Skalo de Saffir-Simpson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La skalo de uraganoj de Saffir-Simpson estas skalo, kiu klasifikas la tropikajn ciklonojn (aŭ uraganoj) laŭ la intenseco de ventoj, disvolvita en 1969 de la inĝeniero civila Herbert Saffir kaj la direktoro de la Nacia Centro de Uraganoj ( National Hurricane Center, NHC) de Usono, Robert Simpson.

La originala skalo estis disvolvita de Saffir dum li apartenis al aparta komisiono de Unuiĝintaj Nacioj dediĉita al la studo pri malmultekostaj konstruaĵoj en areoj inklinaj al uraganoj. Dum la disvolviĝo de sia studo, Saffir rimarkis, ke neniu havis taŭgan skalon por priskribi la efikojn de la urganoj. Referencante el la skala sismologio de Richter por priskribi tertremojn, lis elpensis skalon kun kvin niveloj, bazitan sur la rapideco de ventoj, kiu priskribis la eblajn damaĝojn al konstruaĵoj. Saffir transdonis la skalon al la Usona Nacia Uragano-Centro; Simpson poste aldonis al la skalo la efikojn de ondoj kaj inundoj. Nek la kvanto de precipitaĵo nek la situacio estas enkalkulataj, kio signifas, ke uragano de la kategorio 3, kiu efikas ĉe granda urbo, povas kaŭzi multe pli da damaĝoj ol uragano de la kategorio 5 sur nepopulata areo.

Krome, mezuro, por tropika ciklona klasado, komencis per du kategorioj. Ĉi tiuj ne estis en la skalo de uraganoj de Saffir-Simpson, sed klasifikeblis tropikan ciklonon laŭ formado kaj estas uzataj kiel pliaj kategoriojn. Ili traktis la tropikan depresion - sistemo organizita de nuboj kaj fulmotondroj kun fermita kaj difinita cirkulado - kaj la tropikan ŝtormon - sistemo organizita de fortaj fulmotondroj kun bone difinita cirkulado, kiu montras la karakterizan ciklonan formon -.

Tropika depresio

Rapido de vento 0-17 m/s 0-62 km/h 0-33 kt 0-38 mi/h
Marondo 0 m 0 ft
Centra premol >980 hPa >736 Torr
Nivelo de damaĝo Pluvoj, kiuj povas kaŭzi gravan damaĝon kaj eĉ inundojn.
Ekzemploj Tropika depresio Diez (2007)

Tropika ŝtormo

Rapido de vento 18–32 m/s 63–118 km/h 34–63 kt 39–73 mph
Marondo 0–3 m 0-12 ft
Centra premo >980 hPa >736 Torr
Eblaj damaĝoj Abundaj pluvoj, kiuj povas kaŭzi detruegajn inundojn. Fortaj ventoj, kiuj povas generi tornadojn.
Ekzemploj Tropika Ŝtormo Erika .

Kiam la intenseco de tropika ciklono superas la tropikan ŝtorman rangon, ĝi fariĝas uragano.

La kvin kategorioj de la skalo de Saffir-Simpson, en ascenda ordo de intenseco, estas:

Kategorio Klaso Rapideco de la
ventoj
Tajdo de
tempesto
Dépression tropicale malforta Vento de 118 ĝis 153 km/h Tajdo de 1.2 ĝis 1.5 m
Dépression tropicale

Kategorio 2

Modera Vento de 154 ĝis 177 km/h Tajdo de 1.8 ĝis 2.5 m
Dépression tropicale

Kategorio 3

Forta Vento de 178 ĝis 209 km/h Tajdo de 2.8 ĝis 3.7 m
Dépression tropicale

Kategorio 4

Tre forta Vento de 210 ĝis 251 km/h Tajdo de 4.0 ĝis 5.5 m
Dépression tropicale

Kategorio 5

Ruiniga Vento pli forta ol 251 km/h Tajdo : marondo pli alta ol 5.5 m
  • Klaso 1: malforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 118 kaj 152 kilometrojn hore.
    Atendita damaĝo: malmulte da.
  • Klaso 2: mezforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 153 kaj 176 kilometojn hore.
    Damaĝo je tegmentoj kaj fenestroj, grava damaĝo je arboj kaj aliaj vegetaĵoj.
  • Klaso 3: forta ŝtormo kun ventorapidoj inter 177 kaj 209 kilometojn hore.
    Gravaj damaĝoj kun vastaj detruoj je konstruaĵoj.
  • Klaso 4: tre forta ŝtormo kun ventrapidoj inter 210 kaj 251 kilometojn hore.
    Tegmentoj estas forblovitaj, estas multe da inundoj kaj damaĝo je konstruaĵoj.
    Ekzemploj: Luis, Felix kaj Opal en 1995, Andrew en 1992.
  • Klaso 5: detruiga ŝtormo kun ventorapidoj pli granda ol 251 kilometrojn hore.
    Preskaŭ ĉio estas forblovita, estas grava damaĝoj je konstruaĵoj kaj
    la infrastrukturo ĝenerale. Okazas inundegoj.
    Ekzemploj: Mitch kaj Gilbert en 1998,
    Ivan en 2004, Katrina en 2005.

Je la Boforta skalo uragano havas indicon de 12.