Jean de Roquetaillade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jean de Roquetaillade (latine Johannes de Rupescissa) (naskiĝis ĉ. 1310 en YoletMarcolès, mortis en 1365 en Avinjono) estis franca minora frato de la konvento de Aurillac, « teologo, profeto, polemikisto kaj alĥemiisto ».

Aŭtoro de kritikaj kaj profetaj skribaĵoj, verkitaj en stilo samtempe poezia kaj bombasta, li atakas la altan klerikaron, la potenculojn, kaj antaŭvidas grandan revolucion kiu abolicios ĉiujn iliajn privilegiojn kaj renversos la monarkion. li pasigis la plej grandan parton de siaj dudek lastaj jaroj malliberigita en karcero en Avinjono, pro akuzoj de herezo, falsaj profetaĵoj kaj magio.

Koncerne alĥemion, li enkondukis la koncepton de "kvintesenco"[1], kiun li laŭdire povis akiri per sinsekvaj distiladoj de aqua ardens (alkoholo).

« Li tiel postlasis al la posteularo la bildon de iu Arnoldo de Vilanova inventinto de alĥemia analogio lapis = christus kaj de medicina alĥemio el kiu li eltiris profiton klopodante per siaj propraj laboroj transdoni al la mondo potencan regeneran kuracilon, sola kuracilo kapabla neniigi la katastrofajn efektojn de Antikristo: alkoholo[2]. »

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte proksime de Aurillac, li iris al la Universitato de Tuluzo por studi teologion de 1327 al 1332, kaj poste revenis al Aurillac kie li eniris en konventon de minoraj fratoj (aŭ Franciskanoj). Inter 1340-1344, en sonĝo li vidis Antikriston kiel infanon, inter la proksimuloj de la imperiestro de Ĥinujo[3]. Li anoncis lian triumfon por la jaro 1366.

En 1344, la provinca pastro de Akvitanio, estonta ĉefpastro de la Ordeno, Guillaume Farinier, maltrankviliĝis pri liaj deklaroj kaj enprizonigis lin en konvento de Figeac. Krom liaj apokalipsaj vizioj, li riproĉas al li liajn fortajn atakojn kontraŭ la papo de Avinjono. Ĉiuj skribaĵoj de Roquetaillade el tiu epoko estas perditaj.

Li restis kaptito, dum li estis translokita plurfoje en aliajn konventojn de Akvitanio (Figeac, Martel, Brive ktp...). En 1345, li profitis el translokiĝo inter du konventoj, por persvadi siajn gardistojn konduki lin al Avinjono al la papo Klemento la 6-a por prezenti iun peton.

Post kiam li pledis sian kaŭzon antaŭ la Konsistorio, li estis enkarcerita en malliberejo de Soudan, kie oni petis lin skribe meti siajn antaŭdirojn. Tio fariĝis la Liber perfectum secretorum eventuum, kiu priskribas la aperon de Antikristo en 1366, la glorigon de lia potenco ĝis 1370, lian malvenkon ĝis la alveno de Gog en la jaro 2370.

Lia profeta deliro daŭrante pli kaj pli, en 1349, li estis pridemandita plurfoje antaŭ la konsistorio. Kaj la kardinalo de Perigordo ne hezitis konsulti lin spite la suspektojn kiuj koncernis lin. Li kunvokis lin en 1351, por pridemandi lin pri la minacoj kiujn povis prezenti la novaj kardinaloj por la pli maljunaj kiuj eskapis el la nigra morto[4].

Manuskripto de Jean de Roquetaillade 1350
Plia paĝo de la manuskripto de 1350

Kiam li proklamis, en 1356, ke reĝo filo de la Aglo subigos la Maŭrojn de Hispanio kaj reakiros la Sanktan Landon, Inocento la 6-a tenigis lin en proksiman enfermon en Papa Palaco de Avinjono. Du jarojn antaŭe, li malpaciĝis kun kardinalo de Perigordo riproĉinte antaŭ du cent doktoroj pri leĝo la riĉecon de la Eklezio kaj deklarinte ke la mondo estos konvertita al vera fido fare de la minoraj fratoj. Kio altiris al li jenan replikon: « Frato Jean, vi diris ke ni devas trairi grandajn suferojn kaj esti forpelitaj kaj perdi niajn riĉecon kaj tempan gloron kiujn ni havas. Kaj ke la povo de la papo kaj aŭtoritato de la Eklezio devas reiri al iuj malriĉuloj de via ordeno: ĉio tio estas neebla kaj malsaĝa »[4].

