Virinoj en Islamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Virino leganta la Korano (Kuran Okuyan Kız), pentraĵo de 1880 de la otomana fakulo Osman Hamdi Bej, en kies verkoj ofte oni montras virinojn partoprenantaj en edukagado.[1]
Uzo, laŭ lando, de Ŝario por juraj aferoj rilataj al virinoj:verda: Ŝario ludas neniun rolon en la justico flava: Ŝario validas nur por islamanoj nur pri personaj statusaj aferoj blua: Ŝario ankaŭ estas uzita en puna juro oranĝa: Regionaj variadoj en la apliko de ŝario
komparo laŭ lando de popola akcepto de hejma perforto kontraŭ virinoj en iuj islamaj landoj, laŭ UNICEF (2013).

La komplikaj rilatoj de virinoj en Islamo estas difinitaj de la islamaj tekstoj kaj de la historio kaj kulturo de la islama mondo.[2] Se la Korano establas, ke viroj kaj virinoj estas egalaj,[3][4][5] en 4:34 la libro diras ankaŭ, ke "La viroj estas la protektantoj kaj provizantoj de la virinoj, ĉar Alaho faris, ke unu el ili superas alian, kaj ĉar ili elspezas sian havaĵon. Pro tio la ĝustaj virinoj estas devote obeemaj kaj diskretaj dum foresto de la edzo, kio estas tio kion Alaho postulas al ili." Kvankam la Korano esprimiĝas tiele, la supereco de viroj estas interpretata rilate al la forto de la kunteksto – viroj subtenas virinojn.[6] Tiu versego referencas al la rilatoj inter edzo kaj edzino, kaj ne en la ĝenerala kunteksto de la socio.[7]

La islama jurisprudenco (Ŝario) mencias komplementigon,[8] kaj oni indikas diferencojn inter la roloj de viroj kaj virinoj, rajtoj kaj devigoj. Tamen nek la Korano nek la Hadito mencias, ke virinoj estu dommastrinoj.[9][10][11][12] En la majoritato de la islamaj landoj la virinoj posedas tre diversan aron de rajtoj pri geedzeco, divorco, civilaj rajtoj, jura statuso, vestaro kaj edukado, bazite en tre diversaj interpretoj. Fakuloj kaj aliaj analizistoj malkonsentas ĉu estas ĝusta aŭ ne la interpretado de tiu reguloj kaj ĉu ili estas justaj aŭ ne.

Pakistana lernejo por junulinoj en Ĥajber-Paŝtulando.
Iamaj vestoj de arabaj virinoj.

Sendepende de la teoria bazo por tio, ĉu pro religiaj tialoj ĉu pro kulturaj kutimoj ene de la koncernaj landoj, la ĝenerala vido ĉefe rigardante el neislamaj landoj, estas ke virinoj suferas iom diskriminaciajn situaciojn, rilate al diversaj aferoj sociaj (laborpostenoj, politikaj rajtoj, familia vivo, vestaro ktp.); tamen multaj el tiuj diferencoj okazas kaj ĉefe ĵus okazis en neislamaj landoj. Ekzemple en Suda Azio (ĉefe en Barato kaj Pakistano) diferencoj inter la situacio de virinoj (rilate al viroj) en regionoj de islamaj majoritatoj ne estas tre diferencaj de la regionoj de hinduismaj majoritatoj aŭ eble nur iom pli diskriminaciaj en islamaj areoj. En Usono kaj Okcidenta Eŭropo islamaj enmigrintoj estas tre diversaj: en kelkaj familioj kaj tavoloj oni traktas virinojn per pli tradicia diskriminacia stilo, dum en aliaj, pli integritaj en la novaj socioj, estas pli egalemaj.

Nuntempe muziko kaj kinarto respegulas tiun diversecon. Wadjda estas saŭdaraba/germana dramofilmo de 2012, kiu estas la unua plenlonga filmo iam farita de ina saudarabia produktoro kaj la unua filmo farita tute en Sauda Arabio mem. En ĝi dek-jarulino Wadjda vivas kun sia patrino en antaŭurbo de Riado, la ĉefurbo de Sauda Arabio. Estas ŝia revo iam havi belegan verdan biciklon, sed en ŝia konservema lando, biciklado ne estas vidata kiel taŭga aktiveco por virinoj kaj knabinoj. La Source des femmes (La fonto de la virinoj) estas franca filmo de 2011 en kiu en tre aparta vilaĝeto de Nordafriko la virinoj organizas seksan strikon kontraŭ la viroj por atingi solvon por la peniga tasko iri kolekti akvon el malproksima montofonto. Partikulara sceno estas religia diskuto kun la loka imamo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artist Feature: Who Was Osman Hamdi Bey? (27a de aprilo de 2017). Alirita 13a de junio 2018.
  2. Haddad kaj Esposito, pp. xii
  3. AL-AHZAB (THE CLANS, THE COALITION,THE COMBINED FORCES) Arkivita la 23an de aŭgusto 2011 en la Wayback Machine. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  4. [1] Arkivigite je 2011-08-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 11an de marto 2011 en la Wayback Machine.
  5. The position of women in Islam de Dr. Jamal A. Badawi, eldonita de Ayesha Bint Mahmood. I.D.C.I – P. 6
  6. The Holy Quran -Text, Translation and Commentary (volume 1) de Ayatullah Makarem Shirazi.
  7. «Hiring woman to be boss over male employees | IslamToday - English». En.islamtoday.net. Arkivita la 27an de septembro 2013. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  8. Karin van Nieuwkerk. Women Embracing Islam: Gender and Conversion in the West. University of Texas Press. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  9. Is it a woman's duty to cook for her husband? Konsultita la 23an de septembro 2020.
  10. Does Islam SPECIFICALLY say women are to be cookers, cleaners and housewives? Konsultita la 23an de septembro 2020.
  11. «Women Working as TV Announcers - Earning livelihood - counsels». OnIslam.net. Arkivita el originalo en la 23a de oktobro 2012. Konsultita la 23an de septembro 2020.
  12. «Ask The Scholar». Ask The Scholar. Konsultita la 7an de novembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Purdaho