Saltu al enhavo

Stadt Wehlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Stadt Wehlen
urba komunumo de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01829
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 543  (2023) [+]
Loĝdenso 142 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 57′ N, 14° 2′ O (mapo)50.95694444444414.032222222222Koordinatoj: 50° 57′ N, 14° 2′ O (mapo) [+]
Alto 220 m [+]
Areo 10,85 km² (1 085 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Stadt Wehlen (Tero)
Stadt Wehlen (Tero)
DEC
Situo de Stadt Wehlen
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Stadt Wehlen [+]
vdr


Stadt Wehlen estas urbo en Germanio. La kuracloko situas apud ambaŭ bordoj de la rivero Elbo meze de Saksa Svislando, la germana parto de la Elba Grejsmontaro. La urbo apartenas al la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2024 ĝi havis 1538 loĝantojn.

En la jaro 1269 okazis la unua dokumentita mencio de Wehlen. La setlejo ekestis ĉe la piedo de burgo. Ĝin Heinrich der Erlauchte ricevis de Ottokar la unua, reĝo de Bohemio. Jam 1346 Wehlen estis menciita en la rolo de urbo. Ekde 1972 la urbo estas ŝtate rekonita ripozloko. Ekde la jaro 1547 neniu plu loĝis en la burgo. Poiome ĝi iĝis kaduka.

La loĝantoj perlaboris sian vivtenon per ŝipado, metioj kaj ŝtonrompado. En la jaro 1850 la fervoja linio de Dresdeno atingis la urbon. En la sekva jaro ekfunkciis la kompleta fervoja ligo ĝis Prago. Ekde la romantika tempo disvolviĝis turismo. En 1860 jam laboris 48 "fremdul-gvidistoj".

La sekva skemo montras kiel evoluis la nombro de la loĝantoj:

  • 1550 - 100
  • 1834 - 865
  • 1970 - 1.921 (31-a de decembro)
  • 2001 - 1.775 (30-a de septembro)

La urbeto havas stacion de la fervoja linio Dresdeno-Prago (kie ne haltas rapidaj trajnoj), personpramon, kaj ŝiphaltejon. Ĝi estas atingebla ankaŭ per buso.

Bastei
Uttewalder Grund
Höllengrund
Rauenstein
Großer Bärenstein
Kleiner Bärenstein