Stéphane Udry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stéphane Udry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
en Sion
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Okupo
Okupo astronomo • astrofizikisto
Verkoj list of exoplanet discoverers
vdr

Stéphane UDRY - prononco laŭ sistemo IFA stefˈan ydʁˈi, n. en 1961 en Siono, ĉefurbo de la kantono Valezo en Svislando - estas astronomo ĉe la observatorio de la universitato de Ĝenevo en Svislando, kies nuna laboro estas ĉefe la serĉo de ekstersunasistemaj planedoj. Li kaj lia teamo, en 2007, malkovris eble terecan planedon en la loĝebla zono de la planeda sistemo Gliese 581, proksimume 20 lumjarojn for en la konstelacio Pesilo. Li ankaŭ gvidis la observan teamon kiu malkovris HD 85512 b, alian plej promese loĝeblan eksoplanedon.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Udry doktoriĝis ĉe la universitato de Ĝenevo en 1992, kaj pasigis du jarojn en Rutgers University en Nov-Ĵerzejo. Poste li revenis al Ĝenevo, kaj laboris kun Michel Mayor, la eltrovinto de 51 Pegasi b, la unua ekstersuna planedo trovita turnanta ĉirkaŭ normala stelo En 2007, Udry estis nomumita plena profesoro en la fakultato de natursciencoj ĉe la Universitato de Ĝenevo.

Esploro[redakti | redakti fonton]

La komenca esploro de Udry koncernis la dinamikon de galaksioj. Lia nuna laboro ĉefe koncernas la serĉon de ekstersunplanedoj per analizado de variadoj en la radiala rapido de steloj. Inter ili estis Gliese 581 c (anoncita la 25-an de aprilo 2007), kiu tiutempe estis la plej verŝajna kandidato por loĝeblo de iu ekstersuna planedo malkovrita ĝis nun. La planedo estis malkovrita analizante akiritajn datumojn de la High Accuracy Radial Velocity Planet Searcher (HARPS) sur la 3,6-metra teleskopo de la Eŭropa Suda Observatorio ĉe Observatorio La Silla en Ĉilio.

Li estis intervjuita de la usona radioĵurnalisto Mat Kaplan de la faka radioprogramo Planetary Radio ("planeda radio") en 2009. Udry priskribis novan instrumenton konatan kiel Echelle Spectrography por Rocky Exoplanet and Stable Spectroscopic Observations, nomita ESPRESSO, kiu espereble permesos al astronomoj detekti pliajn tersimilajn planedojn ene de kvin ĝis dek jaroj ekde 2010.