Spirituali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spirituali
Franciskanoj • religia movado
vdr
Monaĥo Joakimo el Fiore, kiu en siaj verkoj antaŭanoncis la alvenon de nova ordo de Spiritualaj monaĥoj kiuj kontribuus por renovigo de Eklezio kaj de mondo. Okazis ke inspiriĝinte al tiuj profejaxoj la franciskanaj rigoristoj elektis por si la nomon de Spiritualoj.

Per la esprimo Spirituali (de nun Spirritualoj aŭ "franciskanaj spiritualoj”) estas indikataj du sociaj kaj religiaj fenomenoj, kunligitaj inter si, de la historio de la du unuaj jarcentoj de la movado franciskana [1]

Larĝsence, oni rajtas paroli pri Spirituala Franciskanismo, kiel aro nombra kaj multfaceta, jam identigebla eĉ dum la jaroj en kiuj Francisko el Asizo estis vivanta, Iuj fratuloj, aspiris al malriĉeco radikala kaj absoluta (“senlima”), kaj post la morto de Francisko petis travivi en la origina regulo laŭlitere interpretita, nome sine glossa (sen oficialaj interpretoj praktike malpliigantaj la gravecon), kaj laŭ Testamento de Sankta Francisko, al kiu la cetera ordeno ne agnoskis normigan aŭtoritaton.

Striktsence, male, parolante pri Spiritualoj oni enkadras specifan movadon kiu floris ekde la dua duono de la 13-a jarcento kaj daŭris ĉirkaŭ 50 jarojn, en du lokaj kuntekstoj tre identigeblaj kaj tre malsamaj inter si: la okcitanlingvaj urboj de la nuna Suda Francio, kiuj estis teatro de la predikado de Petro Olivi, kaj hermitejoj disaj inter la montoj de Centra Italio, kies fratuloj havis siajn apogopunktojn en Anĝelo Klareno kaj Petro el Maĉerato kromnomita fra' Liberato. Tiuj fratularoj (kaj kaze de Francio ankaŭ fratularinaroj] kaj iliaj subtenantoj, inter kiuj elstaris Arnoldo de Vilanova, certe apartenis al la kategorio supre priskribita, sed havis ankaŭ kelkajn komunajn trajtojn tre identigeblajn: forta apokalipsa atendo de Antikristo kaj de renovigo de la Eklezio, la kritiko pli/malpli eksplicita kontraŭ la ekleziaj aŭtoritatoj (aparte kontraŭ Bonifaco la 8-a kaj de la Ordeno (aparte kontraŭ la generala ministro Johano el Morrovalle) kaj, ofte, la klopodo altrudi al franciskanismo vivstilon pli laŭtipe ermitanoj.

La franciskana unua disindenteco de la Spiritualoj[redakti | redakti fonton]

Areto de konfesantoj de la radikala malriĉeco (fratuloj kiuj, fakte, estis ofte difinitaj Zelotoj, aŭ Trofervoruloj) jam ĉeestis dum la vivo de Sankta Francisko. Iuj, fakte, kontraŭstarigantaj kun la alo malpli rigora (kiu tiam estis simple difinita la Komunumo) celis sinteni fidele al Sankta Francisko vivante senposede (individue kaj kolektive kaj ordinnivele) kaj rezignante ĉiun “privilegion”, aparte dispensojn, ofte konceditajn de papoj, el la severeco de la Regulo.

Ĉirkaŭ la duono de la 13-a jarcento iuj el tiu rigoristoj (hodiaŭ ankoraŭ anonimaj) malkovris apartan koincidon inter siaj aspirojn kaj la apokalipsaj atendoj de Joakimo el Fiore, kiu antaŭanocadis alvenon de la “erao en kiu la Sankta Spirito estus gvidanta la homaron kaj rivelinta la plej profundan sencon de la Sanktaj Skriboj, trans iliaj laŭlitera signifo. Laŭ Joakimo el Fiore, dum la erao de la Sankta Spirito estus naskiĝinta Eklezio sena de hierarkio kaj gvidita de "spiritualaj homoj": tiu franciskana ereto sin rekonis en tiuj "spiritalaj homoj" antaŭanoncitaj kaj eĉ komencis produkti aŭ reelabori pluajn verkojn kiujn ili atribuis al la sama Joakimo, kiel Komenton pri la profeto Jeremia, kiel oni povas kompreni el Liber de Flore,[2][3] Valoras la penon memori ke deJoakimo el Fiore iuj propozicioj, ankaŭ se iam estis deklaritaj herezaj, daŭrigis disvastiĝi preskaŭ senlime kaj influi multegajn herezajn movadojn de Mezepoko.

