Superrealismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Superrealismosurrealismo estas movado estetika-politika, kies naskiĝo estas markita per la aperigo de la Manifesto de la Superrealismo en 1924. Ofte la superrealismo estas taksita kiel franca, sed fakte ĝi estis internacia preskaŭ de la komenco, ĝis tia grado, ke doni al ĝi naciecon estas kvazaŭ nei ĝin.

La plejmulto el la membroj de la superrealismo partoprenis la movadon Dada.

La plej bonaj difinoj venas de la superrealistoj mem, laŭ la vortoj de André Breton la superrealismo estas "pura psika aŭtomatismo per kiu ni provas esprimi, parole aŭ skribe, aŭ en iu ajn alia maniero, la realan funkciadon de la penso", ĉi tio sen morala aŭ estetika cenzuro, ĉar la celo ne estas esence produkti artaĵojn sed "klarigi la nesenvualitan kaj tamen senvualiteblan parton el nia esto kie ĉia beleco, ĉia amo, ĉia virto kiujn ni apenaŭ konas brilas en maniero intensa". Artur Schwarz diris: "La surrealismo ne estas iu nova literatura skolo, iu nova arta movado, aŭ iu nova politika movado. La surrealismo estas alia filozofio de la vivo kiu estas alpropriginta la skribaĵon sur la koridoro de la templo de Apolo en Delfo: gnothi seauton, tio estas konu vin mem".

Pro tio la intereso pri la nekonscio, la aŭtomataj skribado kaj pentrado, la ludoj, la rakontoj de sonĝoj, la psikopatologiaj ŝtatoj, ktp. Ankaŭ estas esenca por la superrealismo ĝia koncepto pri la amo kaj la virino; la superreallismanoj pensis amon la forto kiu povas renovigi la mondon.

La Superrealismo estis influita de aŭtoroj kiel Charles Baudelaire, Charles Fourier, Isidore Ducasse, Sade, Guillaume Apollinaire, Karl Marx, kaj Sigmund Freud.

Breton kaj Philippe Soupault skribis la unuan aŭtomatan libron, Les Champs Magnetiques ("La Magnetaj Kampoj") en 1919. La aŭtomatan desegnadon disvolvis Andre Masson. Luis Buñuel kaj Salvador DALI filmis Un chien andalou ("Andaluza hundo").

La superrealismo en Hispanio[redakti | redakti fonton]

La superrealismo estis sekvata interese de la hispana intelektularo de la 30aj jaroj. Iamaniere Ramón Gómez de la Serna estis ties praulo ĉar li uzis literaturajn rimedojn proksimajn al superrealismo; krome li disvastigis inter la hispana legantaro tiun kaj alijan avangardajn manierojn. Oni citas ofte kiel la unuan superrealisman hispanan verkiston José María Hinojosa, aŭtoro de La flor de Californía (1928), libro de rakontaj kaj laŭsonĝaj prozaĵoj.

Kelkaj poetoj de la generacio de la 27-a interesiĝis pri la esprimaj ebloj de la superrealismo. Ĝia ŝpuro estas klare videbla en libroj kiel la tria parto de Sobre los ángeles (Pri anĝeloj) kaj en Sermones y moradas (Predikoj kaj restejoj) de Rafael Alberti; en Poeta en Nueva York (Poeto en Novjorko) de Federico García Lorca kaj Los placeres prohibidos (La malpermesitaj plezuroj) de Luis Cernuda. Vicente Aleixandre difinis sin kiel "superrealisma poeto", kvankam per nuancoj, ke lia poezio ne estis rekta produkto de la aŭtomata skribado. Kvankam li ne povas esti konsiderata kiel vera superrealisto la poeto kaj pensisto Juan Larrea vivis proksimege la ekon de la movado en Parizo kaj pristudis ties valoron kaj gravecon en verkoj kiel Surrealismo entre viejo y nuevo mundo (Superrealismo inter malnova kaj nova mondo, 1944).

Dum la dua jarcentduono la superrealismo videblis en la poetoj de la movado Postismo kaj en Juan Eduardo Cirlot, kaj jam fine de la 20ª jarcento en poetoj kiel Alejandro De Michele aŭ Blanca Andreu.

En la Kanariaj insuloj la emo por la superrealismo fondigis dum la 30aj jaroj la Surrealisman Frakcion de Tenerife, grupo da sekvantoj simila al tiu kreita en Francio ĉirkaŭ André Breton. Ĝiaj anoj (Agustín Espinosa, Domingo López Torres, Pedro García Cabrera, Óscar Domínguez, Eduardo Westerdahl kaj Domingo Pérez Minik) esprimis siajn kreaĵojn kaj vidpunktojn en la revuo Gaceta de Arte (Arta gazeto).

Famaj superrealistoj[redakti | redakti fonton]

Artistoj influataj de superrealismo[redakti | redakti fonton]

Superrealismaj teknikoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenccoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-23. Alirita 2016-11-14.