Tubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa formo de tubo.

Tubo estas longa kava cilindroforma korpo kun truo, kiu trairas ĝin laŭlonge de la tubakso servanta por plej diversaj uzoj. Oni produktas ĝin el plumbo (en la antikvo kaj ĝis komence de la 20-a jarcento), kupro, kaŭĉuko, vitro, plasto aŭ alia sinteza materialo. Fleksebla tubo el elasta materialo nomiĝas ankaŭ hoso.

Laŭ Francisko Azorín tubo estas Cilindra, kava objekto.[1] Li indikas etimologion el la latina tubus (tubo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn: tubaro, tubeto, entubigi, argila tubo, grejsa tubo, ŝtala tubo, lada tubo, vitra tubo, kurba tubo, angulforma tubo.[2]

La vorto tubo uzeblas en pluraj kuntekstoj:

Teknika uzo[redakti | redakti fonton]

Plastaj (PVC) tuboj.

Biologia kaj medicina (precipe anatomia) uzo[redakti | redakti fonton]

  • Orelo havas kelkajn tubojn.
  • Ofte oni uzas la fakterminon dukto kun la sama signifo kiel tubo. La diferenco estas plejparte medicin-historia, tamen per tubo oni plej ofte priskribas la parton de organo kun konektas ĝin (la organon) kun la ekstera medio (inkluzive la intestan enhavon) kaj la dukto estas la kondukilo por sekretaĵo de diversaj glandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.