La malpermeso elmetita de la Dua koncilio de Liono (1274) krei (aŭ lasi krei) novajn religiulajn ordenojn aŭ kongregaciojn, kies nombro estis jam difinita en la antaŭa Kvara laterana koncilio ekskludis movadojn ankoraŭ fluidajn kaj ankoraŭ mankajn de eklezia aprobo, varie ligitajn al aspiroj al vivo pli malriĉa kaj radike evangelia: inter ili, la Sakatoj de Okcitanio (vestitaj per nura sako), la apostoloj de Gherardo Segarelli (Centra-norda Italio) kun plue aretoj de rigoraj franciskanoj, unua disidentecaj rondoj de Spiritualoj kaj de Fraticelli, plifortigitaj laŭlonge de la sinsekvaj jardekoj. Ilia refuto konformiĝi al la konciliaj dekretoj (laŭ kiuj ili devis restadi sub la jurisdikcio de la respektivaj ordenoj jam ekzistantaj), okazigis ke kontraŭ ilin oni realigu subpremajn procedurojn, kulminantajn en dumviva karcero kaj poste ankaŭ en ŝtuparumado (por Segarelli) aŭ en pli ol dekjara enkarcerigo por la Spiritualaj epigonoj plej influaj[4]

La naskiĝo de la movado de Spiritualoj[redakti | redakti fonton]

Kronado de papo Celesteno la 5-a en pentraĵo de la 16-a jarcento. Celesteno estis la papo kiu pli ol aliaj konsentiĝis kun kelkaj Spiritualoj permesante al ili laŭvole eliri el la cetera franciskana ordeno kaj formi sendependan kongregacion.

La problemo pri la Spiritualoj estos diskutataj en la franciskanaj kapituloj de 1282 (kunvokita en Strasburgo). Tiu kapitulo konfidis al sep majstroj de la Universitato de Parizo, kiuj ekzamenis la doktrinojn de Petro Olivi. Tiu ekzameno fontus en la kondamnon de 34 propoziciojn rilatantajn la malriĉan uzon de la materioj bonaĵoj (usus pauper): memorigilo de tiuj propozicioj estis sendita al ĉiuj konventoj de Provenco, kaj en dokumento (Littera septem sigillorum) estas prezentitaj 22 “propozicioj kiuj Olivi estis devigata subskribi. Olivi dekomence akceptis subskribi (sed poste li diros ke mem estis perfortita tion fari pro manko de defenda diskutado kun la majstroj). La sinsekva kapitulo (Milano (1285) malpermesos al ĉiuj fratuloj legi la verkojn de Olivi.

Ĉe la fino de la 13-a jarcento kaj en la unua jaroj de la 14-a la movado en kiu la francescanaj disidentoj kunfluiĝadis, komencis ricevi vastajn proporciojn.

Ili, spite de la ofta subpremado, tie kaj tie obtenis konsenton kaj defendon eĉ ĉe estaruloj de la politiko kaj de la eklezio. Inter ili eĉ kardinalo Napoleone Orsini Frangipani), dum papo Celesteno la 5-a permesis al la sekvantoj de Anĝelo Klareno sendependon el la franciskana ordeno (sendependo poste nuligita de la papo Bonifaco la 8-a). Tie kaj tie oni komencis imagi eblajn radikalajn solvojn.

Momento de forto de la movado kaj ĝia sekva subpremado: la Fraticelli[redakti | redakti fonton]

Franciskano Jean de Roquetaillade travivis parton de sia vivo en la karcero de Avinjono, kaj fakte reprezentas unu el la lastaj epigonoj de "spirituala" alo antaŭ la ensceniĝo de Franciskanaj Observantoj.

Diversaj papoj provis enirigi pacon en la franciskana ordeno, ankaŭ parte aprobante kindutojn de spiritualoj kun la celo savi la uniecon kaj unikecon de la ordeno. Klemento la 5-a provis tion fari per la buleo Dudum ad apostolatus, kiu iusence defendis aspektojn de la doktrino de Spiritualoj.

Dume la kapituloj ekmontris ĉiam pli klara la volon de ĝenerala reformo, ordonante, ekzemple, ke ĉiuj konventoj eliminu havaĵojn el kiu devenas rento. Tiuj kaj aliaj reformoj se unuflanke respektis la postulojn de la Spirituala alo, aliflanke malfortigis la propulsan forton de ĝia movado; sed tio okazis ankaŭ, eble precipe, pro elmarĝenigo kaj la persekutoj ene kaj ekstere de la ordeno.

