Josip Velebit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Josip Velebit
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1911 (1911-06-20)
Morto 21-an de aprilo 2000 (2000-04-21) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantokroata vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Profesio
Okupo esperantisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josip VELEBIT (naskiĝis en 1911 en Rijeka, mortis la 21-an de aprilo 2000 en Vrbovec, Kroatio). estis kroata esperantisto, pupteatra reĝisoro kaj ankaŭ kroatlingva verkisto kaj tradukisto kiu tradukis el deko da lingvoj. Lia pseŭdonima plumnomo estas Josip Rijecanin.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1931 li aperis kiel verkisto kiu kontribuis al la kroata revuo "Mladost". Li publikigis sian unuan poezian kolekton Putnika sjena en 1940, kaj post ĝi li troviĝis en la rondo de elstaraj poetoj, tial li estis enmetita en la antologio Između dva rata (Inter Du Militoj, 1942), sed la okazaĵoj post 1945 ekskludis lin el la literatura vivo kaj pelis lin en poezian silenton.

Post la kolekto Lyrski zapisi (1953), li dediĉis sin ĉefe al tradukoj kaj Esperanto kaj fariĝis unu el la plej respektataj kroataj esperantistoj, pro kio li estis plurfoje premiita. Li esperantigis plurajn kroatajn poemojn, kaj li atingis sian pinton per la traduko de Smrt Smail-Age Čengijića (Morto de Smail-Age Tjengitj (1846) de Ivan Mažuranić, signifa kultura figuro de Kroatio dum la 19-a jarcento.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Kiel poeto, li anoncis sin denove nur en 1996 kun kolekto de amara gajeco. La ĉefaj motivoj de lia poezio estas soleco, pasemeco, relativismo kun reganta pesimisma tono. Li ankaŭ verkas poezion kun sociaj motivoj. En la dua poezia fazo, li klinas al mistikismo.

Liaj propraj poemoj aperis en Reeĥoj (1961), Esperanta antologio (1984) kaj en la vivresuma volumo Kanto de telegrafistoj (1996). La poezia esprimo de Velebit estas proksima al tiu de Dragutin Tadijanović, kiun li ankaŭ esperantigis.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Li tradukis el la germana, hungara, bulgara, rusa, estona, slovena kaj makedona lingvoj. Libroforme li eldonis interalie jenajn tradukojn:

  • 1936: Kanto al mia koro de Dragutin Tadijanović,
  • 1962: Fabeloj de F. Škrljac,
  • 1972: La morto de Smail-agao Ĉenĝiĉ (traduko el la kroata Smrt Smail-Age Čengijića), eposo de Ivan Mažuranić,
  • 1973: Girlando da sonetoj de F. Preŝeren,
  • 1976: lVentoj, romano de B. Ivanov,
  • 1980: Tri noveloj de S. Krĉmar

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantisto de 1930, li kontribuis al diversaj revuoj, interalie Literatura Mondo, La Suda Stelo, Monda Kulturo, Voĉo, Fonto. Li estis ankaŭ tradukisto de poemoj de Lina Gabrielli.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Josip Velebit ĉe www.vrbovec.hr, arkivita de la originalo, la 7-an de junio 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lina Gabrielli