Dum la sekvantaj jaroj, li restis kaptito, tamen en komfortaj kondiĉoj, kaj verkis grandan nombron da traktaĵoj, el kiuj la plej multaj ne estis konservitaj. Liaj apokalipsaj ideoj montras precizan konon de la verkoj de Joakimo el Fiore kaj de la komento pri Apokalipso de Petro Olivi, kiun li defendis en teksto titolita Sexdequiloquium, verkita ĉirkaŭ 1352-1353, kaj ĵus retrovita.

Estas ankaŭ lia Liber ostensor datiĝanta de 1356, kiu estis ĵus publikigita, kaj mallongigo de liaj antaŭdiroj, Vademecum in tribulation, kiu estis larĝe disvastigita kaj tradukita en multajn naciajn lingvojn.

Li estis malliberigita en la Kastelo de Brignoles en 1360 kaj revenis kripla en la konventon des Cordeliers de Avinjono en 1365 kie li finis sian vivon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La Vertu et propriété de la quinte essence de toutes choses

Verkoj de Jean de Roquetaillade[redakti | redakti fonton]

  • De quinta essentia (De consideratione Quintae essentiae rerum omnium, ĉ. 1350), trad. 1581: La Vertu et propriété de la quinte essence de toutes choses, faite en latin, par Joannes de Rupescissa et mise en françois, par Antoine Du Moulin. [1]
  • Le Liber secretorum eventuum de Jean de Roquetaillade, édi. par Christine Morerod-Fattebert, Robert E. Lerner, Friburgo: Éditions universitaires, 1994.
  • Liber ostensor quod adesse festinant tempora (1356), édition critique sous la direction d’André Vauchez, Romo: École française de Rome. Sources et documents d’histoire du Moyen Âge, 8, 2006.
  • Vade mecum in tribulatione (1356):
    • (1) Editio princeps: E. Brown, Fasciculus rerum expetendarum ac fugiendarum II, Londono, 1690, p. 493–504.
    • (2) a) Giovanni di Rupescissa: Vade mecum in tribulatione. Edizione critica di Elena Tealdi, introduzione storica di Robert E. Lerner e Gian Luca Potestà, Milano: Vita e Pensiero. Dies Nova, 2015; b) John of Rupescissa’s Vade mecum in tribulacione (1356). A Late Medieval Eschatological Manual for the Forthcoming Thirteen Years of Horror and Hardship. Edited by Matthias Kaup, Londono/Novjorko: Routledge. Church, Faith and Culture in the Medieval West, 2017.
    • 3) Barbara Ferrari, "Le 'Vade mecum in tribulatione' de Jean de Roquetaillade en moyen français", Pour acquérir honneur et pris. Mélanges de moyen français offerts à Giuseppe Di Stefano, éd. Maria Colombo Timelli et Claudio Galderisis, Montrealo: Ceres, 2004, p. 225-236.

Studoj pri Jean de Roquetaillade[redakti | redakti fonton]

  • Jeanne Bignami-Odier, Études sur Jean de Roquetaillade, Parizo: Vrin, 1952.
  • Jeanne Bignami-Odier, « Jean de Roquetaillade (de Rupescissa), théologien, polémiste, alchimiste », en Histoire Littéraire de la France, Parizo, 1981, Imprimerie nationale
  • Robert Halleux, « Notice sur les ouvrages alchimiques de Jean de Rupescissa », in Histoire littéraire de la France, 41, Parizo, 1981, Imprimerie nationale, p. 241-284.
  • J. P. Torrel: La conception de la prophétie chez Jean de Roquetaillade, in Mélanges de l’École française de Rome, Moyen Âge 102 (1990), p. 557-576.
  • Sylvain Piron, « L’ecclésiologie franciscaine de Jean de Roquetaillade », en Franciscan Studies, 65 (2007), p. 281-294 pdf
  • Sylvain Piron, « Le Sexdequiloquium de Jean de Roquetaillade », en Oliviana, 3, 2009: http://oliviana.revues.org/index327.html
  • Robert E. Lerner, « “John the Astonishing” », en Oliviana, 3, 2009: http://oliviana.revues.org/index335.html

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV: Kvintesenc1o 1 En alkemio, etera substanco, liberigita elde la kvar pli krudaj elementoj.
  2. Antoine Calvet, "Alchimie et Joachimisme dans les Alchemica pseudo-arnaldiens", in Alchimie et philosophie à la Renaissance, p. 107.
  3. NPIV: ĥin/o (ark.) Ĉino: la kolosa ~ujo, kiu nun vekiĝas por nova vivoz.
  4. 4,0 4,1 Croisades et paix en Europe au XIVe siècle. Le rôle du cardinal Hélie de Talleyrand

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean de Roquetaillade en la franca Vikipedio.