Chuang-tse), taoisto de la 4a jarcento, Laozio estis saĝulo en la tempo de Konfuceo kaj mortis en Ĉinio mem.

Laŭ kleruloj de nia tempo, Laozio ne verkis la libron Dao De Jing, sed ĝi estas verkita de liaj studentoj inter la 6a kaj 3a jarcentoj a. Kr. Tamen la libro klare esprimas la verŝajnan penson de Laozio, se li entute ekzistis. (Simile, Sokrato kaj Jesuo ja ne verkis librojn, sed iliaj sekvintoj - kaj tial ne eblas scii kion ili mem fakte instruis).

Eksteraj ligiloj

greke http://taopage.org/laotzu greke http://www.synaptic.bc.ca/ejournal/laotse.htm greke http://afpc.asso.fr/wengu/wg/wengu.php?l=Daodejing greke http://www.reportret.info/gallery/laozi1.html greke http://eo.wikibooks.org/wiki/TaoTe%C4%88ing

Vidu ankaŭ jenon:

Dosiero:Lao zi.PNG
Dosiero:Laotse-Holzschnitt.png

Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj Ŝablono:Aldonaj bildoj