Paŝtistismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nomada loĝotendo de Baĥtiaroj, provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari, Irano.
Kojoj malmuntantaj siajn kabanojn, prepare al moviĝo al novaj paŝtejoj. Akvatinto de Samuel Daniell (1805). La Kojoj praktikis paŝtadon dum miloj da jaroj en suda Afriko.

PaŝtistismoPaŝtistado estas la branĉo de agrokulturo koncerna kun zorgado de gregoj. Temas pri animala bredado: nome zorgado, tenado kaj uzado de animaloj kiaj kameloj, kaproj, bovoj, gjakoj, lamoj, kaj ŝafoj. "Paŝtistismo" ĝenerale havas moveblan aspekto, movigante la gregojn serĉe de freŝa paŝtejo kaj akvo (kontraste al bestobreda farmado, en kiu ne-nomadaj farmistoj bredas gregojn kaj plibonigas la paŝtejojn por ties gregoj).

Paŝtistismo estas sukcesa strategio por elteni loĝaataron sur malpli produkta tero, kaj adaptiĝas bone al medio. Ekzemple, en savanoj, paŝtistoj kaj ties animaloj kuniĝas kiam pluvakvo estas abunda kaj la paŝtejo estas riĉa, poste disiĝas dum la sekiĝado de la savano.[1]

Paŝtistoj ofte uzas siajn gregojn por agadi super sia medio. Paŝtogregoj sur savanoj povas certigi la biodiversecon de savanoj kaj evito ke ili evoluu al arbustejo. Paŝtistoj povas ankaŭ uzi incendiojn por fari ekosistemojn pli taŭgajn por siaj manĝanimaloj. Ekzemple, la Turkanaoj de nordokcidenta Kenjo uzas incendiojn por eviti la invadon de la savano fare de lignaj plantospecioj. Biomaso de aldomigitaj kaj naturaj animaloj pliiĝas danke al pli alta kvalito de herbo.

Paŝtistismo troviĝas en multaj varioj tra la tuta mondo. Kompono de gregoj, administraj praktikoj, socia organizado kaj ĉiuj aliaj aspektoj de paŝtistismo varias laŭ areoj kaj laŭ sociaj grupoj. Multaj tradiciaj praktikoj ankaŭ devis adaptiĝi al ŝanĝanta cirkonstancaro de la moderna mondo, inklude klimatajn kondiĉojn tuŝantajn la disponeblon de herbo. Ranĉoj de Usono kaj ŝafejoj kaj bovejoj de Aŭstralio estas rigardataj kiel kelkaj modernaj varioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moran, Emilio F.. (2006) People and Nature: An Introduction to Human Ecological Relations. Malden, Massachusetts: Blackwell Publishing, p. 52. ISBN 978-1-4051-0572-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]