Aŭtobiografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtobiografio (el la greka autos, mem; βíος, vivo kaj γραφή, skribo) aŭ membiografio estas priskribo de la propra vivo.

Famaj aŭtobiografioj[redakti | redakti fonton]

En la antikvo tiuj verkoj nomiĝis apologia. Temas pli precize pri pravigaĵo ol pri introspekto. La aŭtobiografio de John Henry Newman estas "Apologia pro vita sua". Augustinus uzis la titolon "Confessiones" (konfeso) por sia aŭtobiografa verko kaj Jean-Jacques Rousseau transprenis tiun titolon en la francan: "Confessions".

"The Autobiography of Benjamin Franklin", la unua laika biografio publikigita en Usono, estis modelo por plipostaj usonaj aŭtobiografioj. La plej fama germanlingva aŭtobiografio estas ĉiam "Poezio kaj vero" de Goethe.

Mark Twain verŝajne estis la unua homo, kiu aldonis fotojn al sia aŭtobiografio.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kloth, Nicole: Die (auto-)biographischen Inschriften des ägyptischen Alten Reiches: Untersuchungen zu Phraseologie und Entwicklung, Hamburg: Buske-Verlag, 2002. (Aŭto)biografiaj enskribaĵoj de la malnova egipta regno
  • Lejeune, Philippe: L'autobiographie en France, Paris: Colin, 1971. Aŭtobiografio en Francio
  • Stover, Johnnie M., Rhetoric and resistance in black women's autobiography. Gainesville, Fla. [u.a.]: Univ. Press of Florida, 2003. Retoriko kaj rezistanco en aŭtobiografioj de nigraj virinoj