Suhl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suhl
Blazono
Suhl (Germanio)
Suhl (Germanio)
DEC

Map

Flago
urban district of Thuringia • minejurbo • mezgrada regiona centro • feriurbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03681
Poŝtkodo 98501–98529
Aŭtomobila kodo SHL
Oficiala Municipokodo 16054000
NUTS DEG0S
Subdivido 5 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Jens Triebel
Adreso de la administrejo Am Marktplatz 1
98527 Suhl
Demografio
Loĝantaro 37009 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 10° 42′ O (mapo)50.61055555555610.693055555556Koordinatoj: 50° 37′ N, 10° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 429 - 676 m
Areo 102,70 km²
Oficiala retejo http://www.suhltrifft.de
vdr

Suhl estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Fine de junio 2006 la komunumo havis 41425 loĝantojn. La kutima monto kun Odilio-kapelo kaj Bismarck-turo nomiĝas Domberg.

Industrio[redakti | redakti fonton]

La teknika kaj ekonomia centru de la sudturingia regiono estas konata precipe pro sia produktado de ĉas- kaj sportarmiloj, kio havas surloke malnovan tradicion.

Krome gravas la farado de elektronikaĵoj, maŝinoj kaj aŭtomobiloj.

Historio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La en la mezo de la 13-a jc unuafoje en dokumento menciita komunumo ricevis en la 1527-a jaro la urbajn rajtojn.

De 1952 ĝis 1990 Suhl gravis kiel distrikta ĉefurbo. En la urbocentro troviĝas pluraj restaŭradoj burĝardomoj datumantaj de la 17-a ĝis la 19-a jarcento. La malfrugotika ĉefa preĝejo (15-a jc.) pligrandigitis en la 18-a jarcento.

Menciindas ankaŭ la Veturila muzeo, la Muzeo pri armiloj kaj bela zooparketo pri kiu engaĝiĝis ekz. la fama loka furorkantistino Karin Roth.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Dorlotas la orelojn de muzikemuloj la repertuaro de la fama Knaba ĥoro de Suhl kiu estiĝis en 1972.

Homoj rilataj al Suhl[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]