Jan Strzelecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Strzelecki
Jan Strzelecki en 1985
Jan Strzelecki en 1985
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1919 (1919-07-04)
en Varsovio
Morto 11-an de julio 1988 (1988-07-11) (69-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo battery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio
Familio
Infano Jerzy Strzelecki
Okupo
Okupo sociologo
vdr

Jan Strzelecki (naskiĝis la 4-an de julio 1919, mortis la 11-an de julio 1988) – pola sociologo, socialisto, eseisto kaj Tatroj-grimpanto.

En 1937 finis Gimnazion nome de Mazovia Tero, kaj ekstudis leĝon en la Varsovia Universitato. Antaŭ la dua mondmilito komencis publicistan agadon. Post la germana invado en Pollandon septembre 1939 organizis Polan Popolan Sendependigan Kampanjon (PLAN). La organizaĵo estis rompita de Gestapo vintre 1940.

Partoprenis la ribelon de Varsovio batalante en la kvartalo Żoliborz. Dufoje estis vundita dum bataloj kaj distingita de Batal-Kruco.

Post 1945 estis redaktisto de la revuo "Płomienie" (Flamoj), aŭtoro de fama manifesto O socjalizmie humanistycznym (Pri socialismo humanisma), kiu en gazetaro rezultigis diskuton finitan kun plifirmiĝo de stalinismo en 1948. En 1946 estis provizore arestita por kelkaj semajnoj sub falsa akuzo.

Li membris al Pola Unuiĝinta Laborista Partio (ekde decembro 1948), kaj samtempe agis en demokratia opozicio, en 1979 estis forigita de la partio. Estis ano de la Klubo de Kurba Rondo kaj de Fluganta Universitato. Ankaŭ estis konsilanto de "Solidareco" kaj membro de esplora skipo de Alain Touraine. Post aresto estis internigita de la 13-a de decembro ĝis la 24-a de decembro 1981 kaj liberigita pro la sanstato. Dum la milita stato en Pollando organizis subteran klerigejon de la mazovia filio de "Solidareco".

En 1949 finis sociologion, doktoriĝis en 1964, kaj habilitiĝis en 1987. Li laboris en la Instituto de Filozofio kaj Sociologio de PAN (Pola Akademio de Sciencoj) en Varsovio.

Aŭtoro de publikaĵoj:

  • Niepokoje amerykańskie (Usonaj maltrankviloj), Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa 1962 (denove en IFiS PAN, Warszawa 2004);
  • Reminiscencje sentymentalne (Sentimentaj rememoroj) (Enkonduko al Poezio de Krzysztof Kamil Baczyński eldonita en 1977 de PIW);
  • Kontynuacje (Daŭrigoj; II), Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa 1974,
  • Kune kun Alain Tourainem: Solidarite. Analyse d’un mouvement social Pologne 1988-81, Paris 1982 (eldonita de Solidareco sub la titolo Solidarność. Analiza ruchu społecznego 1980-1981, konspira Eldonejo "Europa" (Eŭropo), Warszawa 1989);
  • Kontynuacje (III), Wydawnictwo „Wola”, Warszawa 1988 (konspira eldono);

Post lia morto aperis aliaj libroj

Jan Strzelecki estis skiisto kaj montgrimpinto. Por omaĝi lian memoron ekde 1989 ĉiujare oni organizas Memorialon Strzelecki – la plej malnova en Pollando konkuro pri skialpinismo.

Aŭguste 2006 estis postmorte distingita de prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]