La esperantistino Ursula Felhölter estas vicdirektorino de la urba gimnazio. De 1982 ĝis 1984 ŝi estis prezidantino de Germana Esperanto-Junularo, kaj antaŭe plurajn jarojn gvidis ties komisionon pri renkontiĝoj, interalie respondeca pri la Internaciaj Seminarioj. La IS de 1978/1979 cetere nur okazis 25 km norde de Bad Essen, borde de la lago Dümmer. Nun Ursula Felhölter en sia lernejo interalie respondecas pri arta projekto "Friedenszeichen" ("pacosignoj"), memore al la historia batalo de Varus ĉe Bramsche-Kalkriese 15 km pli nordoriente. Parto de la arta projekto videblas en la kastelo kaj parko Ippenburg.