Laosa kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laosa manĝaĵo en Luang Prabang

La Laosa kuirarto estas influita de la tajlanda- kaj la vjetnama kuirarto, en la ĉefurbo Vjentiano ankaŭ de la franca kuirarto. Ekzistas diversaj regionaj kuirartoj.

La baza nutraĵo en Laoso estas glurizo kaj fiŝo el la Mekongo. Oni manĝas rizon dum ĉiu manĝo de la tago.

La nacia manĝaĵo estas Laap (laose: ລາບ ankaŭ skribita kiel Larb), salato el marinita viando aŭ fiŝaĵo kun legomoj, spicherboj kaj spicoj. Viando kaj fiŝaĵo povas esti kuiritaj aŭ krudaj. Ĝi ankaŭ estas servata dum festaj okazaĵoj kaj nuptoj.

Por la matenmanĝo oni servas glurizon ofte kun sunsekigita bovaĵo kun salo kaj sukero. Komunaj krommanĝaĵoj estas jao mak len, pasto el kapsiketoj kaj fiŝaĵo, aŭ padek, peklita salita kaj fermentita fiŝaĵo, kio estas baza nutraĵo, freŝaj mangoj, raspita kokosnukso, tamarindofruktoj kaj frititaj ovoj. Krom rizo la ĉefmanĝaĵo ofte enhavas supon, legomojn kaj fiŝaĵo aŭ viando, samkiel akra spicherbosaŭco. Frandaĵoj ofte estas faritaj kun kokoslakto.

Ĉiu mastrumada unuo en Laoso havas pistujon, volbopaton kaj rizkuirilon kiu konsistas el bambua korbo kaj altan metalan kuirpoton plenigita per akvo.

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la laosa kuirarto oni uzas multajn tipajn aldonaĵojn, kelkaj ekzemploj estas:

  • Spicoj kaj spicherboj

Tipaj manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Laap (Larb)
  • Tam Mak Hung, verda papajosalato
  • Ping Sin, rostita bovaĵo
  • Pin Kai, rostita kokaĵo
  • Ua No Mai, farĉitaj bambuoŝosoj
  • Keng No Mai Sai Yanang, supo el bambuoŝosoj
  • Or Lam Nok Kho, kuiritaj koturnoj
  • Keng Tom Yum Pa Kho, fiŝosupo kun citronherbo
  • Sa Ton Sin Ngua, bovaĵo
  • Or Lam Sin Kuay, juna akvobubalo
  • Sai Ua Moo, kolbaso el porkaĵo
  • Khao Poon Nam Phik, rizo kun kapsiketosaŭco
  • Yum Kai Tom, kuirita kokinaĵo
  • Pon Pa Leum, fiŝaĵo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]