Dume la kapitulo de junio 1310 en Padovo ordonis ke al ĉiuj fratuloj estu sekvestrataj superfluaj objektoj aŭ altvaloraj: rafinitaj vestoj, libroj, laboriloj, artverkoj...[5]

Intertempe estis elektita al papa seĝo Johano la 22-a, kiu estos kiu peraŭtoritate “fermis” por ĉiam la ege kverelon suferigan por la tuta eklezio. Li ŝarĝis Bernardo Gui por studi la problemojn kaj proponi kaj realigi la solvon. Per la buleoj Quorundam exigit, Sancta Romana kaj Gloriosam Ecclesiam, emisiitaj en la jaroj 1317 kaj 1318, la Spiritualoj estis pratike traktataj kiel herezuloj kaj foje punataj al ŝtuparumo pro ilia kondamno de la eklezio mem ĉar rifuzanta la radikalan malriĉecon.[6]

Iom post iom la Spirituloj kaj iliaj plej influaj similuloj komencis perdi adherulojn inter la popolo kaj ĉe politikistoj. Ankaj ilia nombro malpliiĝis.

Iuj areto de Spiritualoj daŭrigis supervivi, aparte en Toskanio kaj en la sudo de Italio, kie ili ricevis la kromnomon de Fraticelli

Mikaelistoj kaj "Fraticelli de opinione"[redakti | redakti fonton]

Foje, sed erare, estas konsideritaj similaj al la Spiritualoj ankaŭ la Mikaelistoj, nome tiuj kiuj restis fidelaj al la generala ministro Mikaelo el Cesena, post ties fuĝo el Avinjono kaj sinsekva depono el la ofico: temis tamen pri du pensfluoj radike malsamaj: la Mikaelistoj, fakte, defendis kaj proklamis, en la Disputo pri malriĉeco de Kristo kaj apostoloj, la tezon de la radikala malriĉeco de Kristo – same kiel konkrete faris la tuta franciskana ordo, Spiritualoj kaj Konventualoj – ĝis kiam tiu tezo estis kondamnita de papo Johano la 22-a per la buleo Cum inter nonnullos), sed mem ne brilis por malriĉa konduto kaj ne zorgis kontaktojn kun Ubertino el Casale aŭ Anĝelo Klareno, la Fraticelli de opinione tio estas la intelektula branĉo proponanta la oponion (la tezon de la absoluta malriceco de Kristo).[7]

Kunfadiĝinte kun la Fraticelli, la ceteraj rondetoj de Spiritualoj, perdis sian specifan fizionomion kaj eksuferis la sorton de tiuj eĉ pli radikalaj kaj alproksimiĝantaj al vera herezo.

La Observantoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la movado de la Observantoj distingiĝu el tiu de la Spiritualoj, kaj eĉ pli el tiu de la Fraticelli: ili laŭjure naskiĝinte ĉe la duono de la 15-a jarcento, la Observantoj restis fidelaj al la papado kaj ne akiris la polemijan kaj apokalipsajn tonojn karakterizantajn siajn rigorajn kunfratulojn de la antaŭaj jarcentoj; la Observantoj pacience eltenis malamikaĵojn de la cetera ordeno (la konventualoj),[8]) ĝis 1517, kiam ili obtenis gravan agnoskon de la papo Leono la 10-a: de tiam ili fariĝis sendependa ordeno rajtigitaj konservi la originan nomon de Minoraj Fratuloj: la aliaj franciskanaj ordenoj nomiĝas Minoraj Fratuloj Konventualoj kaj Minoraj Fratuloj Kapucenaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la distingo inter iu "spirituala tradicio" de franciskanismo, kiu elstarigas la radikalan malriĉecon, kaj la fratuloj kiuj efektive estis kromnomataj "Spiritualoj", sed ankaŭ pri ligiloj inter la du fenomenoj, oni vidu: Grado Giovanni Merlo. Nel nome di san Francesco: Storia dei frati Minori e del francescanesimo sino agli inizi del XVI secolo. Padova: Editrici Francescane, 2003. 232-251.
  2. Laŭ Liber de Flore profiliĝis kvar fluoj ene de la Franciskana Ordeno: la elektitoj, nome la rigoristoj klopodantaj konservi la integrecon de la origina Regulo, inter kiuj inskribiĝis la aŭtoro mem;ilia malamikoj kaj persekutantoj, nome la malrigora registaro de la Ordeno kaj la majoritato ĝin sekvanta; tiuj kiuj ne partianiĝas nek por la unuaj nek por la duaj ĉar okupataj zorgi pri siaj deziroj; tiuj kiuj ne partianiĝas nek por la unaŭj kaj nek por la duaj kaj rigardas indiferentece la konflikton.
  3. H. Grundmann, "Liber de Flore: Eine Schrift der Franziskaner-Spiritualen aus dem Anfang des 14. Jahrhunderts" in: Idem, Ausgewälte Aufsätze, II, Stuttgart: Hiersemann, 1977, pp. 122-123; G. L. Potestà, "Federico III d'Aragona re di Sicilia nelle attese apocalittiche di Dolcino" in: A. Rotondo ed., Studia humanitatis: Saggi in onore di Roberto Osculati, Roma: Viella, 2011, pp. 237-238).
  4. G.L. Potestà, "Federico III d'Aragona...", op. cit., p. 231.
  5. Cesare Cenci, Le Costituzioni Padovane del 1310, in L'Ordine francescano e il diritto, testi legislativi dei secoli XIII-XV, Goldbach: Keip Verlag, 1998, pp. 187*-270*.
  6. Oni vidu: http://oliviana.revues.org/index37.html#entries A Prosopography of the Beguins and Spiritual Friars of Languedoc], zorge de Louisa A. Burnham, el la surreta revuo Oliviana. Temas pri listo de nomoj kaj biografiaj datenoj de ĉikaŭ 300 personoj kondamnitaj de la Inkvizicio en Provenco en la periodo interkuranta de 1314 ĝis 1330.
  7. Nicolaus Minorita. Chronica : documentation on Pope John XXII, Michael of Cesena and the poverty of Christ with summaries in English: a source book. Gedeon Gál i David Flood, edd. Saint Bonaventure NY : Franciscan Institute Publications, St. Bonaventure University, 1996.
  8. Pri la vorto "Conventualoj", aŭ "fratres de conventu", uzita opone al la rigoruloj Observantaj oni vidu: G. G. Merlo, op. cit., 308.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Angelo Clareno. Liber Chronicarum sive Tribulationum ordinis minorum ; kun enkonduko de Felice Accrocca kaj fronta itallingva traduko de Marino Bigaroni. Giovanni Boccali, el. Assisi: Porziuncola, 1999.
  • Attilio Bartoli Langeli. "Il manifesto francescano di Perugia del 1322 : Alle origini dei fraticelli 'de opinione'." Picenum seraphicum: Rivista di studi storici locali zorge de la Minoraj fratuloj de Markio 11 (1974) : 204-261.
  • angle Louisa A. Burnham. So Great a Light, So Great a Smoke: The beguin heretics of Languedoc. Ithaca, London: Cornell University Press, 2008.
  • Chi erano gli spirituali: Atti del 3. Convegno internazionale: Assisi, 16-18 ottobre 1975. Assisi: Società internazionale di studi francescani, 1976.
  • Marino Damiata. Guglielmo d'Ockham: Povertà e potere. Vol. 1: Il problema della povertà evangelica e francescana nel secolo XIII e XIV. Firenze: Studi Francescani, 1978.
  • Antonino Franchi. "Il concilio di Lione II (1274) e la contestazione dei Francescani delle Marche." Picenum seraphicum: Rivista di studi storici locali a cura dei frati minori delle Marche 11 (1974) : 53-75.
  • Adriano Gattucci. "Per una rilettura dello Spiritualismo francescano : Note introduttive." Picenum seraphicum: Rivista di studi storici locali a cura dei frati minori delle Marche 11 (1974) : 76-189.
  • france Gratien de Paris. Histoire de la fondation et de l'évolution de l'Ordre des Frères mineurs au XIIIe siècle; bibliographie mise à jour par Mariano D'Alatri et Servus Gieben. Roma: Istituto storico dei Cappuccini, 1982.
