Owsiszcze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Owsiszcze
germane: Habergrund, germane: Owschütz, ĉeĥe: Ovsiště
vilaĝo
Vido al vilaĝo
Oficiala nomo: Owsiszcze
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Najbaras kun Píšť Ĉeĥio
Situo Owsiszcze
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 32″ N 18° 13′ 14″ O / 49.97556 °N, 18.22056 °O / 49.97556; 18.22056 (mapo)
Loĝantaro 793 (2008)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Owsiszcze

Owsiszcze (ĉeĥe Ovsiště, germane Habergrund) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).

Owsiszcze (legu: Ovŝiŝĉe) etendiĝas en pentrinda valkaldrono, ĉirkaŭigita de monetoj laŭlonge laŭ limo al Ĉeĥio. La vilaĝo estiĝis verŝajne en la 14-a jarcento kaj la unuaj mencioj, ĉe kiuj estas indikata nomo Ovsist, devenas el la jaro 1425, kiam la vilaĝo apartenis al Opava princlando. Moravie sonanta nomo devenas de vorto „ofista“ kaj ĝi signifas, ke temas pri loko, kie kreskis aveno. Sed ekzistas legendoj, laŭ kiuj la nomo estas kunigita kun ŝafinejo kaj paŝtado de ŝafinoj, per kio estis okupiĝontaj loĝantoj de tiu ĉi regiono.

En la 18-a jarcento la vilaĝo apartenis al posedaĵoj de princoj de familio Lichnovký kaj en la jaro 1772 estis ĝis parto vendita al Mariana Lasak.

Lernejo estas en la vilaĝo ekde la jaro 1865 kaj en la jaro 1923 estis ĉi tie konstruita preĝejo inicita al La plej sankta koro de Jesuo. Por memoro de viktimoj de la unua mondmilito la loĝantoj de Owsiszcze konstruis monumenton, sur kiu estas hakitaj nomoj de ĉiuj falintoj.

Kontraŭe al aliaj paroĥoj de komunumo Krzyżanowice, Owsiszcze apartenis al olomouca episkopujo, tial eblas ĝis hodiaŭ aŭdi elementojn de moravia dialekto, simile kiel en Nowa Wioska.

En lastaj jaroj ĉi tie estis farataj arkeologiaj esploroj, kiuj estis daŭrigo de hazarda trovo de pugnilo, kiu estis produktita el la tempo de paleolito. Tiun ĉi kvarcan ilon uzis nia antaŭulo proksimume antaŭ 250 – 200 mil jaroj. La ilo karakterizas aszelan kulturon, kiam homo jam sciis prilabori ŝtonon, kiu servis al niaj antaŭuloj ekster alia al tranĉado de karno eĉ al hakado de ostoj. La pugnilo el Owsiszcze pezas 420 g, ĝi mezuras 14,6 x 6 x 4,2 cm kaj ĝi estas la plej bela trovaĵo de tiu ĉi tipo en Pollando.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.