  • Roberto Lambertini. La povertà pensata: Evoluzione storica della definizione dell'identità minoritica da Bonaventura ad Ockham. Modena: Mucchi, 2000.
  • Idem. "Venenatae temporis huius quaestiones: Angelo Clareno di fronte alla controversia sulla povertà di Cristo e degli apostoli."
  • Idem, & Andrea Tabarroni. Dopo Francesco: L'eredità difficile; Postfazione di Jürgen Miethke. Torino: Edizioni Gruppo Abele, 1989.
  • Ovidio Capitani : Quaranta anni per la storia medioevale. Maria C. De Matteis, ed. Bologna: Pàtron, 2003. 229-249.
  • angle Harold Lee, Marjorie E. Reeves & Giulio Silano. Western Mediterranean prophecy : The School of Joachim of Fiore and the Fourteenth-century Breviloquium (i.e.: Summula, seu Breviloquium super concordia Novi et Veteris Testamenti). Toronto: Pontifical Institute of Mediaeval Studies, 1989.
  • Henri de Lubac. La posterità spirituale di Gioachino da Fiore. Vol. 1: Dagli Spirituali a Schelling. Milano: Jaca Book, 1981.
  • Raoul Manselli. Spirituali e beghini in Provenza. Roma: Istituto Storico Italiano per il Medio Evo, 1959.
  • Raoul Manselli, "Il caso del papa eretico nelle correnti spirituali del secolo XIV". Archivio di filosofia. Centro internazionale di studi umanistici 40 (1970): pp. 113–129.
  • Raoul Manselli,Da Gioacchino da Fiore a Cristoforo Colombo: Studi sul francescanesimo spirituale, sull'ecclesiologia e sull'escatologismo bassomedievale; zorge ekaj enkonduke de Paolo Vian. Roma: Istituto Storico Italiano per il Medio Evo, 1997.
  • Raoul Manselli, I primi cento anni di storia francescana. Alfonso Marini, ed. Cinisello Balsamo: San Paolo, 2004. Dep. Centr.
  • angle Bernard McGinn. "Angel Pope and Papal Antichrist". Church History; published ... by the American Society of Church History 67: 2 (1978): pp. 155–173.
  • Idem. L' Abate calabrese : Gioacchino da Fiore nella storia del pensiero occidentale. Genova: Marietti, 1990.
  • latine Nicolaus Minorita. Chronica: documentation on Pope John XXII, Michael of Cesena and the poverty of Christ with summaries in English: a source book. Gedeon Gál & David Flood, edd. Saint Bonaventure NY: Franciscan Institute Publications, St. Bonaventure University, 1996.
  • hispane Nolasc del Molar. "Francesc Eiximenis y los Espirituales". Miscellanea Melchor de Pobladura: Studia Franciscana historica P. Melchiori a Pobladura dedicata, LX aetatis annum et XXV a suscepto regimine Instituti historici O.F.M. Cap. agenti. Isidoro de Villapadierna, ed. Vol. 1. Roma: Institutum historicum O.F.M. Cap., 1964. pp. 251–253.
  • france Sylvain Piron. "La critique de l'Église chez les Spirituels languedociens". L'anticléricalisme en France méridionale, milieu XIIe- début XIVe siècle. Cahiers de Fanjeaŭ, 38. Toulouse: Privat, 2003. pp. 77–109.
  • Idem. "Le mouvement clandestin des dissidents franciscains au milieu du XIVe siècle". Oliviana. Mouvements et dissidences spirituels, XIIIe-XIVe siècles 3 (2009) : http://oliviana.revues.org/index337.html.
  • Gian Luca Potestà. Storia ed escatologia in Ubertino da Casale. Milano: Vita e Pensiero, 1980.
  • Idem. "Ideali di santità secondo Ubertino da Casale ed Angelo Clareno". Santi e santità nel secolo 14.: Atti del 15º Convegno internazionale della Società internazionale di studi francescani. Perugia: Università degli studi di Perugia, Centro di studi francescani, 1989. pp. 105–131.
  • Idem. Angelo Clareno: dai poveri eremiti ai fraticelli. Roma: Istituto Storico Italiano per il Medio Evo, 1990.
  • Idem. Dominio o uso dei beni nel giardino dell'Eden? Un dibattito medievale fra diritto e teologia; Introduzione di Giuseppe Vigorelli; Ciclo di conferenze e seminari "L'uomo e il denaro" Milano 16 maggio 2005. Milano: Università Cattolica del Sacro Cuore, 2005.
  • france Ernest Renan. Joachim de Flore et l'évangile éternel. Paris: Calmann Lévy, 1884.
  • Roberto Rusconi. "Alla ricerca delle autentiche tracce di Gioacchino da Fiore nella Francia meridionale". Florensia: Bollettino del Centro internazionale di studi gioachimiti 6 (1992): pp. 57–71.
  • Idem. "Eschatological Movements and Millenarianism in the West (13th - early 16th Centuries)". L'attente des temps nouveaŭ: eschatologie, millénarismes et visions du futur, du Moyen Age au XXe siècle. André Vauchez, ed. Turnhout: Brepols, 2002. pp. 29–44.
  • Clemente Schmitt. "Introduzione allo studio degli Spirituali e dei Fraticelli". Picenum seraphicum: Rivista di studi storici locali a cura dei frati minori delle Marche 11 (1974): pp. 7–23.
  • Stanislao da Campagnola. "Dai 'viri spirituales' di Gioacchino da Fiore ai 'fratres spirituales' di Francesco d'Assisi: Una tipologia religiosa". Picenum seraphicum: Rivista di studi storici locali a cura dei frati minori delle Marche 11 (1974): pp. 24–52.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]